Kwa maudhui

« Elimini antaujuĝojn estas pli malfacile ol faligi la Berlinan muron. ». Esperanto sen antaujuĝoj

ya morico, 7 Februari 2021

Ujumbe: 37

Lugha: Esperanto

morico (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2021 9:55:05 asubuhi

Ĉu taugus la hispana, parolata en la plej granda nombro da landoj? Nek ĝi, nek kiu ajn latinida lingvo taugus, pro la morfologiaj kaj sintaksaj komplikaĵoj, ĉefe pro la verbaj fleksioj ekstreme variaj.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Hispana_lingvo

Tiuj ĉi argumentoj validas por ĉiuj vivantaj lingvoj kaj al ili aldoniĝas la [lingva patriota] spirito, ĉiam pli forta, malpermesante akcepti la lingvon de kiu ajn alia lando

morico (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2021 10:01:36 asubuhi

Restas tiel la rimedo konsistanta el neutrala lingvo, kiu ne ĝenus naciajn ofendiĝemojn, povus prezenti ĉion, kion oni postulas de internacia lingvo, kaj daŭrus por ĉiam, evoluante kiel ĉio vivanta, por unuforme adaptiĝi al la spirito de ĉiu epoko.
Iu tia lingvo neŭtrala kaj internacia kontentigus la aspirojn pri kiuj la homaro revadas tra la epokoj.
Rene Descartes, kies "Disertaĵo pri la metodo" estis originale publikigita, eksterkutime, en la franca, prezentis en 1629 la principojn, kiujn devus kontentigi universala lingvo. Ili koincidas kun tiuj kontentigataj de Esperanto.
Komenio same defendis ian novan "lingvajhon perfektan... kiu estos nekompareble pli facile lernebla ol iu ajn natura lingvo".

https://eo.wikipedia.org/wiki/Renato_Kartezio
https://eo.wikipedia.org/wiki/Johano_Amoso_Komenio

morico (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2021 10:04:09 asubuhi

Kaj tiel, antaŭ la apero de Esperanto, ĉirkaŭ tricent provoj estis faritaj por la ekhavo de iu internacia lingvo. El ĉiuj, tiu, kiu plej atingis sukceson — la tempoj jam estis pli maturaj — estis Volapuko, de la katolika pastro monsinjoro Johann Martin Schleyer, el Konstanco, Germanujo. Volapuko, kiu signifas "monda lingvo", konsistis el vortoj prenitaj el la angla, germana kaj latina. Malgraŭ la kripligo de la vortoj pro la celo ilin simpligi, la praktika komplekseco estis tre granda. Tamen la sukceso de la lingvo estis tia, ke shajnis solvita la problemo. La apero de Esperanto, en 1887, sep jarojn post la kreo de Volapuko, akcelis ties finon. Krom la ekhavo de novaj adeptoj, Esperanto, konsiderita senkompare supera al Volapuko, ricevis la aliĝon de multaj ties partianoj

morico (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2021 10:05:27 asubuhi

Eĉ post Esperanto, aperis multaj dekoj da aliaj provoj, sed ĉiuj kun efemera vivo, escepte de Ido, kiu estas iu Esperanto "reformita" de Markizo de Beaufront.

Inter aliaj projektoj meritantaj mencion troviĝas Esperantido, Esperanto II, Latino sine flexione, Occidental, Novial, Interglossa, Interlingua.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_planlingv...

morico (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2021 10:07:39 asubuhi

Esperanto estis kreita de Lazaro Ludoviko Zamenhof en 1887. Sed tio okazis post longa periodo da ellaborado, komenciĝinta sur la gimnaziaj benkoj, kiam li alfrontis la kontraŭstaron de sia patro, al kiu li devis promesi ne plu pritrakti la aferon, antaŭ ol fini la akademian kurson. Fariĝinte kuracisto, li inkllniĝis al oftalmologio, post specialiga kurso. Tiam li denove dediĉis sin kun obstino al sia lingva pasio. La lernado de la angla havis decidan rolon en la simpligo de la nova lingvo. Fine, post longa periodo da ellaborado kaj sennombraj malfacilaĵoj, inter kiuj la financaj, per la helpo de sia bopatro li publikigis sian Lingvo Internacia, sub la pseudonimo Doktoro Esperanto. Kaj estis tiu kaŝnomo, prenita el la propra lingvo, kiu fine donis al ĝi la nomon, laŭ la silenta interkonsento de la adeptoj.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto

morico (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2021 10:14:23 asubuhi

La nova lingvo posedas [internaciajn radikojn, precipe eŭropaj deveno]. La latinaj radikoj estas [la plej internaciaj] sekvataj de ĝermanaj kaj slavaj. Se kelkfoje shajnas, ke la elekto estis nebona, ĉiam estas iu motivo, kaj ĝi kushas en la superega celo servi al la klareco de la lingvo.

Akademio de Esperanto Baza radikaro
https://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2...

