Messages: 124
Language: Esperanto
Mikaelo (User's profile) September 7, 2008, 10:40:27 PM
Miland:Jen retpaĝo havante intervjuon de Baiev, kion eble vi povos traduki (proksimume) uzante interretan tradukilon. Bedaŭrinde, la rusa eldono ankoraŭ ne pretas.Eble vi povus du-vorte diri pri kio tie temas, ja mi tute ne komprenas la anglan.
Fuzzy (User's profile) September 10, 2008, 10:30:35 AM
Kion vi pensas pri tio? Eble Usono ankaŭ agnoskos la sendependecon de Abĥazio kaj Suda Osetio?
Andreo Jankovskij (User's profile) September 11, 2008, 10:20:28 AM
Eble pli facile estus likvidi NATOn pro ĝia senutilo?NATO al mi tre plaĉas, kiel diras ukrainanoj "Kune ni potencas, venki nin ne eblas".
Sed en NATO oni uzas anglan - nur tio estas minuso (aŭ ne).
Vere rusaj televidkanaloj faras propagandon anstataŭ montri situacion.
Kaj rusaj politikistoj ĉie kaj ĉiam (ĝis rido) diras pri malboneco de Kartvelio sed ili ĉiam forgesas diri pri malboneco de Rusio!!!
Fuzzy (User's profile) September 11, 2008, 12:20:31 PM

Andreo Jankovskij:Ukrainio neniam eniras NATO'n, ĉar (atentu! jen estos t.n. "argumento") civitanoj de la landoj de NATO ne pretas kaj neniam pretos batali kaj morti pro Ukrainio.Eble pli facile estus likvidi NATOn pro ĝia senutilo?NATO al mi tre plaĉas, kiel diras ukrainanoj "Kune ni potencas, venki nin ne eblas".
Andreo Jankovskij:Argumentoj? Pruvoj? Ekzemploj? Kiuj televidkanaloj montras veran situacion laŭ vi? Aliflanke abundas ekzemploj de propagandemo de la okcidentaj televidkanaloj, mi ne volas denove ripeti ilin.
...
Vere rusaj televidkanaloj faras propagandon anstataŭ montri situacion.
Andreo Jankovskij:Ĉu vi opinias ke Kartvelio faris ĉion ĝuste? Ĉu laŭ vi pro "malboneco de Rusio" (interalie, pri kio temas?) Rusio ne devis savi osetajn pacloĝantojn de morto?
Kaj rusaj politikistoj ĉie kaj ĉiam (ĝis rido) diras pri malboneco de Kartvelio sed ili ĉiam forgesas diri pri malboneco de Rusio!!!
Denove multaj demandoj al vi, mi interesiĝas, ĉu vi denove ignoros ilin?
Miland (User's profile) September 11, 2008, 12:46:14 PM
Mikaelo:Jen kelkaj punktoj kiujn Baiev faris en intervjuo:Miland:Jen retpaĝo havante intervjuon de Baiev..Eble vi povus du-vorte diri pri kio tie temas, ja mi tute ne komprenas la anglan.
1. Li forte kondamnas la teruristajn agojn en Beslan. Li diris ke la vido de la vundintaj infanoj kaj funebrantaj gepatroj memorigis lin pri lia spertoj kiel kirurgo en Ĉeĉnio. Laŭ li, la teruristaj agoj malutilis la strebadon de Ĉeĉnio al sendependeco.
2. Laŭ li, genicido okazis en Ĉeĉnio. Duono de la popolo ekziliĝis pro la militoj kaj pasinteco.
3. Ne estas gajnintoj en milito, kaj grandparte civiluloj malgajnas. La rusanoj uzis venenojn tie kiuj kaŭzis korpajn malsanojn, kiujn li vidis kiel kuracisto. La popolo ankaŭ suferas pri psikologiaj malsanoj.
4. Li timas pri la estonteco de Ĉeĉnio, kie tuta generacio kreskiĝas, sen sanservo, sen edukado, plena de malamo al Rusio. Ĉeĉenoj mem ĉiuj estas suspektitaj en Rusio pro la teruristoj, do eĉ instruistoj timas vojaĝi tien.
Cetere, estas multe da rakontoj pri liaj spertoj en la milito mem.
Mi esperas ke lia libro eldoniĝos en la rusa. Estas grava kontribuo al kompreno.
Andreo Jankovskij (User's profile) September 11, 2008, 10:27:33 PM
Ekzemple, iu lando proklamas ke Ĉeĉenio estas sendependa lando kaj petas aliajn landojn proklami la samon kaj sendas al Ĉeĉenio siajn pacemajn militistojn.
Kion faros Rusio?
Fuzzy (User's profile) September 12, 2008, 4:58:44 AM
Andreo Jankovskij:Saluton Fuzzy!Tio estas evidenta -- en tiu okazo ĉeĉenaj taĉmentoj mem forbatos la "pacemajn militistojn" for de sia lando, tiel rapide, ke rusaj trupoj eĉ malfruiĝos partopreni en la konflikto.
Ekzemple, iu lando proklamas ke Ĉeĉenio estas sendependa lando kaj petas aliajn landojn proklami la samon kaj sendas al Ĉeĉenio siajn pacemajn militistojn.
Kion faros Rusio?

Kaj kion faros Ukrainio, se Krimeo proklamos sendependecon kaj petos aliajn landojn sendi pacemajn militistojn?
Andreo Jankovskij (User's profile) September 12, 2008, 11:25:10 AM
Kaj kion faros Ukrainio, se Krimeo proklamos sendependecon kaj petos aliajn landojn sendi pacemajn militistojn?Jes vi pravas, Rusio dum multaj jaroj faris ĉion por ke en Krimeo situacio estu tia
(sed fakte ĉio estas ne tiel malbone kiel volis Moskvo).
Al tiuj planoj tre helpis rusa floto.
Plejmulte da ukrainanoj volas ke rusa floto tuj foriru, do:
1. Eniri en NATO - kaj tute forgesi pri Moskvo.
2. Denove krei atomaj bomboj por defendi sin.
3. Tuj forĵeti rusan floton.
Andreo Jankovskij (User's profile) September 12, 2008, 11:46:04 AM

Nun Ukrainio estas pli forta lando, kaj rusa stulta propagando ne laboras plu. Multaj ukrainanoj simple ignoras Moskvon!
Kaj ĉiutage Ukrainio fariĝos pli kaj pli forta.
Fuzzy (User's profile) September 12, 2008, 12:26:43 PM
Andreo Jankovskij:Eble la ukraina registaro mem sukcese faras tion? Se iu perforte devigus min forgesi mian denaskan lingvon -- tio tre malkontentigus min...Kaj kion faros Ukrainio, se Krimeo proklamos sendependecon kaj petos aliajn landojn sendi pacemajn militistojn?Jes vi pravas, Rusio dum multaj jaroj faris ĉion por ke en Krimeo situacio estu tia
Andreo Jankovskij:Moskvo volis nur ke ruslingvanoj ne estu diskriminataj tie.
(sed fakte ĉio estas ne tiel malbone kiel volis Moskvo).
Andreo Jankovskij:Ĉu vere? Mi neniam aŭdis pri tio. Sed mi pensas, ke tio teorie eblas, do ĉu vi povas doni iun ligilon pruvantan tion?
Al tiuj planoj tre helpis rusa floto.
Plejmulte da ukrainanoj volas ke rusa floto tuj foriru