Al la enhavo

Esperanto sen antaŭjuĝoj

de morico, 2021-februaro-08

Mesaĝoj: 119

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-13 15:55:58

3.6.2. "Zamenhof mem intencis reformi Esperanton, sed li ne sukoesis pro la konservativemo de la adeptoj."
* * *

La vero estas, ke Zamenhof ne prezentis propravole proponojn por reformi Esperanton, sed premite de kelkaj adeptoj tro insistemaj, kaj por savi de ruiniĝo la movadon kaj la ideon mem pri internacia lingvo. Tio okazis en 1894 kaj en 1906.
Feliĉe por li kaj por Esperanto, la reformoj ne prosperis.
En la ĵus citita libro de prof. G. Waringhien oni povas abunde informiĝi pri la reformproponoj kaj la sinteno de Zamenhof ĉe ili.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Proponitaj_reformoj_...

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-13 15:56:41

3.6.3. "Nek la Fundamento, nek la verkaro de Zamenhof, nek la "laboroj" de la Akademio kun Lingva Komitato, nek iu alia institucio — formulis la principojn de Esperanto" (Stojan).
* * *
Ni malkonsentas kun la kritikinto. Laŭ ni la principoj de Esperanto estas klare esprimitaj en la "Antaŭparolo" al la Fundamento, laŭ jene:
a) tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1 — la 16-regula gramatiko; 2 — la "Universala Vortaro"; 3 — la "Ekzercaro";
b) havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj;
c) la netuŝebleco de la Fundamento garantios, ke la pliboniĝado kaj perfektiĝado de la lingvo fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado au sen-taŭgigado de la ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera. Alivorte, la neologismoj vivos flanke de la malnovaj formoj, kiuj ne perdos sian valoron, sed, samkiel okazas en la naciaj lingvoj, iom post iom arkaikiĝos.
Tiuj tre klaraj kaj oportunaj principoj klarigas, kial Esperanto pliboniĝis kaj senĉese riĉiĝas, discipline kaj sen rompo de sia unueco.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Fundamento_de_Espera...

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-13 15:59:04

3.6.4. "La Esperanta akademio preferis nenion fari ol... erari! Jen kial, post 30-jara senerara funkciado, ni ankoraŭ ne havas regulon pri la artikolo, pri la akuzativo, pri -ata, -ita, kaj m. a." (Stojan).
* * *
La konservativemo de la akademioj estas universala kaj normala fakto. Jam en la komenco de la [20-a] jarcento skribis Bourlet: "La Akademio devas esti antau ĉio konservativema. Tio estas evidente necesa. Se ĝi prenus sur sin enkonduki "a priori" en Esperanton novajn vortojn, novajn formojn, novajn sufiksojn au prefiksojn, eĉ se ĝi nur iom facilanime tro rapide oficialigus novaĵojn troveblajn en nia literaturo, sed ne sufiĉe elprovitajn, ĝi riskus esti devigata nuligi siajn proprajn dekretojn, konstati, ke ĝi eraris; kaj, tiel, ĝi baldaŭ kompromitus sian tutan autoritatecon. La Akademio devas do nepre esti tre singardema. Tiuj, kiuj plendas, ke ĝi ne sufiĉe laboras, estas malpravaj. Pli bone estas, ke la Akademio faru malmulton, sed bonon, ol ĝi faru multegon, sed malbonon" (el la libro "Monumento de Carlo Bourlet", Artikoloj el "La Revuo" elektitaj de Ismael Gomes Braga, Livraria da Federacao E. Brasileira, Rio de Janeiito, 1940, p. 6).
Kaj en la p. 7 de la citita verko oni legas: "Estas interkonsentite, ke la Akademio devas neniel iniciati, sed nur konstati kaj kontroli, ke tiu iniciato devas aparteni al privatuloj."
Stojan asertis, ke ni ankoraŭ ne havas regulon pri multaj gramatikaĵoj. Kia stranga aserto! Se tio estus vera, kiel klarigi, ke la kritikinto uzis senerare en sia verko la artikolon, la akuzativon, la participojn ktp., montrante veran majstrecon en la uzo de Esperanto?
La vero estas, ke kelkaj gramatikaj duboj povas okazi en la menso de komencantoj, samkiel ĉe la studado de iu ajn nacia lingvo; sed por orienti sin en la uzado de la Internacia Lingvo, la progresintoj facile renkontas vastegan materialon. Kaj en tiu materialo, gravan rolon ludas la Komunikoj de la Akademio.[...]

