Al la enhavo

Pri milito en Katrvelio!

de Andreo Jankovskij, 2008-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 127

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 12:03:15

Andreo Jankovskij:
Mi tute ne konsentas. Ĉu vi scias bonan demokratian landon kie salajro estas 200 eŭroj.
Interalie, tie (http://www.utro.ua/news/2007/04/25/45725.shtml) oni skribas ke averaĝa salajro en Ukrainio estas 1 230 UAH, tio estas ĉirkaŭ 180 eŭro. Tio estas malpli ol 200 eŭro.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 12:33:30

La programistoj nun en Ukrainio havas la saman salajron (kiel ĉe vi) 2000 eŭroj kaj dum tri jaroj ĝi kreskos en Ukrainio 2-oble.

Tie kie vi indikis mi trovis ke la plej malgranda salajro estas en Ternopilska provinco - 1373 UAH (200 eŭroj - sed prezoj tie estas tre malgrandaj), bedaŭrinde en tiu statistiko ne estas ĉio kalkulite.
(Sed tio estas nur en plej malriĉa provinco.)

http://www.utro.ua/news/2008/08/28/95304.shtml

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 12:47:03

Andreo Jankovskij:La programistoj nun en Ukrainio havas la sman salajron (kiel ĉe vi) 2000 eŭroj kaj dum tri jaroj ĝi kreskos en Ukrainio 2-foje.
Kial vi tiel certas ke ĝi tiom kreskos???
Andreo Jankovskij:
Tie kie vi indikis mi trovis ke la plej malgranda salajro estas en Ternopilska provinco - 1373 UAH (200 eŭroj - sed prezoj tie estas tre malgrandaj), bedaŭrinde en tiu statistiko ne estas ĉio kalkulite.
(Sed tio estas nur en plej malriĉa provinco.)

http://www.utro.ua/news/2008/08/28/95304.shtml
Jes, vi pravas, mia ligilo estas malnova. Mi pardonpetas. Nun la averaĝa salajro en Ukrainio estas ĉirkaŭ 270 eŭroj, ĉu korekte?

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 12:49:35

Ĉio tio tute ne koncernas la kartvelan militon!
Pri kio temas?

nikko (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 13:47:02

Okrainio estas fantoma lando, milito en Kartvelio klare montray Okrainian artefaritecon. Feliĉe nun ĉiuj rusemaj separatistoj ricevis signalon, kaj afero ne finiĝos nur en Kartvelio.

nikko (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 13:47:38

Okrainio estas fantoma lando, milito en Kartvelio klare montras Okrainian artefaritecon. Feliĉe nun ĉiuj rusemaj separatistoj ricevis signalon, kaj afero ne finiĝos nur en Kartvelio.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 15:17:22

Okrainio estas fantoma lando, milito en Kartvelio klare montras Okrainian artefaritecon. Feliĉe nun ĉiuj rusemaj separatistoj ricevis signalon, kaj afero ne finiĝos nur en Kartvelio.
"Okrainio" - ???

Mi loĝas en Ukrainio!!!

Jen estas respondo kial kun Rusio amikas nur Belorusio, Irano kaj Kubo!!!

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 16:02:42

demando.gif

Kiam estis milito en Irako usonanoj iris al stratoj por montri ke ili estas kontraŭ milito.

Kiam Rusio militas en Kartvelio ruslandanoj iras al stratoj por montri ke ili subtenas militon!

nikko (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 16:37:22

Kiam estis milito en Irako usonanoj iris al stratoj por montri ke ili estas kontraŭ milito. Kiam Rusio militas en Kartvelio ruslandanoj iras al stratoj por montri ke ili subtenas militon!

Nuu, ni (rusoj) simple edukas de okcidento pri duecaj normoj. Eble okidento nun eksentu mem, kio signifas, kiam najbaro duece pensas uzante tion ĉiam je propra profito. Leĝoj estis rompitaj ne de Rusujo, sed de Usono kaj NATO. Rusujo nun agas en senleĝa sitacio, en situacio de detruinta internacia intertraktaro. Do, ne eblas juĝi Rusujon. Okcidento mem komencis malestimi rajtojn internaciajn, do ĝi ne plendu nun. Obei leĝojn dum aliaj fortuloj ĝin ne obeas estas mortiĝa paŝo. Mi pensas ke mia lando gravas por mi pli ol iuj fantomaj internaciaj leĝoj.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 16:54:34

Zamĉjo malpravis kiam diris ke Esperanto unuigus la homaron. senkulpa.gif lango.gif

Sammondane,
Ĥod

Reen al la supro