Đi đến phần nội dung

Đã đóng
Tin nhắn 500 tối đa

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

viết bởi cursbenicassim, Ngày 26 tháng 8 năm 2008

Tin nhắn: 644

Nội dung: Esperanto

kaha (Xem thông tin cá nhân) 01:27:07 Ngày 23 tháng 1 năm 2009

Laŭ mi, la ĉefa problemo ne estas batale paroli ĉu dio(j) ekzistas aŭ ne. Ĉu li/ŝi/ili estas tutpovaj/senpovaj, ĉu ankaŭ paradizo kaj infero ekzistas.

Mi persone ne kredas je dio(j), nek je Jesuo (kiu laŭ mi ne ekzistis), sed tio estas mia persona propra penso, kiun mi al neniu devigas aŭ propagandas.

Kredo estu propra. Mi ofte partoprenis en diskutrondoj kie la tenso inter la partoprenintoj estis tiom akra ke nur mankis pafiloj por ke ekokazu milito...

vajsxnavisto (Xem thông tin cá nhân) 22:43:15 Ngày 24 tháng 1 năm 2009

rosto:Tia kriŝnaisma ideo, ke ni ĉiuj estas senmortaj eroj de Kriŝno plaĉas al mi.
Mi rekomendus al vajŝnavisto legi kompletan Mahabharaton, ne nur Bhagavad Giton.
Jes, ĉiu-nokte mi legas Mahabharaton malrapide. Sed mi jam legis multe da libroj de nia aĉarjo Ŝrila Prabhupada, kaj lia tradukita "Nektaro de Sindonemo" (Bhakti-rasamrita-sindhu), "Ŝri Iŝopaniŝado" kaj "Nektaro de Instruo" (Upadeŝamrita).

Mi tuj legas la libron nomigitan "Vajŝnavi (Viŝnuanino): Virinoj kaj la Adoro de Kriŝno" kaj venonte volus legi la Ŝrimad-Bhagavatam (La Bhagavato, aŭ la Bhagavata-Purana) kaj eventuale la Ĉetanja-Ĉaritamrito kun komentoj, ambaŭaj libroj tradukitaj per Ŝrila Prabhupada.

Gaŭdija Viŝnuismo (Kriŝnismo) estas tre plenuma spirita filozofio kaj vivmodo (fakte mi eraris per mia nomo; "Viŝnuano" aŭ "Kriŝnano" pli plaĉas ol "vajŝnavisto" al mi Esperante).

Plie, ni havas gejajn sindonatojn; mi estas transseksa. Kriŝno amas tutajn estulojn vivantajn, kaj ĉiuj estas invititaj por ĉanti la nomojn de Dio (kaj Diino):

Hare Kriŝna, Hare Kriŝna,
Kriŝna Kriŝna, Hare Hare,
Hare Rama, Hare Rama,
Rama Rama, Hare Hare,

...kaj feliĉiĝi!

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

La ideo ke tutaj spiritanimoj estas eroj de la korpo spirita de Kriŝno estas el la Gito, 15.7 kun mia malbona traduko:

"La estuloj vivantaj en ĉi tiu mondo kondiĉita estas Miaj eternaj eraj partoj. Pro vivo kondiĉita, ili estas baraktantaj tre malfacile kun la ses sensoj, kiuj inkluzivas la menson."

Ni estas neapartigebla de la spirita korpo de Kriŝno, kiel la Suno kaj siaj lumeroj aŭ la fajro kaj siaj flamoj, aŭ oceano kaj akveroj. Sed pro la egoo falsa, la spiritanimo (jivatma) "falis" el la ĉielo spirita (ni estas ĉiam en la spirita ĉielo, nia hejmo; la konscienco pensas ke ne, kaj nur materie); nia konscienco, simptomo natura de la spiritanimo, malpuriĝis kaj manifestiĝis kiel materio tera (reenkarniĝo, la ciklo de naskiĝo kaj morto). Ni ne estas indianoj, kanadanoj, usonanoj, hindoj, kristanoj, muzulmanoj, (materiaj etikedoj) k.t.p. sed spiritanimoj, senmortaj, nenaskiĝaj, vivantaj, kaj eternaj.

Por malkovri kaj establi nian relacion al Kriŝno, oni povas praktiki la bhakti-jogo (bhakti-yoga), speciale ĉantadon de la nomoj de Dio. Ankaŭ la studo de sindono scienca (servo sindona) per la vedikaj literaturoj kaj la asocio de Dio-amantoj tre agrablas. Per la metodo de sindona servo (bhakti-jogo) al Personeco Supera de Dio (Kriŝno, Jehovo, Alaho, ktp.), oni reiros hejmen, ale al Dio.

