Al la enhavo

Esperanto sen antaŭjuĝoj

de morico, 2021-februaro-08

Mesaĝoj: 119

Lingvo: Esperanto

Alexandrex (Montri la profilon) 2021-februaro-27 18:06:39

Saluton al Morico kaj al vi ĉiuj.
Esperanto sen antaŭjuĝoj, la libro citita kaj grandaparte kopiita de ci, Morico, ekzistas internete en kompleta versio.
Ĉiu ĝin povas legi ĉi tie: http://miresperanto.com/biblioteko/francini.htm.
Sed ekzistas pluraj problemoj. Unue, la retpaĝo estas pensata por sinsekva ŝanceliĝado inter reŝarĝeblaj ĉapitroj kaj paĝoj, tiel bezonante konstantan internetan ŝaltadon. Due, la teksto prezentas multajn preserarojn, jen homaj preseraroj, jen preseraroj kaŭzitaj de la procezo de skanigado, kiu forigis ĉiujn kromsignojn, aspekto okulfrapa ĉe la nombraj paroloj kaj frazoj per la portugala lingvo kiuj aperas en la libro. Trie, kvankam la originalo, paperpresita, uzas verajn supersignojn, la interneta teksto aperas per hosurogato. Kvare, granda parto de la teksto estas propagando aŭ informo pri eksterlibraj aferoj, anstataŭ la libro mem farita de Ŭoltero Franĉinio, Walter Francini.

Do, mi rearanĝis la kompletan tekston, korektante ĉiujn problemojn kaj konservante similan formaton por la elektronika libro. Nun, vi povas legi la libron per unikodaj supersignoj en unu komunkohera arĥivo de tipo DOC. Aliflanke, vi povas kaj rajtas korekti netrovitajn preserarojn, plibonigi la grafikan aspekton, kaj tiel plu. Mia rearanĝado estas legebla sen interneta ŝaltado, kaj facile presebla surpapere. Ĝi havas ĉirkaŭ cent paĝojn. La nomo de ĉi tiu arĥivo estas Esperanto sen antauxjugxoj.doc.

Kie, ĉe Lernu! aŭ ekster Lernu!, mi povas enŝuti la arĥivon por ke ĉiu povus ĝin elŝuti?

Antaŭviditan dankon al ĉiuj.

Amike, Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

morico (Montri la profilon) 2021-marto-01 11:04:08

Dankon Aleksandro pri via laboro.

Eble la plej bone estas krei facile alireblan adreson kaj kontakti la rusan adreson http://miresperanto.com/biblioteko/francini.htm

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-01 19:57:38

En drive.google.com/drive/my-drive?

Alexandrex (Montri la profilon) 2021-marto-09 16:39:42

Saluton denove al vi ĉiuj.
Jen ligilo por elŝuti la arĥivon. Ŝajne, ĝi funkcias, sed prefere iu ajn el vi faru teston.

https://drive.google.com/file/d/1KXY6xP0QPQTF291bd...

Amike, Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

morico (Montri la profilon) 2021-marto-17 23:03:30

Altebrilas:Kion pri tio:
Ne estas alternativo (Thatcher)

