Į turinį

Pri milito en Katrvelio!

Andreo Jankovskij, 2008 m. rugpjūtis 29 d.

Žinutės: 127

Kalba: Esperanto

Miland (Rodyti profilį) 2008 m. rugsėjis 1 d. 18:53:52

ermito:
1.Ni parolu kiel homoj kun homoj! Kiel samideanoj..
2. ..la rusa caro subigis la sudan Osetion al la kartvela guberniestro .. Post disfalo de la Sovetunio osetoj, kiuj loĝis en la suda parto de la lando, absolute ne volis agnoski la kartvelan regadon..
1. Bona punkto. Ja venis en ankaŭ mia kapo la ideo ke, la celo de nia lingvo ne estas daŭri militon per internacia lingvo! La majstro esperis ke nia lingvo antauenigu mondpacon. Do, estas bona demando: kiel paco en la kaukazo antaŭenu per ĉi tiu dialogo?
Estas grava kompreni la vidpunkton de la alia. Tiu helpos kaj intertraktadon kaj konservi la idealojn de nia movado.
2. Estas grave kompreni la vidpunkton de la suda osetianoj mem. Laŭ mi, kiel ĝenerala principo, se estas regiono en lando kies civitanoj kun propra gento volas sendependecon, estos pli bone por ĉiuj sufiĉe prizorgi la situacion, kaj eble iom allasi ilian volon. Sud-osetio povas esti ekzemplo. Sed ankaŭ Ĉeĉnja, Kosovo, kaj en la okcidento, (se la plimulto voĉdonus por sendependecon) Kataluno kaj Skotlando, kaj estas multaj aliaj.
Sed naciismo ofte malhelpas tion, kaj timoj de landoj pri sia sekureco.
Estas bona demando, kiel la Esperanto-movado helpu ĉi tiajn situaciojn. Laŭ mi, la lingvo povus helpi dialogon. Estas multe de mesaĝoj de rusanoj kaj okcidentoj sur ĉi tiu forumo. Sed estus bone aŭskulti sud-osetianoj kaj kartvelianoj kiuj estas Esperantistoj, por ke ni pli bone komprenu iliajn mensojn.

Fuzzy (Rodyti profilį) 2008 m. rugsėjis 2 d. 07:03:04

dobri:
Fuzzy:
La komuna komisiono konsistis el tri partoj: kartvela, oseta kaj rusa.
Kaj ĉu vi ne aŭdis ke la kartvelaj "pacgardistoj" perfide atakis kaj mortigis la rusajn kaj osetajn anstataŭ gardi la pacon?
Kompreneble post tio Rusio devis enirigi pliajn trupojn por ĉesi la militon.
Eble vi miros, sed tion mi fakte ne aŭdis.
Mi tute ne miras, ke vi nenion aŭdis pri la historio de la konflikto inter osetoj kaj kartveloj, pri la paca konvencio laŭ kiu la rusaj trupoj estis en Suda Osetio, pri tio ke la kartvelaj trupoj per la unua sia atako mortigis dek rusajn pacgardistojn.
Ja pri ĉio tio okcidentaj amaskomunikiloj diras nenion.
Mi miregis nur ke vi diris ke mi "havas malmulte da informoj kaj blinde kredas registaran propagandon"

dobri (Rodyti profilį) 2008 m. rugsėjis 3 d. 15:55:49

Fuzzy:
Mi tute ne miras, ke vi nenion aŭdis pri la historio de la konflikto inter osetoj kaj kartveloj, pri la paca konvencio laŭ kiu la rusaj trupoj estis en Suda Osetio, pri tio ke la kartvelaj trupoj per la unua sia atako mortigis dek rusajn pacgardistojn.
Ja pri ĉio tio okcidentaj amaskomunikiloj diras nenion.
Mi miregis nur ke vi diris ke mi "havas malmulte da informoj kaj blinde kredas registaran propagandon"
Kara amiko, tio okazis tial ,ke mi estis surprizita per via subteno de registaraj agoj. Se niaj soldatoj irus eksterlanden por defendi tie iun ĉeĥon, tiam en mia lando tuj komencus protestoj. Mi simple opiniis, ke vi havas malmulte da informoj, kiam vi aprobas rusajn soldatojn en najbara lando. Ne miru, ke tiam najbaraj landoj timas Rusion (krom Kartvelio - tiu ne timis).

