前往目錄

Esperantino

貼文者: eb.eric, 2008年8月18日

訊息: 8

語言: Esperanto

eb.eric (顯示個人資料) 2008年8月18日上午3:11:43

Jen mia nova esperantido: Esperantino.

Ĝi tute samas Esperanton, sed ĉiu vira vorto estas ina.

Do en Esperantino vortoj kun la finaĵo "ino" estas viraj, kaj vortoj sen ĝi estas aŭ neŭtralaj aŭ virinaj.

Uzu ĝin laŭvole.

Hispanio (顯示個人資料) 2008年8月19日下午12:21:33

Do, la tenisistino Rafael Nadal gajnis la ormedalon, la prezidentino George Bush ne estos prezidentino je Oktobro, al la viroj tre multe plaĉas Nicolas Sarkozy kaj al la virinoj, Carla Bruni.

rido.gif rido.gif rido.gif

eb.eric (顯示個人資料) 2008年8月19日下午1:33:52

Hispanio:Do, la tenisistino Rafael Nadal gajnis la ormedalon, la prezidentino George Bush ne estos prezidentino je Oktobro, al la viroj tre multe plaĉas Nicolas Sarkozy kaj al la virinoj, Carla Bruni.

rido.gif rido.gif rido.gif
Ho rigardu! Jam estas spertulino de mia lingvo. Mi aldonos vian skribaĵon al la Fundamenta Krestomatino... ehh krestomatio

okulumo.gif

draklight (顯示個人資料) 2008年8月19日下午1:50:30

????
Mi protestas!
Mi estas viro(aŭ, en Esperantino virino) kaj Carla Bruni kaj Nicolas Sarkozy tute ne plaĉas al mi^^
Ĉiuj francanoj ne ŝatas nian koruptitan kaj troaktivan prezident(in)on.
Dankon

eb.eric (顯示個人資料) 2008年8月19日下午1:53:19

draklight:????
Mi protestas!
Mi estas viro(aŭ, en Esperantino virino) kaj Carla Bruni kaj Nicolas Sarkozy tute ne plaĉas al mi^^
Ĉiuj francanoj ne ŝatas nian koruptitan kaj troaktivan prezident(in)on.
Dankon
Ho jes mi forgesis ke la krestomatio Esperantino ne enhavu politikajn priparolaĵojn. Do bonvolu reprovi.

eb.eric (顯示個人資料) 2008年8月19日下午2:01:02

Ĉu vi pensas ke iĉismo havus pli grandan ŝancon sukcesi en Esperantino?

Ja ni ne havas problemon akcepti la fundamenton kiam la malegaleco temas pri "avantaĝo" de (kiu helpas al) viroj... sed se tiu malegaleco maliĝus, ĉu la Esperantistaro agus same?

Mi ne diras mian opinion... mi nur miras.

[Sciu ke: La teksto kiu malsekvas estis skribita en Esperanto, ne en Esperantino]

jan aleksan (顯示個人資料) 2008年8月22日上午7:50:03

esperantino jam ekzistas, kaj nomiĝas Idino

Martinbr (顯示個人資料) 2008年9月1日下午2:03:34

draklight:????
Mi protestas!
Mi estas viro(aŭ, en Esperantino virino) kaj Carla Bruni kaj Nicolas Sarkozy tute ne plaĉas al mi^^
Ankaŭ al multaj (esperantinaj) virinoj (kiel mi) tute ne plaĉas Sarkozino.

回到上端