2.16 Lingva demando estas eltagordiginda.
Laŭ mi, la ĉefaj bariloj kuŝas tie. Kaj mi ne vidas kiel agi kontraŭ ili.

.
Mi provas respondi al la frazo de Margareth Thatcher en 2000: "Ne estas alternativo".
La angla lingvo estas nun la nacia lingvo la plej internaciigita. La artikolo de Jacques Leclerc [Ĵak Lekler] en la franca de la Universitato de Laval en Kebekio (Kanado) enhavas multe da informoj. https://www.axl.cefan.ulaval.ca/index.html
La angla estas la unua por preskaŭ ĉiuj gravaj indikiloj : elcentaĵo de la internacia komerco kune kun la ĉina, de la monda produktado, de la nombro de ŝtatoj kun la angla kiel oficiala lingvo, de la nombro de angloparolantaj landoj (5)en la Grupo de 20 gravaj landoj (G20); elcentaĵo de la militaj elspezoj, de la eldonitaj libroj, de la scienciaj artikoloj, de la filmoj, de la lingvo sur Interreto (kune kun la ĉina), de la nombro de lernantoj kaj parolantoj en lingvo du (ne naskiĝ-parolantoj)...
La plej gravaj aliaj lingvoj laŭ tiuj indikiloj estas la aliaj labor-lingvoj de la U.N. ( china, hispana, franca, rusa, araba) kaj la aliaj unuaj lingvoj de la landoj de G 20 : japana, germana, portugala, itala, hinda lingvo, malaja, korea, turka. Estas nur 82 oficialaj ŝtataj lingvoj kaj nur 300 skribitaj lingvoj sur 7000. Estas 109 lingvoj, inkluzive Esperanto sur Google Translate, Guglo Tradukilo
Tamen la ne angla-naskiĝ-parolantoj estas 94 % de la monda loĝantaro.
Esperanto estas la nura helpa internacia lingvo kiu sukcesis. Ĝi povas helpi konstrui ekologion de la lingvoj kun ĉiuj lingvoj . Ĝi permesas kreskigi la plurlingvismon, ĉar ĝi estas la plej facila de la parolataj lingvoj (sen esceptoj) kaj ĝi estas bona saltotabulo por lerni aliajn lingvojn.
Plurlingvismo kun Esperanto estas la lingva alternativo kontraŭ la "nur-angla" de sinjorino Thatcher, tre danĝera politiko por la mondo.

morico (Montri la profilon) 2021-marto-18 10:42:31

"Lingva demando estas eltagordiginda." ?

Por mi, la angla estas lingvo-manĝanta, ĉar ĝi estas imperia kaj malfacila. Estas movado kiu pereigas progrese la aliajn lingvojn, unue la plej malfortajn kaj la plej internaciigitajn fakojn - scienco, internacia komerco, instruo de aliaj lingvoj, laboro en internaciaj firmaoj, komputiko ktp-, poste la aliajn lingvojn kaj fakojn. Estis diskuto ĉirkaŭ 1900 inter la ideoj de Kautsky kaj Zamenhof. Iuflanke Kautsky pensis, ke la angla estos la ĉefa lingvo - pro la Usona dinamismo - kaj ĝi anstataŭigos la aliajn ligvojn en la estonteco. Aliflanke Zamenhof pensis ke la helpa facila kaj neŭtra internacia lingvo permesos al ĉiuj lingvoj vivi kaj kreski. Ĉiu vivas kaj laboras pli bone en sia elektita lingvo.

Do, por multe da civitanoj kaj kelkaj ŝtatoj, la lingva politiko estas tag-ordiginda : respekti la lingvojn kaj akcepti ke la helpa internacia lingvo iĝas helpa laborlingvo en internaciaj organizaĵoj kaj saltotabulo por la aliaj lingvoj en la ŝkoloj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-marto-18 11:09:19

Saluton, morico!

Via argumentaro estas plena kaj trafa, mi ŝatas ĝin kaj taksas ĝin utila por debati kun kontraŭuloj pretaj aŭskulti ilin. Sed laŭ mia vidpunkto, la situacio estas kiel la ŝafido de la fabelo front'al la lupo (vi mem uzis metaforon : " la angla estas lingvo-manĝanta"), kaj la lupo fajfas pri raciaj argumentoj. Por mi, tie kuŝas la ĉefa problemo kaj ŝajne preteratenti ĝin aspektas naive (- almenaŭ se nia mondregiono plu demokratias, alikaze estas mi kiu naivas).

morico (Montri la profilon) 2021-majo-21 15:01:33

Laŭ mi, la plimulto de la monda ekonomia oligarkio volas havi la "nur-angla-n". Estas pli bone por ili, se la plej potenca lingvo estas malfacila. La aliaj partoj de la homaro havas plimulte intereson al la kono de la Internacia lingvo, sed ili ne estas en registaroj. Granda avantaĝo de Esperanto estas ke, en kelkaj horoj aŭ dekoj de horoj vi povas koni la gramatikon, la 300 unajn radikojn kaj ekparoli rapide.

morico (Montri la profilon) 2022-aprilo-07 17:06:48

...memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo , por atingi tian [konstantan] pacon, estas : forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj

Zamenhof, 1915, "Post la granda milito, Alvoko al la diplomatoj", The British Esperantist, XI. 1915, p. 51-55

Reen al la supro