去目錄頁

Stranga pluralo

jojanoo, 2020年11月27日

讯息: 16

语言: Esperanto

StefKo (显示个人资料) 2020年11月29日上午9:48:49

Kiel tiu problemo estas solvita en viaj naciaj lingvoj?

Mi priskribas kiel estas en la Pola:

1) Se listigo (elnombrado) ne estas antaŭita per ĝenerala specifo (ekz. jenaj, sekvantaj), oni ne uzas dupunkton. La listo aspektas tiel:

Mi volas krajonojn verdan, bluan kaj ruĝan

Kiel en Esperanto (sed la komplemento estas alie).

2) Kiam ni nur mencias du vortojn aŭ esprimojn ligitajn per la konjunkcio „kaj”, ni skribas same:

Mi volas krajonojn verdan kaj ruĝan

Do kiel en Esperanto (sed la komplemento estas alie).

3) Kiam listigo estas markita en ĝenerala formo, ekz. „jenaj”, „sekvantaj”, oni uzas dupunkton:

Mi volas jenajn krajonojn: verdan, bluan kaj ruĝan.

Tiun ĉi manieron oni uzas prefere por pli longaj listigoj (3 kaj pli elementoj). Tio estas evidenta.

Metsis (显示个人资料) 2020年12月8日上午9:10:18

Mi samopinias kun Frano.

Eble la logiko estas jena:

Ĉar oni povas skribi kunmetitajn vortojn per tri manieroj en la espa

- vaporŝipo
- vapora ŝipo
- ŝipo de vaporo

la frazo "Mi volas verdan kaj ruĝan krajonon" signifas, ke oni parolas pri unu krajono kun du koloroj. Por montri ke temas pri du koloroj, oni uzas la esprimon "Mi volas verdan kaj ruĝan krajonojn".

Pri la demando de Stefko

en la finna

1) Mi volas bluan, ruĝan kaj verdan krajonon.

sen dupunkto, unu el ĉiuj koloroj, koloroj en alfabeta ordo

2) Mi volas ruĝan kaj verdan krajonon

kun "kaj", koloroj en alfabeta ordo

3) Mi volas sekvajn krajonojn: bluan, ruĝan kaj verdan.

tri aŭ pli elementoj, unu el ĉiuj koloroj, koloroj en alfabeta ordo kaj same kiel en la pola evitu en la ordinara teksto, havas ankaŭ nuancon de ordono

Altebrilas (显示个人资料) 2020年12月8日上午11:28:05

Tri kvaronoj da krajono estas ruĝaj.
Unu krajono kaj duono estas ruĝa? aŭ ruĝaj?

Metsis (显示个人资料) 2020年12月9日上午8:57:37

Altebrilas:Tri kvaronoj da krajono estas ruĝaj.
Unu krajono kaj duono estas ruĝa? aŭ ruĝaj?
Laŭ mi tiu esprimo estas sensencaĵo, ĉar ne temas pri entjeroj.

Altebrilas (显示个人资料) 2020年12月9日上午11:39:22

Mi ŝanĝas la vortojn por ke la frazo aspektu pli natura:
Tri kvaronoj da pomo estas sufiĉaj.
Unu pomo kaj duono estas sufiĉa? aŭ sufiĉaj?
Kial oni bezonas entjerojn?

Kompreneble oni povas diri "sufiĉas". Sed ĉu oni malpermesu tiukaze adjektivojn pri aferoj po ne-entjeraj kvantoj?

Metsis (显示个人资料) 2020年12月10日上午8:20:39

Eble entjero estis misgvida vorto, do lasu min reklarigi. "Tri kvaronoj" difinas kvanton, kiun oni ligas kun la ĉefvorto per "da". En esprimo

• Tri kvaronoj da krajonoj/pomoj estas ruĝaj.

Temas pri multaj krajonoj/pomoj, el kiuj la difinita kvanto estas ruĝaj. En esprimo

• Tri kvaronoj da krajono/pomo estas…

temas pri unu krajono/pomo, el kiu la difinita parto estas… ja, mi aŭtomate diras per singulara "ruĝa", ĉar temas nur pri unu.

回到上端