Al la enhavo

Pri milito en Katrvelio!

de Andreo Jankovskij, 2008-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 124

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-septembro-06 06:03:03

Jen ni vidas, kiu profitas

ermito (Montri la profilon) 2008-septembro-06 10:43:31

Miland:Estas grave kompreni la vidpunkton de la suda osetianoj mem. Laŭ mi, kiel ĝenerala principo, se estas regiono en lando kies civitanoj kun propra gento volas sendependecon, estos pli bone por ĉiuj sufiĉe prizorgi la situacion, kaj eble iom allasi ilian volon. Sud-osetio povas esti ekzemplo. Sed ankaŭ Ĉeĉnja, Kosovo, kaj en la okcidento, (se la plimulto voĉdonus por sendependecon) Kataluno kaj Skotlando, kaj estas multaj aliaj.
Sed naciismo ofte malhelpas tion, kaj timoj de landoj pri sia sekureco.
Estas vaste konate, almenaŭ en Rusujo, ke la internacia juro enhavas du kontraŭdirajn principojn:
1. La rajto de la nacioj je memdifino;
2. la teritoria unueco de ŝtatoj.
Por preferi unun el tiuj du principoj oni devas havi bazojn kaj argumentojn. Vi tre facilanime, laŭ mi, egaligis Osetion, Ĉeĉenujon kaj Kosovon.
Osetio havas historiajn, kulturajn kaj nun - post la Kartvelia agresio kaj genocido - ankaŭ moralan bazon por sendependiĝi.
Kosovo ne havas similajn bazojn, des malpli Ĉeĉenio.

Mikaelo (Montri la profilon) 2008-septembro-06 11:29:00

Miland:Pollando estas plena membro de NATO, kiu devas defendi ĉiujn siajn membrojn, do mi kredas ke Rusio ne atakos ĝin.
Se Pollando bombados Kaliningradan regionon (mi certas ke ĝi ne estas tiom stultaokulumo.gif ), do kredu ke Rusio nepre atakos Pollandon, ne rigardante al ĝia NATOaneco.

Miland:
Sendube ne plaĉas al Rusio ke Ukraino aŭ Kartvelio aliĝu NATO. Sed pro la rusa invado al Kartvelio, eĉ se la Sudosetianoj plimulte bonvenigis la rusanojn, mi opinias ke Kartvelio kaj Ukrainio provos aliĝi al NATO eĉ pli baldaŭ!
Denove, pri kiu rusa invado vi skribas? Eble vi rakontu al mi sekretajn eventojn, kiujn mi ne aŭdis. Eble mi ion ne scias? shoko.gif.
Ukrainio neniam estos membro de NATO, simple ĉar la popolo estas kontraŭ tio. Do, ne esperu pri tio.

Mikaelo (Montri la profilon) 2008-septembro-06 11:49:26

Ergazomai:Demandon al ĉiuj!

Ĉu vere, laŭ vi, Pollando estos la venonta viktimo de la Rusa atakemo?

Post la Kartvela afero, kaj post la alveno de Usonaj raketoj... ĉiuj timas tion.
Ne timu. Rusio ne estas atakema. Ĝi tute ne bezonas iun ataki. Aŭ vi opinias, ke Rusio volas plilarĝigi sian teritorion? Ĉu ne ridinde? Ĝenerale, min ege miras tiuj terminoj rilate al Rusio "atakema, agresema". De kiu fonto vi ĉerpas tion?

ermito (Montri la profilon) 2008-septembro-06 12:30:03

Mikaelo:
Ergazomai:Demandon al ĉiuj!
Ĉu vere, laŭ vi, Pollando estos la venonta viktimo de la Rusa atakemo?
Post la Kartvela afero, kaj post la alveno de Usonaj raketoj... ĉiuj timas tion.
... Ĝenerale, min ege miras tiuj terminoj rilate al Rusio "atakema, agresema". De kiu fonto vi ĉerpas tion?
Estas tre facile laŭ mi. La politikistoj okcidente uzas Rusujon kiel "infanan terurigilon". Por kio? Verŝajne, por pravigi propran militemon... Mi rememoras la malnovan nian kanton "Ĉu celas rusoj al milit'?" La mito do pri "rusa minaco" restis post la "malvarma milito" kaj estas plu utiligata okcidente.
Mi ne havas la tekston de la kanto ĉe-mane, sed jen simila versaĵo de Aleś Zvonak, tradukita de Adam Paŭlukavec:

Respondo

"Ĉu celas rusoj al milit'?"
E. Jevtuŝenko.


