Till sidans innehåll

Interslavic language//Interslava lingvo//Medžuslovjansky jezyk

av KatjaMcFlores, 23 oktober 2020

Meddelanden: 444

Språk: Esperanto

sergejm (Visa profilen) 1 februari 2021 22:29:12

En la rusa eblas formoj дитя, дитё, дитятя, дитятко - kiel oni deklincias, vidu https://ru.m.wiktionary.org/wiki
Por idoj de animaloj:
Корова/бык/телёнок - bovido - en prarusa теля
Свинья/хряк/поросёнок - porkido - en prarusa порося
Лошадь/конь/жеребец/жеребёнок - ĉevalido - en prarusa жеребя

nornen (Visa profilen) 1 februari 2021 22:32:56

Tre interese. Sume, en la pola la T-radikoj de la konsonanta deklinacio ankoraŭ enhavas la radikon je -ęt (kiu fariĝis -ęci), sed ili nun prenas la finaĵojn de la u/o-deklinacio.

Ekzemple en la rusa:
Sg: дитя, дитяти, дитяти, дитя, дитятей, дитяти
Pl: дети, детей, детям, детей, детьми, детях

En la singularo restas kaj la radiko je -ęt (kiu fariĝis -ят) kaj la finaĵoj de la konsonanta deklinacio. Sed en la pluralo ĉiam kun mallonga radiko kaj kun la finaĵoj de la i-deklinacio (eble ĉar la vorto lasis la neŭtran genron kaj prenis la virinan.)

Korektaĵo: Kaj en la singularo, kaj en la pluralo troviĝas la finaĵoj de la i-deklinacio.

Ĉu iu ruso scias, kiel deklinacii la vortojn "жеребя" aŭ "теля"? Ĉu genitivoj "жеребяти" kaj "теляти"? Ĉu pluraloj "жеребята" kaj "телята"?

- - - -
Hahaha. Sergejm, vi afiŝis vian respondon, dum mi tajpis mian.

sergejm (Visa profilen) 1 februari 2021 23:49:22

теля, порося - vi povas vidi deklinacion en wiktionary.
жеребя - mankas tie, sed havas similan deklinacion.

nornen (Visa profilen) 2 februari 2021 16:15:16

Koran dankon, Sergejm.

La afero fariĝas ĉiam pli interesa. Laŭ ru.wiktionary.com теля deklinaciiĝas tiel:

Sg: теля, теляти, теляти, теля, телятей / телятею, теляти
Pl: форм мн. ч. нет — они поглощены словом телёнок.

Okej, mi serĉas la vorton телёнок kaj vidu:

Sg: телёнок, телёнкa, телёнку, телёнка, телёнком, телёнке
Pl: телята, телят, телятам, телят, телятами, телятах

Mi tute ne atendis tian pluralon. En la fadeno “Poŝto por la Tigro”, mi tiom ofte uzis la vorton “тигрёнок”: тигрёнок serĉis fungojn, la urseto kuiris la fungojn тигрёнка, li skribis leteron тигрёнку, li amis тигрёнка, loĝis kun тигрёнком kaj parolis pri тигрёнке… Sed ĉar estis nur unu tigreto kaj nur unu urseto, mi neniam bezonis la pluralon. Kaj senpense, mi dirus “тигрёнки” kaj neniam atendus “тигрята”!

Evidente la pluralo de телёнок ne estas morfologie rilata al singularo de la sama vorto, sed al singularo de теля. Do mi supozas, ke iam ekzistis теля kun la jena deklinacio:

Sg: теля, теляти, теляти, теля, телятей / телятею, теляти
Pl: телята, телят, телятам, телята (!), телятами, телятах

Tio vorto estas de neŭtra genro kaj tial akuzativo = nominativo. La radiko estas телят– < тел+ят < тел+ѧт. Tipa T-radiko el la konsonanta deklinacio.

La singularon oni anstataŭigis per (¿pli nova?) formo телёнок, vorto de maskla genro vivanta kaj tial akuzativo = genitivo. La radiko estas телёнк– < тел+ёнк.

Sume, laŭ mi estas du variantoj analizi tion:

Varianto A:
La vorto телёнок estas duradika, havante la radikon телёнк– en singularo kaj la radikon телят– en la pluralo. Tio ne estas strangaĵo kaj okazas en multe da lingvoj.

