Žinutės: 8
Kalba: Esperanto
eb.eric (Rodyti profilį) 2008 m. rugpjūtis 18 d. 03:11:43
Ĝi tute samas Esperanton, sed ĉiu vira vorto estas ina.
Do en Esperantino vortoj kun la finaĵo "ino" estas viraj, kaj vortoj sen ĝi estas aŭ neŭtralaj aŭ virinaj.
Uzu ĝin laŭvole.
Hispanio (Rodyti profilį) 2008 m. rugpjūtis 19 d. 12:21:33
eb.eric (Rodyti profilį) 2008 m. rugpjūtis 19 d. 13:33:52
Hispanio:Do, la tenisistino Rafael Nadal gajnis la ormedalon, la prezidentino George Bush ne estos prezidentino je Oktobro, al la viroj tre multe plaĉas Nicolas Sarkozy kaj al la virinoj, Carla Bruni.Ho rigardu! Jam estas spertulino de mia lingvo. Mi aldonos vian skribaĵon al la Fundamenta Krestomatino... ehh krestomatio
draklight (Rodyti profilį) 2008 m. rugpjūtis 19 d. 13:50:30
Mi protestas!
Mi estas viro(aŭ, en Esperantino virino) kaj Carla Bruni kaj Nicolas Sarkozy tute ne plaĉas al mi^^
Ĉiuj francanoj ne ŝatas nian koruptitan kaj troaktivan prezident(in)on.
Dankon
eb.eric (Rodyti profilį) 2008 m. rugpjūtis 19 d. 13:53:19
draklight:????Ho jes mi forgesis ke la krestomatio Esperantino ne enhavu politikajn priparolaĵojn. Do bonvolu reprovi.
Mi protestas!
Mi estas viro(aŭ, en Esperantino virino) kaj Carla Bruni kaj Nicolas Sarkozy tute ne plaĉas al mi^^
Ĉiuj francanoj ne ŝatas nian koruptitan kaj troaktivan prezident(in)on.
Dankon
eb.eric (Rodyti profilį) 2008 m. rugpjūtis 19 d. 14:01:02
Ja ni ne havas problemon akcepti la fundamenton kiam la malegaleco temas pri "avantaĝo" de (kiu helpas al) viroj... sed se tiu malegaleco maliĝus, ĉu la Esperantistaro agus same?
Mi ne diras mian opinion... mi nur miras.
[Sciu ke: La teksto kiu malsekvas estis skribita en Esperanto, ne en Esperantino]
jan aleksan (Rodyti profilį) 2008 m. rugpjūtis 22 d. 07:50:03
Martinbr (Rodyti profilį) 2008 m. rugsėjis 1 d. 14:03:34
draklight:????Ankaŭ al multaj (esperantinaj) virinoj (kiel mi) tute ne plaĉas Sarkozino.
Mi protestas!
Mi estas viro(aŭ, en Esperantino virino) kaj Carla Bruni kaj Nicolas Sarkozy tute ne plaĉas al mi^^