Frankouche (Rodyti profilį) 2008 m. rugsėjis 3 d. 16:06:04

dobri:Se niaj soldatoj irus eksterlanden por defendi tie iun ĉeĥon, tiam en mia lando tuj komencus protestoj.
Vere ? Ĉu estas multaj homoj en cia lando kiuj forlasos iliajn mortdanĝeriĝajn samlandanojn ?

dobri (Rodyti profilį) 2008 m. rugsėjis 3 d. 18:16:01

Frankouche:
Vere ? Ĉu estas multaj homoj en cia lando kiuj forlasos iliajn mortdanĝeriĝajn samlandanojn ?
Unue: mi preferus "mortdanĝerigitajn" kaj due: certe. Se iu samlandano veturas al eksterlando, li ĉiam devas kalkuli kun eblaj malfacilaĵoj. Estas "danĝeraj" landoj, kie oni povas eĉ morti. Kutime oni iradas tien aŭ pro bone pagita laboro aŭ pro propra plezuro. Eĉ niaj soldatoj iris al Irako precipe pro mono. Tiam tie troviĝis neniaj endanĝerigitaj ĉeĥoj.

Fuzzy (Rodyti profilį) 2008 m. rugsėjis 4 d. 06:07:45

dobri:Se niaj soldatoj irus eksterlanden por defendi tie iun ĉeĥon, tiam en mia lando tuj komencus protestoj.
Kontraste al ĉeĥoj, rusoj protestus se nia registaro perfidus la plej fidelan al Rusio (malgraŭ eĉ la terurega tragedio en Beslan) popolon, kiu nur hazarde kaj kontraŭvole aperis en la ŝtatlimoj de Kartvelio.
dobri:
Mi simple opiniis, ke vi havas malmulte da informoj, kiam vi aprobas rusajn soldatojn en najbara lando. Ne miru, ke tiam najbaraj landoj timas Rusion
Denove -- vi starigas ĉe vi la armilojn kontraŭ Rusio, timas ke Rusio minacos vin pro tio, kaj kulpigas pri ĉio tio... Rusion! Ĉu tio ne estas mallogike?
Tio pruvas ke estas vi kiu blinde kredas registaran propagandon: se via lando vere timus teruran kaj minacantan Rusion, ĝi neniam lasus Usonon starigi la radaron ĉe si! Ja se vi timas iun, kiu povas endanĝerigi vin, vi neniam pisas en liajn pantoflojn...
dobri:(krom Kartvelio - tiu ne timis).
Tre malbona ekzemplo -- se Kartvelio timus Rusion, multaj homoj restus vivaj...

