До змісту

« Elimini antaujuĝojn estas pli malfacile ol faligi la Berlinan muron. ». Esperanto sen antaujuĝoj

від morico, 7 лютого 2021 р.

Повідомлення: 37

Мова: Esperanto

morico (Переглянути профіль) 7 лютого 2021 р. 10:29:43

Necesas scii, ke inter la adeptoj de Esperanto oni kalkulas je dekmiloj da personoj el anglalingvaj landoj kaj ke, favore al la instruado de iu ĝenerala internacia lingvo, opiniis elstaraj personoj angle parolantaj, kiel Churchill, Truman kaj Eleanor Roosevelt kaj ĉiam pli ol 70% en statistikoj faritaj pri universitatanoj, eĉ se tiu lingvo ne estus la angla.

morico (Переглянути профіль) 7 лютого 2021 р. 10:41:29

Do, post la prezentado de ĉio tio, estas kompreneble ke oni demandas: kial ĝis nun Esperanto ne estis promociita al lingvo oficiala internacia, precipe post ol ĝi superis ĉiujn testojn kaj provojn, al kiuj oni ĝin submetis dum ĝia jam longa ekzistado? Kial, montrante sin supera — kiel ilo por transdoni ideojn — al ĉiu ajn nacia lingvo, ĝi ne estis ankorau adoptita internacie? Kial, malgraŭ la aspiro pri komuna lingvo al ĉiuj popoloj kaj ĝia ĝenerale rekonata neceso el ĉiuj la plej prema leĝo, UN — kiu pro la lingva afero elspezas [grandajn] monsumojn, tiel necesajn kaj deziratajn en aliaj aplikoj, ne traktis la problemon kaj ne klopodis ĝin solvi?

morico (Переглянути профіль) 7 лютого 2021 р. 10:44:02

La respondo troviĝas en la mistero kuŝanta en la profundo de la homa spirito.[…] Estas necese ne forgesi ke la grandaj kreitaĵoj bezonas multe da tempo por enradikiĝi kaj postulas oferojn kaj abnegaciojn. Kristanismo konsumis tricent kaj pli da jaroj antau ol venki, surŝprucigita per sango abunda kaj nobla; atomismo venis el malproksima tempo ĝis liveri al ni la sunan energion; la sistemo heliocentra konsumis jarcentojn por esti akceptata, inter larmoj kaj fortlumeco de punbrulejoj; evoluismo ankoraŭ estas kontraŭbatalata kaj kvazaŭ mortigis sian kreinton; la metra decimala sistemo nur antaŭ nelonge estas oficialigita en Britujo kaj renkontas malfacilojn por esti uzata. Kaj la ekzemploj povus multobliĝi.

morico (Переглянути профіль) 7 лютого 2021 р. 10:46:32

Nur tio kio havas malgrandan pezon en sia interno leviĝas facile kaj tuj atingas la brilon de la alto, sed estingiĝas kaj falas kun la sama rapido kun kiu ĝi supreniris kaj brilis. Tio ĝenerale okazas al la plej vendataj libroj kaj certaj imitaĵoj de arto.

morico (Переглянути профіль) 7 лютого 2021 р. 10:50:57

Esperanto ne povus fari escepton. Ĝi estas kreitaĵo tiel granda ke ĝiaj [pli ol cent] jaroj da ekzistado estas nesufiĉaj. Ĝia grandeco bezonas tempon multe pli vastan kaj postulas ankoraŭ pli grandajn sindediĉojn. La fizikan inert-forton oni venkas per forto, la mensan nur per la tempo kaj laŭ la rekta rilato de la grandoj. Kiel diras Walter Francini, estas pli facile faligi la Berlinan muron ol venki antaujuĝojn. Sed ankau ilin oni venkas.Ĝi estas afero pri tempo! Esperanto venkos malrapide, kiel venkas la latinaj literoj, kiuj jam enradikiĝis en Okcidento kaj, per Ataturk Kemal Pacha, atingis Turkujon en 1928, kaj eniris en la konsideron de Mau Zedong. Ĝi penetros kiel la praktika numera decimala sistemo kaj la ciferoj de la araboj, sen ĝeni iun, sen esprimi submetiĝon au venkon de iu ajn. Okazos nur supereco de la vero kaj venko de la homaro! Kaj Esperanto estos ne nur la latino de la demokratio, kiel antaŭvidis Emile Boirac, rektoro de la Universitato en Dijon, sed la universala moderna latino.

