Späť na obsah

Interslavic language//Interslava lingvo//Medžuslovjansky jezyk

od KatjaMcFlores, 23. októbra 2020

Príspevky: 445

Jazyk: Esperanto

StefKo (Zobraziť profil) 30. marca 2021 16:34:48

Izigryvajuči i proigryvajuči.

Kial participo aktiva? Ja estas la bileto kiu donas gajnon, escepte se la bileto mem estas lotaĵo por plue loti (la gajno estas sekva lotado). En la dua okazo la dua bileto estas izigryvany.
Bilet-izigratelj?
To derive the name of a person occupied with an activity denoted by the original verb, the suffix -telj is used:
učiti „to teach” > učitelj „teacher”
Tio signifas ke la sufikso -telj rilatas al personoj. Escepte sa la vorto estas personigo! Ĉu ne?

KatjaMcFlores (Zobraziť profil) 31. marca 2021 9:46:15

Ahoj, Nornen.
Ahoj, prijatelji.
Probable, teme de loterio eblas uzi kombinacion "dobytny/nedobytny bilet" devene de la verbo "dobyti" — (en) win, conquer, gain; (ru) победить, выиграть (приз).
Miascie, en la serbo-horvata lingvo ekzistas kombinacio "dobitna lutrijska karta" (winning lottery ticket).
====================
János Sárközi
Janoš Šarkozi

La nehaltigebla malsato
Neprěstanny glad

Maljuna amiko rakontis al mi aferon, kio okazis dum la fino de la milito.
Jedin moj nemlady prijatelj povědal mně ob okaziji, ktora slučila se v koncu vojny.

Proksime al la fino de la milito li fariĝis militkaptito.
Prěd zakončenjem vojny on stal vojennym zadržancem.

Tio okazis en lando okcidente de Hungario.
To slučilo se v krajině, ktora nahodi se k zapadu od Madjariji.

Tie li travivis kaj ellernis, kia estas la vera malsato.
Tam on prěžil težky čas i uznal, kaky jest istinny glad.

Jes, li diris, neniam mi pensis, ke oni povas esti tiel malsata.
Da, skazal on, nikogda ne myslil jesm, že možno byti taky gladny.

Ni loĝis en arbaro, kaj nur fojfoje ni ricevis flueblan, varman manĝaĵon, kiu estis pli proksime al malpura akvo ol manĝaĵo, kaj tre malofte sekan panon.
Jesmo žili v lěsu i toljko poněkogda polučali tekuču teplu jedu, ktora byla bolje podobna nečistoj vodě než jedivu, i velmi rědko suhy hlěb.

Tiam ni manĝis pecetojn de arboj.
Togda jesmo jedali koru drěv.

Feliĉe pura akvo fluis tra la arbaro, kaj tiu tenis en ni la vivon.
Na ščestje čista voda tekla skroz toj lěs, ktora držala v nas živost.

Sed baldaŭ finiĝis la milito, kaj oni rapide transportis nin hejmen per vagonaro.
Ale vojna skoro skončila se, i nas brzo povezli do doma vo vlaku.

Mangaĵo ankaŭ en la vagonaro ne estis, tial nia ega malsato ne havis finon.
Jedy ne bylo takože i vo vlaku, i tomu naše veliko gladovanje ne imělo konca.

Antaŭ la limo de nia lando oni diris al ni, ke en la unua haltejo en Hungario hungaroj atendos nin, salutos, kaj donos varman manĝaĵon.
Prěd graniceju našej krajiny nam skazali, že na prvoj postojkě v Madjariji nas budut čekati i privitati zemjaki, koji dadut nam teplo jedivo.

Ĉiu ricevos multe manĝi.
Každy poluči mnogo jedy.

Kaj vere, ĉio okazis tiel, kiel ili diris.
I napravdu, vse okazalo se tako, kako nam govorili.

La stacidomon oni plibeligis, muziko aŭdiĝis, kaj apud la muro de la stacidomo staris grandaj ujoj, ĉe ili belaj virinoj, por disdoni la varman manĝaĵon.
Stancija byla ukrašena, igrala muzika, a vodle stěny stojali veliki kotly i kolo njih krasive děvčiny, koji imali razdavati nam teplu jedu.

Kiam la malsategaj homoj ekvidis tion, ili ne volis trankvile atendi plu en la vagonaro.
Kogda velmi gladni ljudi to uzrěli, oni ne htěli bolje spokojno čekati vo vlaku.