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-13 17:28:10

Kvara parto:
POR PLI BONA MONDO...

"Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devas konduti unu al alia en spirito de frateco" (Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, artikolo 1).
"Esperanto estas praktikebla, de ĉiuj popoloj, en rekorda tempo" (William Gilbert).

"Ni plej vigle klopodu por disvastigi Esperanton, ekde la infanĝardeno ĝis la universitato" (Ismael Gomes Braga)
.

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-13 17:41:17

4.1. ...Penvaloras studi Esperanton

Laŭ tio, kion oni malantaŭe vidis, ĉiuj antaŭjuĝoj kaj kritikoj kontraŭ Esperanto ne rezistas al serioza analizo. Ĝenerale ili fontas el aprioraj ideoj aŭ el supraĵa kono de la Internacia Lingvo. Ĉi tie oni devas registri la ventanimecon de kelkaj kleruloj, kiuj pro sia sperto en iu branĉo de la homa scio, supozas sin kapablaj korekte juĝi aferojn eksterajn al sia fako.
Ankaŭ la honestaj kritikoj, el kiuj kelkaj devenas de esperantistoj mem, disflugas post atenta esplorado de la faktoj.
La mankoj atribuataj al Esperanto ne apartenas al ĝi, sed al la homoj ĝenerale aŭ al la esperantistoj mem. Se uzantoj ankoraŭ multe eraras en la uzo de la akuzativo au se siatempe la Ligo de Nacioj kaj nun Unuiĝintaj Nacioj ne adoptis Esperanton, la Internacia Lingvo evidente ne kulpas. Ĝi estas — materie kaj morale — taŭga instrumento, uzebla por ĉiuj popoloj en.rekorda tempo. Se ĝi ankorau ne okupas la meritatan pozicion en la homaj aferoj, tio ne okazas pro faktoroj internaj, sed eksteraj al ĝi. La ĉefaj — ni ripetu — estas du: la rutino, kiu en moralaj kaj kulturaj aferoj estas pli forta, ol la inercio ĉe la fizikaj korpoj; kaj la ŝajnaj patrujaj interesoj de kelkaj registaroj, kies naciaj lingvoj ĝuas grandajn prestiĝon kaj privilegiojn. Evidente por ties konservado oni elspezas multe da mono kaj energio, bremsante samtempe movadon kia Esperanto.
Tamen se, kiel oni diras, la vero, imitante la oleon, finfine venas al la supraĵo, ankaŭ Esperanto atingos siatempe la supron, ĉar ĝi respondas al morala kaj lingva vero. Tiurilate la fiasko de la ĝisnunaj "solvoj" por la internacia komunikado evidentiĝas i. a. ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kie ses privilegiaj lingvoj samtempe "oficialaj" kaj "laboraj" malfruigas kaj trokarigas la laborojn, alivorte babeligas definitive la Organizaĵon.

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-13 17:52:13

[ La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj la lingvaj rajtoj ]

Cetere tiu privilegia situacio de kelkaj idiomoj kontraŭstaras la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, kies du unuaj artikoloj tekstas jene:
Artikolo 1. Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devas konduti unu al alia en spirito de frateco.
Artikolo 2. Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politiko aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo au alia stato.
Evidente la devigo paroli ĉe UN aŭ alia internacia organizaĵo en lingvo de fremda popolo ne estas situacio de "egaleco laŭ rajtoj", same kiel ĝui privilegiojn baziĝas sur "diferencigo" jure malpermesita kaj ne konforma al "spirito de frateco"...
Pro tio ĉio, ĝentila legantino kaj kara leganto, vi estas nun invitataj partopreni en la progresema Esperanto-movado, kiu ne celas forigi la naciajn lingvojn, sed nur faciligi la kontakton inter la homoj, forigante ja privilegiojn kaj monopolojn. Se vi alproksimiĝos al Esperanto kaj sen antaujuĝoj studos kaj uzos ĝian mekanismon, certe vi akiros eksterordinaran intelektan kaj laŭ via grado de sentemo, unikan moralan sperton. Kaj — kio estas la plej grava — vi kreos pli bonajn vivkondiĉojn por vi mem kaj por la mondo.