Ĉu celas Sovetio al milit'? —
Demandu vi unue bjelarusojn.
Ĥatynj' al vi respondos sen hezit'
Kaj frataj tomboj — la militakuzoj.

Al vi respondos filoj de la land',
En kiu — ve! — pereis ĉiu kvara.
Al vi respondos ajna nia rand'
Per tombmontet' kun rememor' amara.

Sed diros mi: vivadu en prosper'
Vi, junaĝuloj, sen militproblemoj,
Kaj ĉiam ĉie floru krizantemoj,
Kaj kantu najtingalo kaj paser'...

Mikaelo (Montri la profilon) 2008-septembro-06 13:08:54

ermito: Estas tre facile laŭ mi. La politikistoj okcidente uzas Rusujon kiel "infanan terurigilon". Por kio? Verŝajne, por pravigi propran militemon...
Mi dankas pri via samopinio. Sed min interesas opinio el Italio kaj Britio. Ĉu ili vere opinias Rusion agresema?

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-06 13:51:20

Mi rekomendas la libron La Ĵuro (angla titolo The Oath) de Ĥassan Baiev. Tute fascina membiografio de ĉeĉnia ĥirurgo. Li endanĝeriĝis pro sia preteco kuraci ankaŭ ĉeĉnianoj kaj rusanoj dum la milito tie. Pro minacoj li fine eskapis la Usono.

Estas klare de la libro, kiel malbone Stalin traktis la ĉeĉnianoj, kiuj havas sian apartan genton, do ne surprize ke ili volas sendependecon. Laŭ mi, ili indas je tio egale al Kosovo aŭ Sudosetio.

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-06 14:17:02

Nu, estas plej bone legi la libron antaŭ ol diskuti ĝin. Imponis min ke li traktis sian ĵuron kiel kuracisto sufiĉe serioze ke li traktis rusanojn malgraŭ la kolero de aliaj ĉeĉnianoj. La libro estis tiel fascina ke mi legis la tutan dum feria aerovojaĝo. Legu ĝin kaj skribu viajn pensojn!

Mikaelo (Montri la profilon) 2008-septembro-06 14:47:13

dobri:
Vi certe ŝercas. Baltajn landojn Sovetio okupis jam en 1939, Ĉeĥoslovakion nur en 1968.
Mi tute ne ŝercas. Se sovetia armeo estis en teritorio de Socialisma Ĉeĥoslovakio laŭ decido de "Organizo de Varsovia Kontrakto", helpante al ties socialisma registaro, do tio ne estis "okupado". Nek Ĉeĥio, nek Ĉeĥoslovakio iam estis parto de Soveta Unio. Do, vi intence misinformas.
dobri:Sovetaj soldatoj restis en mia lando 22 jarojn. Post ili restis damaĝita naturo, kiun neniu kompensis. Eĉ nun oni trovas municion en tieaj lokoj. Estas danĝere kolekti fungojn en arbaroj, kie antaŭe estis Soveta armeo.
Mi konsilas ne kredi al tiaj antirusiaj onidiroj kaj facile kolekti tre bonan rikolton de fungoj, ja ili neniom danĝeras al via sano! Miaj fratoj militservis kaj en Germanio kaj en Pollando, do mi bone estas informita pri tiu estinta periodo. Feliĉe nun estas tute alia epoko, do ne indas revivigi kadavrojn.

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-06 16:24:10

Jen retpaĝo havante intervjuon de Baiev, kion eble vi povos traduki (proksimume) uzante interretan tradukilon. Bedaŭrinde, la rusa eldono ankoraŭ ne pretas.

Reen al la supro