Al la enhavo

Pri milito en Katrvelio!

de Andreo Jankovskij, 2008-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 127

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 07:05:02

Andreo Jankovskij:
Kial vi pensas ke landoj membroj de NATO estas viaj malamikoj?
Unue respondu, bonvolu, por kio ekzistas NATO nuntempe? Organizo de Varsovia Kontrakto -- la "oficiala" kontraŭulo de NATO -- malaperis antaŭ multaj jaroj.

Interalie, Andreo, ŝajnas ke vi preferas demandi ol respondi. Eble, vi tamen respondos al mi:
  • ĉu vi havas iujn pruvojn ke "Moskvo kutime(???) promesas ke homoj kiujn helpas al Rusio poste estos estroj en okupitaj provincoj kaj ne bezonos plu elektojn"?
  • ĉu okcidenta gazetaro estas sendependa kaj objektiva, kontraste al rusa?
  • ĉu vi povas iel pruvi ke "rusiaj maristoj en Ukrainio ne volas reveni al Rusio - ili ricevas ukrainan pasporton kaj restas en Ukrainio!!!"?
  • ĉu ukrainaj ruslingvaj amaskomunikiloj ne estas liberaj samkiel ukrainlingvaj?
  • se Kosovo povas sendependiĝi, kial Osetio ne povas?
  • kial vi tiom certas ke dum tri jaroj la salajro de ukrainaj programistoj kreskos 2-foje? Tio estas vere interese, eble mi tiam mem migros en Ukrainio'n sal.gif
  • ĉu vi opinias ke Rusio faras ne tion kion diras? Ekzemple?
Se vi ne respondas sed nur demandadas, tio pli similas al pridemandado ol dialogo...

dobri (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 09:44:37

Fuzzy:
Tiu opinio estas iomete ofenda por mi. Ŝajnas ke vi sentas vin tiom saĝa kaj prava (eĉ sen iaj argumentoj), ke mi estas nur trompita blindulo kompare al vi.
Sed, bonvolu, pruvu iel viajn vortojn. Kion informon mi kaj nikko ne havas, sed vi havas? Eble male, ni scias iom pli multe pri la konflikto kaj pri nia lando ol vi?
Pardonu amiko, ke mi tro provokis vin. Same kiel Terurĉjo mi ofte ŝercas eĉ pri gravaj aferoj. Ŝajnas, ke vi havas pli multe da informoj ol mi, ĉar mi nenie legis pri la rajto de Rusio ŝirmi siajn civitanojn, kiuj loĝas en alia lando. Dume tio estas nur opinio de vi kaj Nikko.
Fuzzy:Mi tute konsentas kun vi! Do eble ne valoras helpi Usonon timigi Rusion, kaj tiuokaze Rusio ne timigos vin?
Vi forgesas, ke post 22 jaroj de soveta okupado plimulto da ĉeĥoj malŝatas Rusion kaj kompreneble ili tiam pli multe admiras Usonon. Mi mem estas kritikema al ĉiuj registaroj inkluzive la ĉeĥan.
Kutime la opinioj ne oftiĝas tiom rapide. Nur post iom da tempo mi trovis vian opinion. Kaj de tiu tempo eĉ multajn aliajn. Mi emas nur aldoni, ke Ĉeĥio helpis Kartvelion nur post rusa invado kaj ke NATO havas primaran celon konservi pacon en Eŭropo.

horsto (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 10:38:13

Fuzzy:
Unue respondu, bonvolu, por kio ekzistas NATO nuntempe? Organizo de Varsovia Kontrakto -- la "oficiala" kontraŭulo de NATO -- malaperis antaŭ multaj jaroj.
La ĉefa celo de la NATO estas defendi la membrojn. Ĉiu atako de iu ajn lando al unu membro estas konsiderata kiel atako al ĉiu landoj. Vidu ĉi tie en vikipedio.
Ĉu ne estus bona ideo se ĉiuj landoj membriĝus, tiam neniu plia atako estus ebla.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 11:49:07

dobri:...mi nenie legis pri la rajto de Rusio ŝirmi siajn civitanojn, kiuj loĝas en alia lando. Dume tio estas nur opinio de vi kaj Nikko.
Mi informu vin -- ekzistas Dagomisa konvencio de 24.06.1992 inter Rusio, Kartvelio kaj Osetio, laŭ kiu rusaj trupoj kune kun osetaj kaj kartvelaj devis gardi la pacon en la regiono. En Vikipedio ĝi estas nur ruse, bedaŭrinde (http://ru.wikipedia.org/w/index.php?title=%D0%94%D...). Originale ĝi estas verkita ruse, osete kaj kartvele.
dobri:
...Ĉeĥio helpis Kartvelion nur post rusa invado...
Pri kiu invado temas?