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-13 18:15:02

[Elementoj de] bibliografio
. A. B. C. d'Esperanto, G. Waringhien, Sat-Amikaro, Paris, 2-a eldono, 1967.
. Babel & Antibabel (ou o problema das linguas universais), Paulo Ronai, Editora Perspectiva, Sao Paulo, 1970.
. Deveno kaj vivo de la lingvo Esperanto, Petro Stojan, Flandra Esperanto-Instituto, Brugge, 1953.
. Enciklopedio de Esperanto, Kokeny, Bleier, Shirjaev, Literatura Mondo, Budapest, 1-a volumo: 1933, 2-a volumo: 1933-34.
. Esperanto en Perspektivo, Ivo Lapenna, Ulrich Lins, Tazio Carlevaro, Universala Esperanto-Asocio, Londono-Rotterdam, 1974.
. Esperanto sem Mestre, Francisco Valdomiro Lorenz, Federacao E. Brasileira, Rio de Janeiro, 5.a edicao.
. Esprimo de sentoj en Esperanto, d-roE. Privat, Internacia Cseh —;,. Instituto de Esperanto, Den Haag, Nederlando, 1937.
. Fundamenta Krestomatio, L, L. Zamenhof, Esperantista Centra Librejo, Paris, 16-a eldono.
.Fundamento de Esperanto, L. L. Zamenhof (A. Albaut), Esperantaj Francaj Eldonoj, Marmande, Francio, 1963, 9-a eldono.
. Historio de la lingvo Esperanfco, deveno kaj komenco, 1887-1900, Edmond Privat, Internacia Esperanto-Instituto, Hago, Nederlando.
. Historio de la lingvo Esperanto, la movado, 1900-1927, Edmond Privat, Internacia Esperanto. -Instituto, Hago, Nederlando, 1927.
. Interlingvistiko kaj Esperantologio, d-ro W.Manders, J. Muusses Purmerend, Nederlando, 1950.
. La problemo de lingvo internacia, d-ro Bjom Collinder, Esperanto Eldonejo, J. Muusses-Purmerend, Nederlando, 1938.
. Leteroj de L. L. Zamenhof (Prezentado kaj komentado de G. Waringhien), du volumoj, SAT, 1948.
. Lingvo kaj vivo, Gaston Waringhien, J. Regulo-Eldonisto, La Laguna, 1959.
. Planlingvaj problemoj, William Gilbert, J. Regulo Eldonisto, La Laguna, 1962.
. Plena Gramatiko de Esperanto, I kaj II, K. Kalocsay kaj. G. Waringhien, Esperanto-Propaganda Centro, Milano, 3-a eldono, 1958 (I) kaj 1964 (II).
. Plena Ilustrita vortaro de Esperanto, Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris, 1970.
. Por pli bona mondo tra poezio kaj Esperanto, Sylla Chaves, Fundacao Getulio Vargas, Rio de Janeiro, Brasil, 1970.

Periodaĵoj
Esperanto, Rotterdam, oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio, numeroj de Februaro 1955, Junio 1974 kaj Marto 1975.

[Retpaĝaro][/b
https://www.akademio-de-esperanto.org/
https://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/b...
https://uea.org/
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio/

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-13 18:33:31

Listo de la mallongigoj uzataj en tiu ĉi libro

CED — Centro de Esploro kaj Dokumentado
D-ro — Doktoro
ekz. — ekzemple
F — franca lingvo
I — itala lingvo
ktp au k. t. p. — kaj tiel plu
k. a. — kaj aliaj
kc au k. c. — kaj ceteraj
m. a. — multaj aliaj
Mag. — Magistro
p. — paĝo
p-oj — paĝoj
PIV — "Plena Ilustrita Vortaro", Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris 1970.
prof. — profesoro
s-ro — sinjoro
t. e. — tio estas
UEA — Universala Esperanto-Asocio
UN — Unuiĝintaj Nacioj-Organizajho
UNESKO — Esperanta nomo de UNESCO (United Nations Educational, Scientific and Cultural Organisation).

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-14 09:13:05

Dankon por la publikaĵo, Morico!

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-17 22:07:31

Reen al la supro