Więcej

video pri la irlanda lingvo... en esperanto!

od irishpolyglot, 11 września 2008

Wpisy: 3

Język: Esperanto

irishpolyglot (Pokaż profil) 11 września 2008, 17:44:54

Mi volis dividi mian lingvon kun la mondo, do mi faris (eble la unuan??) videon pri la irlanda lingvo en esperanto, pri kiam mi pasigis semajnon en la "Gaeltacht" en Irlando.
Mi faris ĉi tien filmeton por montri kiel estas la tradicia kulturo kaj lingvo de Irlando, kun intervjuoj.

Vi povas rigardi la filmeton en mia blogo en esperanto.

horsto (Pokaż profil) 11 września 2008, 20:24:24

Mi provis vidi la filmon sed bedaŭrinde mi ne povis spekti ĝin flue, nur ĉiam kelkajn sekundojn kaj tiam paŭzo. Sed mi jam aŭdis ke la parolanto (ĉu estas vi?) havas bonan voĉon kaj bonan prononcon. Mi provos pli malfrue spekti la tutan videon.

Noël LECOMTE (Pokaż profil) 11 września 2008, 21:00:36

sal.gif Mi ne havis malfacilecojn por rigardi la filmon kiu estas tre interesa. Aliloke, mi samopinias kun 'Horst", la parolanto havas agrablan esperantan voĉon kaj bonan prononcon, kaj interalie li bone respektas la akcenton.

Wróć do góry