Servi sindoneme al Kriŝno estas sola laboro de sindonatoj, kaj tutaj kredantoj en Dio kiu volas plaĉi la sensojn de Dio estas sindonatoj ankaŭ. Servo sindona kaj amanta estas bhakti-jogo. ridulo.gif

jchthys (Xem thông tin cá nhân) 02:30:50 Ngày 11 tháng 4 năm 2009

kaha:Mi persone ne kredas je dio(j), nek je Jesuo (kiu laŭ mi ne ekzistis), sed tio estas mia persona propra penso, kiun mi al neniu devigas aŭ propagandas.
Mi pensas, ke eĉ sendiaj kaj nekristaj sciencistoj opinas, ke li ja ekzistis: la demando nur estas, ĉu oni pensas, ke li estis Dio.

dobri (Xem thông tin cá nhân) 06:01:06 Ngày 11 tháng 4 năm 2009

Senegaùlo:Ĉu estas vivo antaŭ la morto?
Kompreneble! Ĉu vi nuntempe ne vivas?

Certe vi volus demandi, ĉu ekzistas vivo POST la morto. Kelkaj kredas, ke jes, kontraŭe mi asertas, ke ne. Ekzistas neniu pruvo. Se vere ekzistus postmorta vivo kun kondiĉo ne informi pri tio al vivantoj, tiam ĝi ne havas sencon por ni, ĉu ne?

horsto (Xem thông tin cá nhân) 11:51:17 Ngày 11 tháng 4 năm 2009

Senegaùlo:Ĉu estas vivo antaŭ la morto?
Tio dependas de la difino de vivo kaj de morto. Se morto signifas la finon de vivo tiam tutcerte estas vivo antaŭ la morto.
dobri:
Se vere ekzistus postmorta vivo kun kondiĉo ne informi pri tio al vivantoj, tiam ĝi ne havas sencon por ni, ĉu ne?
Ankoraŭ ne, sed post la morto!

La homo ne povas imagi ke li post la morto ne plu ekzistos. Sed neniu pensas pri la tempo antaŭ la naskiĝo. Ĉu ne ĉiu homo jam senfine longe estis ne ekzistanta?

antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 22:24:58 Ngày 11 tháng 4 năm 2009

La ekzisto de Dio neniam povos esti pruvita aŭ malpruvita. La fido estas elekto, kaj ĉiuj devas preni tian decidon. Neniu povas foreviti tiun elekton.

Do, mi elektis kredi je Dio.

henma (Xem thông tin cá nhân) 23:43:36 Ngày 12 tháng 4 năm 2009

antoniomoya:La ekzisto de Dio neniam povos esti pruvita aŭ malpruvita. La fido estas elekto, kaj ĉiuj devas preni tian decidon. Neniu povas foreviti tiun elekton.

Do, mi elektis kredi je Dio.
Certe... Kaj mi elektis ne kredi je dioj.

Amike,

Daniel.

antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 07:07:12 Ngày 13 tháng 4 năm 2009

henma:
antoniomoya:La ekzisto de Dio neniam povos esti pruvita aŭ malpruvita. La fido estas elekto, kaj ĉiuj devas preni tian decidon. Neniu povas foreviti tiun elekton.

Do, mi elektis kredi je Dio.
Certe... Kaj mi elektis ne kredi je dioj.

Amike,

Daniel.
Vi elektis bone... aŭ malbone, tio dependas. Ĉi tie tion ni eble neniam scios. Sed iam ni scios.

Amike.

Vilinilo (Xem thông tin cá nhân) 14:19:17 Ngày 18 tháng 4 năm 2009

Mi estas ateisto, mi estas skeptika pri la estado de iu ajn supernaturaĵo.

eikored85 (Xem thông tin cá nhân) 19:09:54 Ngày 18 tháng 4 năm 2009

Mi ne taŭgas je iu ajn religia aro. Mi ne kredas je iu ajn religio, sed mi ankaŭ ne estas agnostiko aŭ ateisto. Mi ne dubas la ekziston de Dio/dioj, sed nuntempe, mi ne havas sufiĉan pruvon por kredi je Dio/dioj. (Sed tio povas ŝanĝi se mi vidus fortan pruvon.)

Quay lại