Al la enhavo

Kie ili estas?

de nigrarozo, 2008-aŭgusto-11

Mesaĝoj: 36

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 19:26:53

Hispanio:Mi ne povas demonstri ke ĝi ekzistas, sed ĝi ekzistas, kaj la ĉielo kaj la infero ankaŭ.
Por atesti ke ĝi ekzistas vi, laŭ mia opinio, devas defini pri kio vi parolas. Alie la atesto estas sensenca, ĉu ne?
(Mi ne scias kio estas Koboldo, sed li ja ekzistas!)

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 19:50:38

Jen demando:

2 + 2 = 4. Ĉu vi kredas ke tio estas vera?

Se jes, ĉu via esprimita kredo spegulas la veron, aŭ ĉu ĝi estas nur elektra fenomeno en la cerbo?

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 20:10:44

Miland, Mi ne kredas, sed mi scias ke tio estas vera - kondiĉe ke ni interkonsentas pri kio estas 2, kio estas 4, kio estas + kaj kio estas =.
Kompreneble ni ankaŭ interkonsentu ke 2 oranĝoj + 2 bananoj ne egalas al 4 tomatoj! Matematiko estas logiko sed ĝi postulas interkonsento pri kelkaj aksiomoj.

Via "pruvo" same bone pruvas ke koboldoj ekzistas! okulumo.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 20:26:00

Bone, vi ne nur kredas, sed scias ke la matematika frazo 2+2=4 estas vera.

Mi ripetu mian demandon:

Ĉu tion, kion vi ĵus diris pri la matematika frazo spegulas la veron, aŭ ĉu ĝi estas nur elektra fenomeno en via cerbo?

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 20:41:16

Vi forgesis la kondiĉojn!! Sen interkonsento pri kio estas ekzemple 2, la formulon signifas nenion.

Sen komuna defino pri kio estas animo estas sensence diskuti se ĝi ekzistas aŭ ne!

Kion vi opinias pri ekzisto de koboldoj?

Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 20:43:43

AlfRoland:Vi forgesis la kondiĉojn!! Sen interkonsento pri kio estas ekzemple 2, la formulon signifas nenion.

Sen komuna defino pri kio estas animo estas sensence diskuti se ĝi ekzistas aŭ ne!
Mi kredas ke nun vi pravas.

Bedaŭrinde mi ne havas la respondon.

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 20:57:26

Hispanio, Bone ke ni interkonsentas. Tro ofte homoj akre disputas pri afero, kiun oni tre malsame definas sal.gif

Polako (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 21:25:28

do kio estas animo? ĉu iu scias?

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 21:52:17

Ne necesas difini la kondiĉojn; nur necesas ke unue, vi faras frazon, kaj due, vi bone kredas (aŭ ja scias) ke ĝi estas vera. Respondu mian demandon honeste: ĉu vi kredas ke via propra kredo, pri la vereco de la ekvacio 2+2=4, spegulas realan, objektivan, eterne validan veron - aŭ ĉu via kredo pri tio estas nur elektra fenomeno en via cerbo?

Sebasities (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 22:17:28

Kial pensi ke oni devi ĉiam havi pruvojn ? okulumo.gif
Ofte, dum sia vivo, se oni devus havi absolutan provon, oni ferus nenion !
Ĉu vi havas reale la absolutan pruvon ke le suno estas je 150 000 000 km for de la tero ? Asronomiistoj havas ĝin, sendube, sed vi ? Ĉu vi havas la absolutan pruvon, ĉu VI faris la kalkuloj, aŭ ĉu vi kredas la astronomiistojn ? Tamen, vi ne estas stulta ĉar vi kredas la astronomiistojn. Ĉu ne ?
Ankaŭ, kiam absolutaj pruvoj estas neeblaj, bonaj kaj seriozaj kialoj estas la sola solvo por trovi kiel pensi aŭ agi.
Pri la animo (aŭ Dio aŭ la eksterteranoj -"Kie ili estas ?" estas la temo de tiu furomo), ne ekzistas la absoluta pruvo ke la animo ekzistas, nek ke la animo ne ekzistas. Do, oni devas fari elekton personan, fondatan sur tio kio ŝajnas bonajn kaj seriozajn tialojn al si. demando.gif
Tio kio estas grava, kun tiu du kazoj, estas la honesto intelekta kaj serioza esploro. lango.gif

Reen al la supro