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 12:05:12

horsto:
La ĉefa celo de la NATO estas defendi la membrojn. Ĉiu atako de iu ajn lando al unu membro estas konsiderata kiel atako al ĉiu landoj. Vidu ĉi tie en vikipedio.
Mi bone scias tion. La demando estas -- de kiu defendi siajn membrojn? Evidenta respondo -- de nemembroj, ĉu ne?
Rusio kelkaj fojoj proponis al NATO enmembrigi nin, sed NATO rifuzis eĉ pridiskuti tion. Do kia devas esti la konkludo?
horsto:
Ĉu ne estus bona ideo se ĉiuj landoj membriĝus, tiam neniu plia atako estus ebla.
Nu, ekzemple, Grekio kaj Turkio ambaŭ estas membroj de NATO, sed al la konflikto en Kipro tio ne malhelpis...

Mikaelo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 14:48:31

dobri:
Vi forgesas, ke post 22 jaroj de soveta okupado plimulto da ĉeĥoj malŝatas Rusion kaj kompreneble ili tiam pli multe admiras Usonon.
Ho, sed mi ekzemple tion eĉ ne sciis shoko.gif . Se Sovetio okupis Ĉeĥion, do ĝi estis parto de Sovetio? Mi tion ne memoras. Ekzemple pri okupo de Litovio, Latvio kaj Estonio mi scias. Ĉu vi povas rakonti kiam Sovetio okupis Ĉeĥion?

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 14:57:58

La Sovetunio okupis okcidentan Eŭropon ekde la fino de la dua mondmilito. Tial Churchill diris ke 'fera kurteno' falis trans eŭropo. Sekve, civitanoj de tiuj landoj, ekzemple ĉeĥanoj, ne plu estis liberaj vojaĝi al la okcidento - pro la komunista regado.
Se vi dubas ke la veraj majstroj en Ĉeĥio estis la Sovetanoj - ĉu vi forgesis kio okazis en 1968, la tiel-nomata 'soveta printempo'?

Mikaelo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 17:05:32

Miland:
Se vi dubas ke la veraj majstroj en Ĉeĥio estis la Sovetanoj - ĉu vi forgesis kio okazis en 1968, la tiel-nomata 'soveta printempo'?
Same kiel veraj mastroj en Kartvelio nun estas usonanoj okulumo.gif

dobri (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 19:00:24

Fuzzy:
Pri kiu invado temas?
Laŭ ĉeĥa gazetaro Kartvelio komencis militon kontraŭ Osetio, sed Rusio rapide venis ne nur al Osetio por helpi, sed ankaŭ al Kartvelio. Kion dumtempe faris la kontrolkomisiono? Laŭ interkonsento ĝi devis interveni. Jes, mi tralegis la rusan artikolon en Vikipedio, ĉar mi iome konas la rusan lingvon. Eble mi ne komprenis ĉion. Sed la komunan komisionon jes. Do kial ĝi ne enmiksiĝis? Aŭ ĉu la interkonsento validis nur unu jaron - 1992?
Pri la helpo al Kartvelio: nia gazetaro nun alvokas civitanojn mone kontribui al rekonstruo de detruitaj lokoj en Kartvelio. Mi mem donos nenion. Se ili emis militi, tiam ili nun devos rekonstrui. Vi vidas, kiel mi estas avara.

dobri (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 19:10:04

Mikaelo:
Ho, sed mi ekzemple tion eĉ ne sciis shoko.gif . Se Sovetio okupis Ĉeĥion, do ĝi estis parto de Sovetio? Mi tion ne memoras. Ekzemple pri okupo de Litovio, Latvio kaj Estonio mi scias. Ĉu vi povas rakonti kiam Sovetio okupis Ĉeĥion?
Vi certe ŝercas. Baltajn landojn Sovetio okupis jam en 1939, Ĉeĥoslovakion nur en 1968. Sovetaj soldatoj restis en mia lando 22 jarojn. Post ili restis damaĝita naturo, kiun neniu kompensis. Eĉ nun oni trovas municion en tieaj lokoj. Estas danĝere kolekti fungojn en arbaroj, kie antaŭe estis Soveta armeo.

Reen al la supro