Al la enhavo

Pri milito en Katrvelio!

de Andreo Jankovskij, 2008-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 127

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 17:10:32

Rodrigoo:Zamĉjo malpravis kiam diris ke esperanto unuigus la homaron.
Kara amiko, pro unu aŭ du militemaj samideanoj ne kondamnu ĉiujn. En ĉiu lando troviĝas homoj honestaj kaj same maldecaj. Laŭ mia opinio Fuzzy kaj Nikko havas malmulte da informoj kaj blinde kredas registaran propagandon, sed ilia registaro fidas al neniu. Ĉiam plej forte krias timulo. Rusoj entute ŝajnas timi ĉiujn landojn ne nur Usonon. Tial ili timigas siajn najbarojn.

Zorevij (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 17:32:06

Dum milito en Kartvelio, rusiaj politikistoj esperadis, ke malvenko de Kartvelio estos kialo por kartvela opozicio renversu Saakaŝvili-on. Sed okazis male - ĉiuj opoziciaj politikistoj diris, ke ili subtenas la presidenton kontraŭ Rusio. Ankaŭ kartvela popolo unuiĝis.
Mi sufiĉe bone komprenas situacion en orientaj regionaj de Ukrainio. Se Rusio komencos agresivajn agojn kontraŭ Ukrainio (militajn, ekonomiajn aŭ politikajn), ĝi perdos siajn adeptojn en nia lando kaj unuigos Ukrainion pli bone, ol niaj politikistoj. Mi esperas, ke rusiaj gvidantoj tion bone komprenas kaj ne agos senpripense.

Informacian militon Rusio aranĝi ne scipovas kaj neniam scipovis. Venki ĝin rusiaj televidkanaloj povas nur en Rusio, kie ne ekzistas oponantoj. Se estus alie, Rusio ne bezonus uzi forton.
Por ekonomia milito Rusio havas nur du armilojn - gason kaj nafton. Tio estas sufiĉe forta armilo, sed ĝi estas uzebla nur kontraŭ landoj, kiuj aĉetas la brulaĵon en Rusio. Ukrainio (kaj granda parto de Eŭropo) aĉetas, do Rusio povas uzi ekonomian ilojn, ne uzante forton.

Zorevij (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 19:00:41

Parolante pri militoj, ni komence komprenu iliajn verajn kaŭzojn. Estas grave kompreni diferencon inter kaŭzo kaj preteksto.
Mi, ekzemple ne komprenas, kial Usono komencis militon en Afganio. Por mi estas evidente, ke la detruo de la turoj-ĝemeloj estis nur preteksto. Interalie, neniu pruvis, ke Afganio vere rilatis al tiu terura terrorista akto. Veran kialon mi ne scias. Mi nur povas supozi, ke tio estis “provo de fortoj”, la testo – ĉu mondo permesos komenci militon.
Same mi ne komprenas veran celon de Rusio en Kartvelia milito. Defendi rusajn civitanojn estas nur preteksto por enigi armion en Kartvelion. Ĉu Rusia vere tre bezonas S.Osetion kaj Abĥazion? Mi dubas. Tiuj ĉi regionoj havas nenion utilan – nek resursoj, nek industrio, nek geopolitikan valoron. Male, nun Rusio devus doni al tiuj ĉi regionoj multe da mono por krei tie pli-malpli indajn kondiĉojn por vivo.
Kial Rusio komencis la militon? Ne parolu, ke Kartvelio komencis agresion. Se Rusio volus, ĝi povus facile evakui ĉiujn loĝantojn de Cĥinvali kaj de tuta Suda Osetio. (Kaj Rusio tion parte faris antaŭ milito, tial pro Kartvela “Grad” pereis ne miloj, sed dekoj da homoj). Post tio oni povus pruvi ion en internacia juĝiejo kaj postuli juĝon pri Saakaŝvili.
Do, kialon de Kartvelia milito mi ne scias, tial mi supozas samon, kiel pri Usono – “provo de fortoj”, testo de internacia reago. Ĉu iu havas aliajn ideojn?

Zorevij (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 19:01:09

/Mi forigis mesaĝon, kiun mi hazarde sendis duoble/

draklight (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 19:21:03

Saluton ĉiuj
Unue, ni haltu vidi la aferojn nigratute aŭ blankatute.
Jes, en Rusujo, leĝaj informoj estas farata de la registaro. Tio ne estas demokrata.
Ne, en Eŭropo, la informoj ne estas libera. La plej vidatajn aŭ legatajn TV-kanalojn aŭ gazetojn kontrolas la grandaj fikomercistaj firmaoj.
Mi estas Francano. En mia lando, kontraŭregistaraj gazetoj estas leĝaj, sed ili ne estas plej legataj gazetoj.
La plej granda parto de la Francanaro opinias per la TV.

Ekzemple, kiam iu malliberito iĝas liberata, kiel Ingrid Betancourt, ĉiuj el la grandaj TV-kanaloj diras, rediras kaj ripetas dum kelkaj tagoj ke tio estas feliĉega.

Evidente ili kunmetas ĝojaj ploroj el la familio de la ĵusa liberito. Kaj dum kelakj tagoj, TV kanaloj parolas nur pri tio. Ne pri aliaj malliberigatoj. Ne pri la malriĉeco, la malsato de aliaj landoj.
Tute ne pri la malbonaĵoj de la konsumada socio. Tute ne pri la koruptado de la informaj firmaoj.
Kaj ili sukcesas, alienvidigante la anaro, misinformi demokratalanda anaro.

Jes, ĉe ni, kontraŭregistaraj gazetoj estas leĝaj, sed malgranda parto de la popolo legas ili.