En la sama tempo kuregis ĉiu tien, komenciĝis granda interbatado.
Vse razom poběgli k kotlam, i počela se velika bitka.

Tial la ujoj falis sur la teron, la manĝaĵo, kiun ĉiu tiel forte deziris, disfluis sur la tero, ricevis ĝin nur la piedoj.
Vslěd togo kotly upadli na zemju, jeda, ktoru vse tako silno žedali, raztekla se po zemje, i toljko naši nogi polučili ju.

Ĉiu fariĝis tre malpura kaj eĉ pli malsata.
Každy stal velmi nečisty i ješče bolje gladny.

Kial okazis tio?
Čemu to slučilo se?

Ĉar ĉiu timis, ke la alia havos pli multe ol li.
Tomu že každy bojal se, že drugy uhvati veče než on.

Tial ĉiu volis pli rapide kuri tien.
I zatom každy htěl běgti tamo bolje brzo.

Multfoje venas en mian kapon tiu rakonto, kiam mi vidas, ke sur la tero ĉiu homo, ĉiu lando volas pli rapide kuri ol la alia, por havi ion pli rapide, pli multe.
Ja često vozpametaju ovu povědku, kogda vidžu, kak na našej Zemje každy člověk, každa država hoče běgti bolje brzo než ine, da by zahvatiti něčto bolje bystro i v boljšej kolikosti.

Nuntempe ankoraŭ ĉiu povus havi ĉion necesan.
V nyněšny čas každy mogl by iměti vse, čto je potrěbno.

Ĉiu homo povus manĝi, neniu devus esti malsata, se la disdono estus bona.
Každy člověk mogl by jedati, nikto ne imal by byti gladny, ako by distribucija byla dobra.

Sed, se pro tiu kurego — pro la timo — foje okazos interbatado, la "ujoj" falos sur la teron, kaj la valoraĵoj, kiuj estas en ili, disfluos, kio okazos poste?
No jestli vslěd sego gona — vslěd straha — jednogo dnja sluči se bitka, "kotly" padut na zemju, i cěnnosti, koji sut v njih, raztekut se, čto bude poslě?

nornen (Zobraziť profil) 31. marca 2021 14:39:51

Ahoj, nositelji věčnogo plamenja jezyka.

Ponovno dekujem vam obom za pomoč. Variant “dobytny/nedobytny” mi kaže se velmi ugodnym, ibo te slovesa ne sut take mnogosložne čudovišča kako “i·zi·gry·va·ju·či/pro·i·gry·va·ju·či”.

StefKo (Zobraziť profil) 31. marca 2021 15:48:23

dobytny/nedobytny? Mi ne trovas la vortojn en vortaro. Kia estas ĝia infinitivo? Dobyti?

dobyti, dobyvati - akiri, gajni, konkeri, venki
dobyvatelj - akirinto, konkerinto, venkinto
izgrati, izgryvati - venki en ia ludo, lotado (izgranje - lotaĵo, gajnitaĵo/gajnotaĵo)

Mi proponas tiujn ĉi vortojn. Izgrati - modo perfektiva, izgryvati - neperfektiva.

Mi povus uzi la vorton dobytny se mi aĉetus aŭ ŝtelus la bileton de vi. Tiam la bileto estus dobytny (se mi bone komprenas sencon de la vorto).

Iz-gr-yv-ajuč-i
Iz - esperanta "el"
gr- radiko
yv - ĝi aldonas modon neperfektivan
ajuĉ-i - participo aktiva, genro vira

Anstatŭ izgryvajuči uzu izgrajuči.

En tiu vorto ne ekzistas la eroj i kaj zi. Vi volus: igrajuči?

nornen (Zobraziť profil) 31. marca 2021 16:39:30

Ahoj, Stefko.

Mi timas, ke via propono "izgrajuči" ne eblas, ĉar perfektivaj verboj ne formas nuntempan aktivan participon.

La paĝo de la konjugaciilo tekstas:
Program zajmaje se samoju morfologijeju i ne različaje medžu sovršenym i nesovršenym vidom (samo nesovršene glagoly imajut pričestje na -uči/-eči, a samo sovršene glagoly imajut pričestje na -vši/ši).
Se wiktionary estas fidinda, ankaŭ en la pola ekzistas nur "wygrywający", sed ne paralela formo de la perfektiva verbo "wygrać".