dobri (Rodyti profilį) 2008 m. rugsėjis 4 d. 18:01:09

Fuzzy:Kontraste al ĉeĥoj, rusoj protestus se nia registaro perfidus la plej fidelan al Rusio (malgraŭ eĉ la terurega tragedio en Beslan) popolon, kiu nur hazarde kaj kontraŭvole aperis en la ŝtatlimoj de Kartvelio.
Tion mi komprenas.
Fuzzy:Denove -- vi starigas ĉe vi la armilojn kontraŭ Rusio, timas ke Rusio minacos vin pro tio, kaj kulpigas pri ĉio tio... Rusion! Ĉu tio ne estas mallogike?
Kiajn kontraŭrusajn armilojn ni starigas en mia lando? Ni havas neniajn raketojn!
Fuzzy:Tio pruvas ke estas vi kiu blinde kredas registaran propagandon: se via lando vere timus teruran kaj minacantan Rusion, ĝi neniam lasus Usonon starigi la radaron ĉe si! Ja se vi timas iun, kiu povas endanĝerigi vin, vi neniam pisas en liajn pantoflojn...
Mi jam skribis, ke mi estas ofte kritikema al nia registaro, tamen usona radaro ŝajnas al mi bona ideo. Nur rusoj obstine asertas, ke la radaro endanĝerigas ilin. Bonvolu starigi viajn raketojn en malproksima oriento! Tie verŝajne usona radaro en Ĉeĥio ne ekvidos ilin kaj vi povus esti kontenta. Plu via komparo kun pisado en pantoflojn ŝajnas al mi malkonvena.
Ankoraŭ mi volas aldoni, ke nuntempe regas paco kaj nia lando certe ne bezonas timi iun najbaron. Mi kredas, ke eĉ via lando ne emas militi, Kartvelio estis escepto, ĉu ne?

Fuzzy (Rodyti profilį) 2008 m. rugsėjis 5 d. 07:17:36

dobri:
Kiajn kontraŭrusajn armilojn ni starigas en mia lando? Ni havas neniajn raketojn!
Denove -- la radaro estas parto de la kontraŭraketa sistemo, sen la radaro la raketoj estas tute senutilaj, ĉu tio ne estas facile komprenebla?
dobri:
Bonvolu starigi viajn raketojn en malproksima oriento! Tie verŝajne usona radaro en Ĉeĥio ne ekvidos ilin kaj vi povus esti kontenta.
Nu, ĝuste pro tio mi estas tre malkontenta pri la radaro! Por defendi sin de la eventuala atako (ebleco de kiu pligrandiĝas pro la radaro), nia registaro devas investi multon da mono en novajn armilojn, kapablajn trabati la kontraŭraketan sistemon. Mi preferus ke oni investus en civilajn objektojn anstataŭ.
Ankaŭ eblas ke Rusio foriros de la konvencio pri mezdistancaj raketoj, por akiri rimedojn por rapida neniigo de la kontraŭraketa sistemo (inkluzive la radaro, kompreneble) en la eventuala konflikto. Tio certe tre endanĝerigos Eŭropon, kaj kiu profitos de tio?
Mi povas eĉ imagi, ke Rusio forirus eĉ de la konvencio pri kosma armilo, kial ne. Ja Usono povas foriri de konvencioj, kial Rusio ne povas.
dobri:
Mi kredas, ke eĉ via lando ne emas militi, Kartvelio estis escepto, ĉu ne?
Jes, mia lando certe ne volas militi! En Kartvelio Rusio devis elekti malbonon aŭ tre malbonon, kaj ĝi elektis la malbonon. Kian profiton atingis Rusio per la milito? Kaj la malprofito estas evidenta. Sed se Rusio ne decidiĝis militi, la sekvoj estus multe pli malbonaj.
Ankaŭ Kartvelio venkis nenion per la milito, sed malvenkis preskaŭ ĉion.
Mi demandu -- kiu profitas???

Ergazomai (Rodyti profilį) 2008 m. rugsėjis 5 d. 17:29:23

Demandon al ĉiuj!

Ĉu vere, laŭ vi, Pollando estos la venonta viktimo de la Rusa atakemo?

Post la Kartvela afero, kaj post la alveno de Usonaj raketoj... ĉiuj timas tion.

Miland (Rodyti profilį) 2008 m. rugsėjis 5 d. 18:28:06

Pollando estas plena membro de NATO, kiu devas defendi ĉiujn siajn membrojn, do mi kredas ke Rusio ne atakos ĝin.

Sendube ne plaĉas al Rusio ke Ukraino aŭ Kartvelio aliĝu NATO. Sed pro la rusa invado al Kartvelio, eĉ se la Sudosetianoj plimulte bonvenigis la rusanojn, mi opinias ke Kartvelio kaj Ukrainio provos aliĝi al NATO eĉ pli baldaŭ!

Atgal į pradžią