morico (Переглянути профіль) 7 лютого 2021 р. 10:54:26

La elstara lingvisto d-ro Bjorn Collinder, profesoro de lingvoj ĉe Upsala universitato (Svedujo), diris, ke, se la mondo ne estus regata kun tiom malmulte da saĝo, kiel ĝi estas, Esperanto jam estus enkondukita en la lernejojn de ĉiuj landoj, kaj la mondlingvo-problemo estus do solvita. Sed... ekzistas la antaujuĝoj. Kaj tiuj ĉi dauras prezenti argumentojn, malgraŭ la nerefuteblaj faktoj favoraj al Esperanto. Kelkaj estas frukto el la sincero, aliaj el la nescio, aliaj el evidenta malbona volo, aliaj el malsuperaj interesoj, kelkaj estas naivaj kaj preskau ĉiuj estas kontraŭdiraj inter si.
Walter Francini, en sia nuna verko, prenas sur sin la taskon rebati kaj eĉ neniigi ilin. Li plene pruvas ilian senfundamentecon kaj eĉ senkoherecon. Kion ajn oni volus diri tiurilate, ĝi estus multe malpli ol li diris kun sia sereneco, profunda scio, modesteco kaj absoluta senpartieco.

morico (Переглянути профіль) 7 лютого 2021 р. 20:28:49

1- KLARIGOJ

1.1. Celo de tiu ĉi libro

Tiu ĉi skribaĵo ne havas la pretendon elimini antaujuĝojn, ĉar la autoro scias bone, ke estas pli facile faligi... la Berlinan muron, ol forigi antaǔjuĝeton el la menso de unusola homo. Ne estas ja argumentoj, kiom ajn raciaj kaj solidaj, kiuj sukcesas ŝanĝi opinion, sed nur la forto de la faktoj. Laǔ tiu vidpunkto la antaǔjuĝoj kontraŭ la Internacia Lingvo malaperos nur kiam okulfrape granda nombro da homoj uzos Esperanton. Ni memoru, ke la historio ripetiĝas: la samo jam okazis kaj al ideoj, kiel la rondeco de la Tero, la civila registro, la vakcino, kaj al inventoj, kiel trajno, aǔtomobilo, aviadilo ktp.

morico (Переглянути профіль) 7 лютого 2021 р. 20:30:54

Tamen tiu ĉi skribaĵo pravigas sian aperon per la fakto, ke antaǔjuĝulo ne limigas al si la efikon de sia misa juĝo, sed influas negative sur pli-malpli grandan grupon da personoj, precipe se li estas profesoro, ĵurnalisto aǔ verkisto. Mi memoras, ke ĝis mia 33-jaraĝo mi ne akceptis Esperanton tial ke, ĉe la universitato de mi vizitata, lerta profesoro, kiun mi tre estimis, diradis, ke artifikaĵoj ne prosperas sur la lingva kampo.

Do ĉi tiu libro celas esti utila al neesperantistoj (en siaj naciaj tradukoj) sed ankaǔ al esperantistoj. Al la unuaj, klarigante, kio estas Esperanto, kiuj estas ĝiaj celo kaj atingoj, kaj montrante, ke ĉiuj argumentoj kontraǔ la Internacia Lingvo malpravas. Al la duaj, prezentante faktojn necesajn por informadi pri Esperanto kaj rebati la ĉefajn atakojn kontraŭ ĝi.

morico (Переглянути профіль) 7 лютого 2021 р. 20:34:55

1.2. Kio estas Esperanto kaj Esperantismo?

"Esperanto estas lingvo internacia kaj neutrala, kreita de L. L. Zamenhof kaj publikigita de li en 1887" (PIV).

"La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neutrale homa, kiu, "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn", donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo au espero, kiun tiu au alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas" (el la "Deklaracio pri Esperantismo" aprobita en la unua Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Bulonjo ĉe maro, en 1905, kaj ankoraŭ nun valida).
El tiuj du difinoj klare oni perceptas, ke Esperanto estas nur lingvo neŭtrale homa, kaj ne filozofio au religio, ke Esperanto ne celas anstataŭi naciajn lingvojn en iliaj koncernaj landoj, kaj fine ke Esperantismo ne respondas por aliaj ideoj au esperoj, kiujn tiu au alia esperantisto ligas kun la Esperantismo […]

https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantismo

morico (Переглянути профіль) 7 лютого 2021 р. 20:37:46

Por reprezenti oficiale la esperantistojn el ĉiuj landoj fondiĝis en 1908 UEA, kies celoj estas:
"a. disvastigi la uzadon de la Internacia lingvo Esperanto;
b. plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sen diferenco pri nacieco, raso, religio, politiko au lingvo.
"Ĝi povas atingi tiujn ĉi celojn per jenaj agadoj:
1. kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por fremdaj popoloj:
2. ...
3. krei intemaciajn servojn uzeblajn dis ĉiuj homoj, kies intelektaj au materiaj interesoj celas trans la limojn de ilia genta au lingva teritorio.
[...]
En tiu sama Statuto, ĉe la paragrafo 4. "neŭtraleco", oni legas:
"UEA estas neǔtrala rilate al nacieco, raso, religio, politiko kaj sociaj problemoj.
"UEA deklaras, ke la respekto de la homrajtoj estas por ĝia laboro esenca kondiĉo. Ĝia sinteno estas diktata de la ideaj celoj de la Esperanto-movado. Ĝi rilatas simpatie al ĉiuj movadoj, kiuj sur ne-politika bazo klopodas efektivigi ideojn identajn tute au parte kun la celoj de la Asocio."

https://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Esperanto...

Назад до початку