前往目錄

Kio estas diferenco inter vortaj "povi", "darfi" kaj "kapabli"?

貼文者: Gleb_, 2020年8月25日

訊息: 12

語言: Esperanto

Gleb_ (顯示個人資料) 2020年8月28日上午9:49:58

Dankegon al Metsis kaj tutaj aliaj, kiuj respondis. Mi komprenis pli multe ol antaŭ. En la rusa lingvo estas nur verbo ''мочь", sed ne multo de tiuj verboj.

Altebrilas (顯示個人資料) 2020年8月28日下午5:48:17

permesi

Estas la verbo permesi kun la senco de povi (3).
Atentu! "permesi" ne signifas "havi permeson", sed "doni permeson"

La patro permesas al la filino iri al kinejo kun amikino.

NB: En la franca, oni ofte uzas "permettre" kun la signifo "ebligi":
La clé permet d'ouvrir la porte
La ŝlosilo ebligas malŝlosi la pordon (paradokse, ĉu ne?)

===
Ekzemploj pri povi, rajti, kapabli.

Infaneto ne kapablas bicikli, ĝi estas tro juna.
Oni ne rajtas bicikli sur la trotuaroj.
Mi ne plu povas bicikli, de post la ŝtelado de mia biciklo.

回到上端