المشاركات: 49
لغة: Esperanto
sergejm (عرض الملف الشخصي) 27 يناير، 2021 8:42:13 ص
Ŝi scias, ke vi estas pli bela ol iu. Ol kiu?
ito (عرض الملف الشخصي) 28 يناير، 2021 10:05:42 ص
- Kion vi volas rilate tion ke mi diru.
- Kion vi volas pri tio ke mi diru.
Ĉu ili faras atendatan sencon?
StefKo (عرض الملف الشخصي) 28 يناير، 2021 12:43:06 م
ito:Mi fine apenaŭ ekkomprenis la sencon de "Kion vi volas, ke mi diru?". Sed mi bezonas kompletigi la frazon per kelkaj vortoj por bone kompreni.Ne!
- Kion vi volas rilate tion ke mi diru.
- Kion vi volas pri tio ke mi diru.
Ĉu ili faras atendatan sencon?
Jen mallonga rakonto.
Vi, ito, estas japano. Vi scias nenio pri la pola. Do vi petas min:
- Diru al mi, stefko, ion pri la pola.
Sed mi ne scias kion konkrete vi volas scii pri la pola, do mi demandas:
- Kion vi volas, ke mi diru pri la pola, ito?
Vi respondas:
- Mi volas scii kiel sonas la literoj de la pola alfabeto, kiel poloj prononcas ilin.
- Jes. Mi ekkomprenis kion vi volas scii. Jen ili...
nornen (عرض الملف الشخصي) 28 يناير، 2021 4:15:03 م
StefKo:Eble internacie pli facile komprenebla varianto estus:
- Diru al mi, stefko, ion pri la pola.
Sed mi ne scias kion konkrete vi volas scii pri la pola, do mi demandas:
- Kion vi volas, ke mi diru pri la pola, ito?
Vi respondas:
- Mi volas scii kiel sonas la literoj de la pola alfabeto, kiel poloj prononcas ilin.
- Jes. Mi ekkomprenis kion vi volas scii. Jen ili...
- Diru (rakontu) al mi, Stefko, ion pri la pola.
- Kion mi diru (rakontu) pri la pola, Ito?
Aŭ eĉ tiel:
- Diru (rakontu) al mi, Stefko, ion pri la pola. ステフコさん、何かポーランド語について教えてください 。
- Kion vi volas (ek)scii pri la pola, Ito? 正確に何を知りたいですか。
nornen (عرض الملف الشخصي) 28 يناير، 2021 4:32:44 م
ito:Mi fine apenaŭ ekkomprenis la sencon de "Kion vi volas, ke mi diru?". Sed mi bezonas kompletigi la frazon per kelkaj vortoj por bone kompreni.La celata senco estas:
- Kion vi volas rilate tion ke mi diru.
- Kion vi volas pri tio ke mi diru.
Ĉu ili faras atendatan sencon?
Vi volas, ke mi diru ion. Kio estas tio?
Kion mi diru laŭ vi?
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 28 يناير، 2021 4:32:51 م
Mi fine apenaŭ ekkomprenis la sencon de "Kion vi volas, ke mi diru?"Ĉu jena dialogo helpas, Ito?
A: Mi aŭdis ke vi parolas tiun strangan lingvon, Esperanto
B: Jes, vi pravas.
A: Do, diru ion en Esperanto.
B: Kion vi volas ke mi diru?
A: Mi ne scias... diru ekzemple, " xxxxx xx xxx " (frazo en la lingvo de S-ro A)
ito (عرض الملف الشخصي) 29 يناير، 2021 9:41:17 ص
Mi rezignis mian cerbumadon, kaj mi imitos la Esperantan stilon, hehe. Mi mem ne povos esprimi tiumaniere, sed mi devos kompreni frazojn faritajn de aliaj Esperantistoj.
Esprimoj kiujn nornen montris kaj sugestis plaĉas al mi.
nornen (عرض الملف الشخصي) 29 يناير، 2021 7:51:36 م
ito:Mi rezignis mian cerbumadon, kaj mi imitos la Esperantan stilon, hehe. Mi mem ne povos esprimi tiumaniere, sed mi devos kompreni frazojn faritajn de aliaj Esperantistoj.Se oni anstataŭigas en via eldiro "Esperant" per "Japan", la frazo tute precize priskribas miajn spertojn pri la Japana. 諦めないでください。
ito (عرض الملف الشخصي) 30 يناير، 2021 5:35:10 ص
Dankon pro via instigo.
Mi ne rezignis lernadon de Esperanto, sed mi volas meti ĉi tiun problemon apude ĝis kiam ia kondiĉo plenumiĝos por solvi ĝin(sufiĉe bone digesti). Mi ĝis tiam ne tuŝos ĉi tiun problemenon sed imitos ĉi tiun esprimon.