1000 unuaj vortoj
http://remush.be/tezauro/Kontakto.html

La gramatika simpligo estis portita ĝis la plej alta grado, laŭ la ekzemplo de la angla, sen malprofito por la trajtoj distingigantaj vivantan lingvon. La tiom diskutita afero pri la akuzativo kaj la senco de movo, reprezentata de la fina n, kvankam povas ŝajni nenecesa komplikaĵo, konsistigas vere neceson por la klareco kaj precizeco, avantaĝoj antaŭ kiuj la malgranda kornplikaĵo rezultanta estas nenio.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Gramatiko_de_Esperan...
- La 16 Reguloj kaj la Alfabeto https://www.youtube.com/watch?v=VWfjYLNRckQ

La literoj havas nevarie la saman prononcon, facilan kaj klaran. Pro tio Esperanto ne bezonas akcentajn signojn, kaj tio, pro la neshanĝebla plifortigo de la voĉo en la antaŭlasta silabo, donas al vorto, kiu ajn ĝi estas, prononcon difinitan, neerarigan, klaran, kiu ne estigas heziton. Estas grafikaj signoj, certe — ne akcentoj — sed por formi literojn ampleksantajn ĉiujn sonojn de la bazaj lingvoj. La lingva kanto rezultanta, en la tuto, proksimigas Esperanton al la itala, pri kiu neniu diskutas ke ĝi estas la lingvo kun la plej klara prononco kaj, pro tio, ĝi plej bone taugas por la kantarto.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Prononco_de_Esperant...

morico (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2021 10:17:23 asubuhi

Do Esperanto estas lingvo klara, konciza kaj preciza.

Ĝia klareco estas tia, ke ĝi kontentigas, pli bone ol iu ajn alia, la esencan celon de ĉiu lingvaĵo skribata au parolata: komuniki la penson. La malgrandaj komplikaĵoj, kiujn ĝi povas montri, havas la fundamentan taskon servi al tiu plej granda celo. Pro tio, Esperanto ne toleras konfuzon au dubasencon, eĉ en nomo de eleganteco. Tio, kio estas en ĝi dirita, ne povas estigi dubojn, kaj ĝi okazas sen malprofito por la stila eleganteco, kiel oni povas observi en multnombraj verkistoj esperantistoj.
La koncizeco estas nediskutebla. Dank' al ĝiaj afiksoj, oni povas diri unuvorte tiom kio postulus ĉirkaufrazon en aliaj lingvoj.

morico (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2021 10:19:21 asubuhi

Esperanto posedas grandegan kvanton da originalaj verkoj, el kiuj multaj jam estis tradukitaj al la naciaj lingvoj. Ĝi disponas pri tre vasta trezoro el verkoj tutmondaj, esperantigitaj de adeptoj el ĉiuj landoj. Tio faras el Esperanto mirindan ŝlosilon, kiu malfermas la literaturojn de la tuta planedo, permesante la aliron al la verkoj de malgrandaj landoj, alie neatingeblaj, ĉar ili ne troviĝas en aliaj tradukoj. Ĝi estas magia tapiŝo, kiu glate portas nin al la kontakto kun ĉiuj popoloj, permesas al ni penetri en ilian animon kaj faciligas la komprenon pri iliaj sentoj kaj pensoj.

morico (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2021 10:22:28 asubuhi

La amaso da verkoj en Esperanto estas granda. Ĝi posedas teknikajn verkojn en ĉiu fako de aktiveco, vortarojn ĉiuspecajn. Ĝi estis kaj estas la sola lingvo parolata ekskluzive en centoj da kongresoj. Ĝi kalkulis kaj kalkulas je la apogo de miloj da profesoroj, akademianoj, universitatanoj, scienculoj, poetoj, verkistoj, politikistoj, diplomatoj kaj ŝtatistoj. Ĝi estis rekonita de UNESKO kaj Unio Internacia de Telekomunikado, kaj propono por ke ĝi estu inkludita kiel oficiala lingvo de UN ricevis milionojn da subskriboj.

morico (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2021 10:26:46 asubuhi

Kial okazis ĉio tio? Ĉar Esperanto, krom nediskuteble klara, konciza, preciza, instrumento milda por la eksterigo de la penso kaj sento, fleksebla, adaptebla, estas lingvo simpla. Ĝi estas tiel simpla, ke ĝia gramatiko estas dekkvinoble, minimume, pli facila ol kiu ajn alia kaj ĝia lernado estas, meze, dekoble pli rapida ol tiu de la naciaj lingvoj. Neniu el ĉi tiuj estas lernebla dum tiom mallonga tempo. Per atenta studado, eblas legi post tri monatoj, paroli post unu jaro kaj skribi post iom pli. Necesas rimarki, ke lingvo facila estas tiu, kiun oni parolas, do por paroli au skribi en Esperanto necesas ĝin praktiki, ĉar, kiel pri ĉio, nur tiu ne eraras, kiu ne lernas. Do oni ne miksu simplecon kun facileco. La unua kondukas al la dua, kondiĉe, ke oni praktiku. La eblo ekzistas. Necesas ĝin profiti.

Kurudi juu