Viestejä: 9
Kieli: Esperanto
JeffB (Näytä profiilli) 29. syyskuuta 2020 18.17.05
"Obskurita de Nuboj" aŭ "Obskurita per Nuboj"?
StefKo (Näytä profiilli) 29. syyskuuta 2020 19.52.25
El PIV:
"
obskuri. Karakteriziĝi per obskuro.
"
Do alie: esti obskura. Do ĝi estas netransitiva!
JeffB (Näytä profiilli) 29. syyskuuta 2020 22.31.48

nornen (Näytä profiilli) 29. syyskuuta 2020 23.06.27
JeffB (Näytä profiilli) 29. syyskuuta 2020 23.47.20
StefKo (Näytä profiilli) 30. syyskuuta 2020 9.43.23
"
de
I -
Prep. montranta:
A rilatante al verbo:
(...)
4 la aganton de ago, esprimata per pasiva participo aŭ samsenca verba formo: li estis ĉirkaŭita de la tuta familio; ŝi estas amata de ĉiuj; la tero estas kovrita de neĝo
(...)
per
I -
Prep. montranta:
1 instrumenton, materion aŭ objekton, kiun oni uzas por plenumi agon aŭ atingi celon: (...) sin nutri per legomoj; plenigi botelon per akvo; aspergi per sango(...); kovri tablon per tapiŝo; ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo;
(...)
"
Laŭ mi ambaŭ versioj estas pravaj sed:
1. de signifas ke aganto estas nubo;
2. per signifas ke aganto estas alia subjekto kiu uzas la nubon por obskurigi iun.
Kiun version vi volas?
nornen (Näytä profiilli) 30. syyskuuta 2020 16.04.29
StefKo:Laŭ mi ambaŭ versioj estas pravaj sed:Tute ĝuste. Sed tio memorigas min pri granda strangeco de la hindeŭropaj lingvoj (inkl. Esperanto): Kiel estas eble, ke neanimita, nevivanta, senmensa "nubo" povas plenumi la rolon de "aganto"?
1. de signifas ke aganto estas nubo;
2. per signifas ke aganto estas alia subjekto kiu uzas la nubon por obskurigi iun.
StefKo (Näytä profiilli) 30. syyskuuta 2020 18.56.20
nornen:Kial ne? Pluvo batas en la fenestron do ĝi estas aganto. Ĉu ne?StefKo:Laŭ mi ambaŭ versioj estas pravaj sed:Tute ĝuste. Sed tio memorigas min pri granda strangeco de la hindeŭropaj lingvoj (inkl. Esperanto): Kiel estas eble, ke neanimita, nevivanta, senmensa "nubo" povas plenumi la rolon de "aganto"?
1. de signifas ke aganto estas nubo;
2. per signifas ke aganto estas alia subjekto kiu uzas la nubon por obskurigi iun.
El PIV:
"
agi
(...)
3 Ⓚ ☐ Efiki sur: kloro agas sur hidrokarbonojn;
(...)
aganto ☐ Ⓚ ⚕ Substanco, kiu efike agas.
"
En iuj situacioj oni povas ja diri: fari, operacii, influi, impresi, funkcii, aktivi, efiki, spiti, igi ktp.
Multaj aliaj vortoj estas ja multesignifaj. Rigardu ekzemple la vorto ludi.
JeffB (Näytä profiilli) 30. syyskuuta 2020 19.46.15
Laŭ mi ambaŭ versioj estas pravaj sed:En ĉi tiu okazo, "de" ŝajnas al mi la pli bona elekto.
1. de signifas ke aganto estas nubo;
2. per signifas ke aganto estas alia subjekto kiu uzas la nubon por obskurigi iun.
Kiun version vi volas?
Dankon al vi ambaŭ por via helpo!