Poruke: 36
Jezik: Esperanto
AlfRoland (Prikaz profila) 15. kolovoza 2008. 19:26:53
Hispanio:Mi ne povas demonstri ke ĝi ekzistas, sed ĝi ekzistas, kaj la ĉielo kaj la infero ankaŭ.Por atesti ke ĝi ekzistas vi, laŭ mia opinio, devas defini pri kio vi parolas. Alie la atesto estas sensenca, ĉu ne?
(Mi ne scias kio estas Koboldo, sed li ja ekzistas!)
Miland (Prikaz profila) 15. kolovoza 2008. 19:50:38
2 + 2 = 4. Ĉu vi kredas ke tio estas vera?
Se jes, ĉu via esprimita kredo spegulas la veron, aŭ ĉu ĝi estas nur elektra fenomeno en la cerbo?
AlfRoland (Prikaz profila) 15. kolovoza 2008. 20:10:44
Kompreneble ni ankaŭ interkonsentu ke 2 oranĝoj + 2 bananoj ne egalas al 4 tomatoj! Matematiko estas logiko sed ĝi postulas interkonsento pri kelkaj aksiomoj.
Via "pruvo" same bone pruvas ke koboldoj ekzistas!
Miland (Prikaz profila) 15. kolovoza 2008. 20:26:00
Mi ripetu mian demandon:
Ĉu tion, kion vi ĵus diris pri la matematika frazo spegulas la veron, aŭ ĉu ĝi estas nur elektra fenomeno en via cerbo?
AlfRoland (Prikaz profila) 15. kolovoza 2008. 20:41:16
Sen komuna defino pri kio estas animo estas sensence diskuti se ĝi ekzistas aŭ ne!
Kion vi opinias pri ekzisto de koboldoj?
Hispanio (Prikaz profila) 15. kolovoza 2008. 20:43:43
AlfRoland:Vi forgesis la kondiĉojn!! Sen interkonsento pri kio estas ekzemple 2, la formulon signifas nenion.Mi kredas ke nun vi pravas.
Sen komuna defino pri kio estas animo estas sensence diskuti se ĝi ekzistas aŭ ne!
Bedaŭrinde mi ne havas la respondon.
AlfRoland (Prikaz profila) 15. kolovoza 2008. 20:57:26
Polako (Prikaz profila) 15. kolovoza 2008. 21:25:28
Miland (Prikaz profila) 15. kolovoza 2008. 21:52:17
Sebasities (Prikaz profila) 15. kolovoza 2008. 22:17:28
Ofte, dum sia vivo, se oni devus havi absolutan provon, oni ferus nenion !
Ĉu vi havas reale la absolutan pruvon ke le suno estas je 150 000 000 km for de la tero ? Asronomiistoj havas ĝin, sendube, sed vi ? Ĉu vi havas la absolutan pruvon, ĉu VI faris la kalkuloj, aŭ ĉu vi kredas la astronomiistojn ? Tamen, vi ne estas stulta ĉar vi kredas la astronomiistojn. Ĉu ne ?
Ankaŭ, kiam absolutaj pruvoj estas neeblaj, bonaj kaj seriozaj kialoj estas la sola solvo por trovi kiel pensi aŭ agi.
Pri la animo (aŭ Dio aŭ la eksterteranoj -"Kie ili estas ?" estas la temo de tiu furomo), ne ekzistas la absoluta pruvo ke la animo ekzistas, nek ke la animo ne ekzistas. Do, oni devas fari elekton personan, fondatan sur tio kio ŝajnas bonajn kaj seriozajn tialojn al si.
Tio kio estas grava, kun tiu du kazoj, estas la honesto intelekta kaj serioza esploro.