前往目錄

Frekvenca vortaro

貼文者: akapal, 2021年1月6日

訊息: 11

語言: Esperanto

akapal (顯示個人資料) 2021年1月6日上午11:20:07

Saluton,
ĉu ekzistas frekvenca vortaro de Esperanto? Mi volas larĝigi mian vortotrezoron kaj mi pensas, ke plej bone lerni la plej uzatajn vortojn aŭ prefiksojn kaj afiksojn.

sudanglo (顯示個人資料) 2021年1月6日下午3:18:52

Eble utilaj ligoj ĉi tie

Tamen la plej utilajl vortoj por vi, evidente, dependos de la temoj pri kiuj vi pleje volos paroli.

Kaj ankaŭ evidente, tiaj vortoj povus esti tre maloftaj

akapal (顯示個人資料) 2021年1月6日下午9:33:59

Dankon.

Altebrilas (顯示個人資料) 2021年1月6日下午11:27:36

Mi ankaŭ trovis tiun paĝon:

https://vanege.medium.com/most-common-esperanto-wo...

Plie, vi povas konsulti la paĝon de Akademio de Esperanto:
https://www.akademio-de-esperanto.org/verkoj/baza_...

Kie vi trovos "Baza Radikaro Oficiala"-n kun diversaj kategorioj BRO-1 ĝis BRO-9 laŭ la frkvenco de la morfemoj.

akapal (顯示個人資料) 2021年1月7日上午9:14:37

Altebrilas, dankon, la BRO estas ekzakte tio, kio mi serĉis.

horsto (顯示個人資料) 2021年1月16日上午1:31:56

akapal:Saluton,
ĉu ekzistas frekvenca vortaro de Esperanto? Mi volas larĝigi mian vortotrezoron kaj mi pensas, ke plej bone lerni la plej uzatajn vortojn aŭ prefiksojn kaj afiksojn.
La ĝusta vorto estas ofteco, ne frekvenco. Kaj ne estas multaj prefiksoj kaj afiksoj, vi lernu ĉiujn.

thyrolf (顯示個人資料) 2021年1月16日上午10:56:49

Tre interesa mi trovos ankaŭ la vortaro de Kabe (Kazimierz Bein), kiu aperis en tri neŝanĝitaj eldonoj 1911, 1922 kaj 1925. Ĝi estas unulingva, tre kompetenta kaj eleganta vortaro, kiu respegulis relative komplete la staton de Esperanto en tiu tempo. Tamen ĝi ne enhavas, kompreneble, vortojn pri ekz. komputilarto ktp, sed donas inspirojn al zorga formigo de vortoj el radikoj anstataŭ facilanima uzo de neologismoj. Bedaŭrinde mi ne povas citi fontojn, kie nuntempe preni la vortaron. malgajo.gif

thyrolf (顯示個人資料) 2021年1月16日上午11:04:32

Fakte mi nun trovis fonton, en edukado.net, sed vi devas aliĝi al edukado.net antaŭe:

https://edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=248&a...

Altebrilas (顯示個人資料) 2021年1月16日上午11:57:08

Ĉu la vorto "kabei" ankaŭ estas en tiu vortaro? Dubinde...

le_chaz (顯示個人資料) 2024年1月8日上午8:51:09

horsto:La ĝusta vorto estas ofteco, ne frekvenco.
La plej ĝusta vorto estas ofto

回到上端