Al la enhavo

video pri la irlanda lingvo... en esperanto!

de irishpolyglot, 2008-septembro-11

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

irishpolyglot (Montri la profilon) 2008-septembro-11 17:44:54

Mi volis dividi mian lingvon kun la mondo, do mi faris (eble la unuan??) videon pri la irlanda lingvo en esperanto, pri kiam mi pasigis semajnon en la "Gaeltacht" en Irlando.
Mi faris ĉi tien filmeton por montri kiel estas la tradicia kulturo kaj lingvo de Irlando, kun intervjuoj.

Vi povas rigardi la filmeton en mia blogo en esperanto.

horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-11 20:24:24

Mi provis vidi la filmon sed bedaŭrinde mi ne povis spekti ĝin flue, nur ĉiam kelkajn sekundojn kaj tiam paŭzo. Sed mi jam aŭdis ke la parolanto (ĉu estas vi?) havas bonan voĉon kaj bonan prononcon. Mi provos pli malfrue spekti la tutan videon.

Reen al la supro