StefKo (Zobraziť profil) 31. marca 2021 16:47:13

Ahoj, nornen!
udačlivy?

nornen (Zobraziť profil) 31. marca 2021 16:49:49

StefKo:Ahoj, nornen!
udačlivy?
Tio sonas bonega kaj taŭgega.

StefKo (Zobraziť profil) 31. marca 2021 17:00:44

En la pola estas wy-gr-yw-ając-y los/bilet .
TIo estas analogie kiel en MS.

En Google translate estas:

выигрышный лот (ru)
výherní los (ĉe) - participo pasiva, adjektivo? En la pola ankaŭ oni diras wygrany sed tio ne estas logike! Oni ne gajnas ja la bileton sed ion alian, ekz. monon. En la pola estas multaj tiaj mallogikecoj.
виграшний лот (uk)
zmagovalni lot (sl)

Rigardante la vorton en diversaj slavaj lingvoj (kaj ankaŭ en la pola) oni devas konstati ke la participo pasiva estas ofte uzata.

nornen (Zobraziť profil) 31. marca 2021 19:04:25

StefKo:
výherní los (ĉe) - participo pasiva, adjektivo? En la pola ankaŭ oni diras wygrany sed tio ne estas logike! Oni ne gajnas ja la bileton sed ion alian, ekz. monon. En la pola estas multaj tiaj mallogikecoj.
La participo pasiva antaŭtempa de vyhrát (gajni) estas vyhráni. Tial mi supozas ke výherní venas el la substantivo výhra (radiko: výher-) kaj la adjektiviga sufikso -ní, do gajna.

Mi opinias, ke ankaŭ выигрышный kaj виграшний estas derivataj el substanivo (выигрыш, виграш) kaj adjektiviga sufikso (ный, ний).

Ankaŭ la serbokroata dobitna, kion menciis Katja, estas substantivo dobit plus adjektiviga sufikso.

KatjaMcFlores (Zobraziť profil) 1. apríla 2021 11:23:20

Ahoj, dragi kolegi.
Probable, proponeblas ankaŭ variantoj "izigravšny" aŭ "izigranjevy".
Fakte, ekzistas projekto de evoluigata kaj vastigata multlingva vortaro, ligilo al kiu haveblas en MS-grupo de Facebook. Antaŭ kelkaj monatoj mi kopiis vort-kolumnojn el tiu vortaro (bedaŭrinde, mi ne konservis la ligilon) kaj kompilis por mia propra uzo trilingvan "slovnik" (ms-ru-en). La vorto "dobyti" havas tie ankaŭ signifon "выиграть (приз); win".
Mi konsilas al vi, hlapčiki, ne perdi tempon en vanaj diskutoj, sed aliĝi al tiu "fejsbuka" MS-grupo. Kvankam plejparte ĉi-societo estas "shit-lajkerovsko blato", kiel difinis ĝin kamarado Igor, tie tamen haveblas konsultindaj personoj. Ekzemple, Zdeněk Kučera, kiu, miakomprene, iel rilatas al la menciita projekto de multlingva ms-vortaro, kaj kelkaj anoj de t.n. "Věče".
====================
The linguist's husband walked in and caught his wife sleeping with a lover.
He said, "Why, Susan, I'm surprised."
She bolted upright, pointed her finger and corrected him, "No. I am surprised. You are astonished."
--------------------
Edzo de lingvistino venas hejmen kaj trovas sian edzinon enlite kun amoranto.
— Ho, Suzana! — li diras. — Mi estas surprizita!
Ŝi salte leviĝas, direktas al li sian fingron kaj korektas lin:
— Sed ne, ĝuste mi estas surprizita! Kaj vi estas mirigita!
--------------------
Suprug lingvistki prihodi do doma i vidi svoju ženu v postelji s ljubovnikom.
— O, Suzana! — kaže on. — Jesm osurprizeny!
Ona vozskakaje, napravjaje na njego svoj prst i popravjaje jego:
— Ale ne, imenno ja jesm osurprizena! A ty jesi udivjeny!
--------------------
Муж лингвистки приходит домой и застаёт жену в постели с любовником.
— Сюзанна! — восклицает он. — Я застигнут врасплох!
Она вскакивает, направляет на него палец и поправляет:
— Да нет, это я застигнута врасплох! А ты просто ошарашен!

Nahor