Mi ne diris ke Rusuja registaro estas demokrata kaj bona.
Sed mi diras ke tio ne igas, ke la konsumada socia sistemo iĝas pli bona.

Kartveluja milito profitigas al Usono KAJ Rusujo.
Usono povas montri Rusujo kiel maldemokrata aj malbona lando kiu atakis etan ŝtaton.
Rusujo povas iĝi ŝatata lando por Osetio.

Cetere, estas vera, ke Usono helpis Saakhachvili iĝi Kartveluja prezidento. Kaj ke usonaj militaj instruistoj helpis kartveliaj soldatoj.
Estas ankaŭ vera ke Rusujo disdonis rusajn pasportojn al Osetianoj dek jaroj antaŭ.

Neniu estas senmalagaĵa.

horsto (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 19:28:32

Zorevij:
Do, kialon de Kartvelia milito mi ne scias, tial mi supozas samon, kiel pri Usono – “provo de fortoj”, testo de internacia reago. Ĉu iu havas aliajn ideojn?
Rilate al Usono oni scias ke la armilfirmaoj havas grandan influon, ankaŭ sur la prezidenton Bush.
Mi antaŭ nelonge legis ke la Usono nun refoje komencis vendi armilojn al Irako. Ĉu tio ne estas perversa?

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-30 09:06:50

Rodrigoo:Zamĉjo malpravis kiam diris ke esperanto unuigus la homaron. senkulpa.gif lango.gif

Sammondane,
Ĥod
Ĉu la unuigita homaro devus havi nur solan "veran" opinion? Tio estus totalisma socio, al mi tio ne plaĉus!
Mi pensas ke per E-o ni ĉiuj libere kaj facile pridiskutadas diversajn demandojn, kaj ne gravas de kiu lando estas ĉiu el ni. En tiu senco ni estas vere unuigitaj. Ĉu tio ne estas la celo de la lingvo, laŭ vi?

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-30 09:17:56

dobri:
Laŭ mia opinio Fuzzy kaj Nikko havas malmulte da informoj kaj blinde kredas registaran propagandon, sed ilia registaro fidas al neniu.
Tiu opinio estas iomete ofenda por mi. Ŝajnas ke vi sentas vin tiom saĝa kaj prava (eĉ sen iaj argumentoj), ke mi estas nur trompita blindulo kompare al vi.
Sed, bonvolu, pruvu iel viajn vortojn. Kion informon mi kaj nikko ne havas, sed vi havas? Eble male, ni scias iom pli multe pri la konflikto kaj pri nia lando ol vi?
dobri:
Ĉiam plej forte krias timulo. Rusoj entute ŝajnas timi ĉiujn landojn ne nur Usonon. Tial ili timigas siajn najbarojn.
Mi tute konsentas kun vi! Do eble ne valoras helpi Usonon timigi Rusion, kaj tiuokaze Rusio ne timigos vin?

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-30 09:29:32

Zorevij:Dum milito en Kartvelio, rusaj politikistoj esperadis, ke malvenko de Kartvelio estos kialo por kartvela opozicio renversu Saakaŝvili-on. Sed okazis male - ĉiuj opoziciaj politikistoj diris, ke ili subtenas la presidanton kontraŭ Rusio. Ankaŭ kartvela popolo unuiĝis.
Mi sufiĉe bone komprenas situacion en orientaj regionaj de Ukrainio. Se Rusio komencos agresivajn agojn kontraŭ Ukrainio (militajn, ekonomiajn aŭ politikajn), ĝi perdos siajn adeptojn en nia lando kaj unuigos Ukrainion pli bone, ol niaj politikistoj. Mi esperas, ke rusaj gvidantoj tion bone komprenas kaj ne agos senpripense.
Se la ukraina armeo subite salvpafos Sevastopolon, eĉ ne dubu, Rusio nepre enmiksiĝos.
Zorevij:
Informacian militon Rusio aranĝi ne scipovas kaj neniam scipovis. Venki ĝin rusaj televidkanaloj povas nur en Rusio, kie ne ekzistas oponentoj.Se estus alie, Rusio ne bezonus uzi forton.Por ekonomia milito Rusio havas nur du armilojn - gason kaj nafton. Tio estas sufiĉe forta armilo, sed ĝi estas uzebla nur kontraŭ landoj, kiuj aĉetas la brulaĵon en Rusio. Ukrainio (kaj granda parto de Eŭropo) aĉetas, do Rusio povas uzi ekonomian ilojn, ne uzante forton.
Tute konsentas.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-30 09:41:00

Zorevij: Se Rusio volus, ĝi povus facile evakui ĉiujn loĝantojn de Cĥinvali kaj de tuta Suda Osetio. (Kaj Rusio tion parte faris antaŭ milito, tial pro Kartvela “Grad” pereis ne miloj, sed dekoj da homoj). Post tio oni povus pruvi ion en internacia juĝiejo kaj postuli juĝon pri Saakaŝvili.
En ideala mondo, kie ĉiu obeas internacian leĝon - JES!
Sed ĉu vi vere kredas ke iu nuna internacia tribunalo kondamnus "demokratan" (t.e. subtenantan de Usono) krimulon? Vidu al Haaga Tribunalo -- ĝi kondamnis precipe nur serbojn!
Kiel jam diris nikko, obei la leĝon kiun neniu alia obeas estas stulta sinmortigo.
Zorevij:
Do, kialon de Kartvelia milito mi ne scias, tial mi supozas samon, kiel pri Usono – “provo de fortoj”, testo de internacia reago. Ĉu iu havas aliajn ideojn?
Ĉu vi ne pensas, ke tio estis unua provo de Rusio perforte defendi sin?

Reen al la supro