"a" aŭ "e" je la fino de la vorto "proksim' "
ya Darth_Vader, 5 Januari 2021
Ujumbe: 10
Lugha: Esperanto
Darth_Vader (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2021 2:07:15 asubuhi
La Lernu Kurso diras ke la a-fino normale estas uzata por priskribi substantivojn. Sed kiam ne estas substantivo (aŭ la vorto "ĝi") en la frazo, tiam la e-fino estas uzata anstataŭ.
ekzemplo kiam estas substantivo (aŭ la vorto "ĝi") en la frazo: "La vetero estas tre varma"
ekzemplo kiam ne estas substantivo (aŭ la vorto "ĝi") en la frazo: "Estas tre varme"
Tio ĉi havas sencon.
Sed...... pli malfrue en la kurso, tiu ĉi frazo aperas: "La konstruaĵo estas proksime de mi."
Ĉu tiu ĉi devus esti proksima, ne proksime?? Ĉar la substantivo (konstruaĵo) estas menciita en la frazo.
Mi konservis ekran-bildon de la frazo se vi volas vidi ĝin.
flanka noto- bonvolu korekti min se mi eraras gramatike aŭ literume.
dankon,
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2021 2:51:24 asubuhi
Sed ni povas indiki lokon de subjekto, ni uzas e-vorton.
Komparu:
La hundo estas hejma. (stato)
aŭ
La hundo estas hejme. (loko)
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2021 11:14:06 asubuhi
La domo troviĝas proksime, sed ŝajnas malproksima, ekz. pro la deklivo.La regulo estas do:
esti, anstataŭebla per troviĝi -> e(*) Mi unue tajpis "aspekti", sed laŭ PIV Zamenhof mem uzas ĝin kun "a" kaj "e"...
esti, gramatike anstataŭebla per ŝajni -> a (*)
Esperanto ne estas ekzakta scienco!
https://vortaro.net/py/serchi.py?simpla=1&til=...
Darth_Vader (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2021 3:42:22 alasiri
Kio gravas estas, ĉu ĝi estas loko aŭ stato?
dankon,
nornen (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2021 3:55:23 alasiri
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 16 Januari 2021 1:54:26 asubuhi
Darth_Vader:Laŭ mi opinio proksime ne rilatas al la subjekto (La konstruaĵo), sed al de mi.
"La konstruaĵo estas proksime de mi."
Vi komprenu la frazon tiel:
"La konstruaĵo estas (proksime de mi)."
aŭ
"(proksime de mi) estas la konstruaĵo."
aŭ
"La konstruaĵo estas proksime."
Proksimeco ne estas ĝenerala eco de la konstruaĵo, ĝi estas nur proksime ĉar mi estas proksime.
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 16 Januari 2021 12:35:58 alasiri
horsto:Estu pli simpla. (Aŭ simple?)Darth_Vader:"La konstruaĵo estas proksime de mi."Laŭ mi opinio proksime ne rilatas al la subjekto (La konstruaĵo), sed al de mi.
Kie estas la konstruaĵo? Proksime de mi.
Parolanto malofte pensas pli sintaksaj arboj, sed fari demandon li/ŝi povas.
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 17 Januari 2021 1:43:27 asubuhi
sergejm:Saluton sergejm,horsto:Laŭ mi opinio proksimene rilatas al la subjekto (La konstruaĵo), sed al de mi.Estu pli simpla. (Aŭ simple?)
Kie estas la konstruaĵo? Proksime mi.
Parolanto malofte pensas pli sintaksaj arboj, sed fari demandon li/ŝi povas.
mi tre ŝatas viajn kontribuojn, sed ne ĉiam bone komprenas vin. Ekzemple:
hejma hundo
Ĉu tio estas nesovaĝa hundo?
Estu pli simpla. (Aŭ simple?) Mi dirus: Respondu pli simple.
Kie estas la konstruaĵo? Proksime mi. Mi pensas, ke necesas diri: Proksime de mi.
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 17 Januari 2021 5:16:24 asubuhi
Домашняя собачка = hejma hundeto = hundeto loĝanta hejme. Ĝi certe estas nesovaĝa, sed ne nur. Nesovaĝa hundo povas loĝi en hundujo apud homa domo.
Будь проще! = Estu pli simpla! (Ruse 'проще' estas 'pli simpla' aŭ 'pli simple' - sonas same)
mimoprobegal (Wasifu wa mtumiaji) 21 Januari 2021 7:16:05 alasiri