Varianto B:
La vorto телёнок estas “nomen defectivum”, pli precize “nomen singulare tantum”. Ĝi ne havas pluralon. Por forigi tiun mankon, oni prunas la pluralon de теля (телят–). Ankaŭ tio ne estas strangaĵo kaj okazas en multe da lingvoj.

Ĉu ĉio ĉi havas ian ajn sencon? Aŭ kiel fakte disvolviĝis la pluralo de la bestidoj?

- - - -

Sergejm, ĉu tiu morfemo estas produktiva? Ĉu mi povas diri ekz: Вчера я видел ягуарят в лесу.

Stefko, kio pri la pola? Ĉu mi povas diri ekz: Wczoraj widziałem jaguaręta w lesie. Ĉu jaguarki?

StefKo (Visa profilen) 2 februari 2021 20:06:22

@nornen

jaguarek - malgranda jaguaro, juna jaguara ido
jaguarzątko - jaguarido (diminutivo, karesformo uzata por ido de jaguaro). En google la vorto jaguarzątko vidiĝas nur 5 fojojn (en la pola ofte la sonoj r kaj rz interŝanĝiĝas en parencaj vortoj).

En la pluralo jaguarkijaguarzątka. Same en la nominativo kaj akuzativo.

En seriozaj tekstoj, mi pensas, oni uzas kocięta jaguara (katidoj de jaguaro).

En Pollando jaguaroj ekzistas nur en zooj, tial vortoj devenintaj de jaguar estas problemaj, rare uzataj.

sergejm (Visa profilen) 2 februari 2021 21:50:59

Jes, sufikso -ёнок estas produktiva, deminutivo estas -ёночек.
Лев - львёнок - львёночек. Leono - leonido - leonideto.
Sed por jaguaro, kiel pri multaj felisedoj, oni pli ofte uzas котята anstataŭ ягуарята.

Por serpento:
Змея - змеёныш
Гад - гадёныш

Kaj mi neniam aŭdis обезьянёнок (simiido) - pli ofte oni uzas deminutivon обезьянка (simieto)

-ёнок oni uzas preskaŭ nur por mamuloj kaj birdoj.
Kvankam ekistas лягушонок, sed fakte ranidoj estas головастики.

Por reptiloj oni ankaŭ ofte uzas deminutivojn: черепашка, крокодильчик, динозаврик

nornen (Visa profilen) 3 februari 2021 18:20:32

Dankon por viaj interesaj respondoj. Mi lernis multe.

- - - -

Musliman, hindusan, hristijan i ateist idut v kavarnu. Oni govoret, smějut se i pijut kavu. To ne je žart. To je čto slučaje se, kogda ljudi ne sut mudaki.

StefKo (Visa profilen) 4 februari 2021 12:27:40

Sovět na bezsonnicu

– Doktore, ne mogu spati. Čto pan sovětuje?
– Prědstavjaj sobě, že je jutro i trěba idti do raboty.

nornen (Visa profilen) 4 februari 2021 17:53:27

Obratna Psihologija

Sego dnja utrom jesm prigotovil smažene jajca dlja svojego syna i on mi skazal: —To sut najvkusnějše jajca, ktore jesm sjedl v svojem žitju. Založu se, že ne možeš togo sdělati nanovo.
Da, on už znaje, kako igrati v tu igru.

- - - -

Vrěmena Měnjajut Se

Glavny Direktor v vrěmenu ekonomičnogo buma: —Moj dohod.
Glavny Direktor v vrěmenu ekonomičnoj krizy: —Naša utrata.

nornen (Visa profilen) 5 februari 2021 15:52:34

Bezpečněje Po Poště

O velkom poetu němečskogo prosvěčanja Gotthold Ephraim Lessing, razkazyvajut slědujuče:

Někogda poet polučil pačku, sodrživajuču razkaz. Povědka zvala se “Čemu ja živu?”. V priloženom pismu mlady pisatelj sprosil mněnje Lessinga o razkazu.

Lessing odpisal: “Vy živete izključno po pričině, že vy poslali mi svoj razkaz po poště, a ne mi go dali lično.”

Tillbaka till toppen