Al contingut

Kie vi nomigas la seman-tagoj en via lingvo?

de Marcel1979, 11 de setembre de 2008

Missatges: 29

Llengua: Esperanto

leporo (Mostra el perfil) 22 de setembre de 2008 8.35.08

Nomoj de semajntagoj en la pola:
lundo - poniedziałek
mardo - wtorek
merkredo - środa
ĵaŭdo - czwartek
vendredo - piątek
sabato - sobota
dimanĉo - niedziela

Marcel1979 (Mostra el perfil) 22 de setembre de 2008 15.16.52

leporo:
Terurĉjo:Ŝajne, ke niaj prauloj - praslavoj, ne bone sciis kalkuli, ĉar merkredo (sreda, srijeda kaj similaj) neniel povis esti la meza semajntago.

Nur se pra-semajno enhavis 5 tagojn.
Aŭ se unua tago de prasemajno estis dimanĉo.
Vere, kiel mi diris - in multaj landoj dimanĉo estas aŭ estis la unua tago. Sed kial multaj landoj ŝanĝis tion? Estas unu ISO-normo. Sed estas stranga, ke estas normo, tio ordonas lundon estas la unua tago, se in la meza-mondo dimanĉo estas la unua demando.gif

horsto (Mostra el perfil) 22 de setembre de 2008 16.43.36

Marcel1979:
Vere, kiel mi diris - in multaj landoj dimanĉo estas aŭ estis la unua tago. Sed kial multaj landoj ŝanĝis tion? Estas unu ISO-normo. Sed estas stranga, ke estas normo, tio ordonas lundon estas la unua tago, se in la meza-mondo dimanĉo estas la unua demando.gif
Ĉu vere ekzistas ISO-normo kiu difinas la unuan tagon de la semajno? Mi apenaŭ povas kredi tion.
Kaj kio estas meza-mondo? Ĉu temas pri la libro La mastro de l' ringoj? okulumo.gif

Miland (Mostra el perfil) 24 de setembre de 2008 7.20.54

La demando devus esti "Kiel vi nomas la tagojn de la semajno en via lingvo?" Nomi estas transitiva, do ne bezonas ig por transitivigi ĝin.

sigkalis (Mostra el perfil) 24 de setembre de 2008 10.05.59

En la litova:
Lundo - pirmadienis (unua tago).
Mardo - antradienis (dua tago).
Merkredo - trečiadienis (tria tago).
Ĵaŭdo - ketvirtadienis (kvara tago).
Vendredo - penktadienis (kvina tago).
Sabato - šeštadienis (sesa tago) (semajnofino = ripozo).
Dimanĉo - sekmadienis (sepa tago) (semajnofino = ripozo).

horsto (Mostra el perfil) 24 de setembre de 2008 10.47.15

Miland:La demando devus esti "Kiel vi nomas la tagojn de la semajno en via lingvo?" Nomi estas transitiva, do ne bezonas ig por transitivigi ĝin.
Vi pravas, sed la titolo ja ne plu estas ŝanĝebla.

Hymake (Mostra el perfil) 24 de setembre de 2008 14.08.20

En la Hispana:

Lunes
Martes
Miércoles
Jueves
Viernes
Sábado
Domingo

sal.gif

Marcel1979 (Mostra el perfil) 24 de setembre de 2008 14.56.58

Miland skribis:

La demando devus esti "Kiel vi nomas la tagojn de la semajno en via lingvo?" Nomi estas transitiva, do ne bezonas ig por transitivigi ĝin.
Vi pravas, sed la titolo ja ne plu estas ŝanĝebla.
Jes, estas embarasa - pardonu! malgajo.gif

Frankouche (Mostra el perfil) 24 de setembre de 2008 17.05.01

Jen, post la metro, la kilogramo, vi feliĉe evitis tiun-ĉi!!!!

De 1793 al 1805, la Francio havis kuriozan kaj strangan kalendaron : la revolucia kalendaro sal.gif.

La jaro 1792 estas la "jaro I", Ĉiu tago de la jaro povas nomiĝas (kia memoro)!!.
La monatoj, nomiĝas, per prisezona nomo kaj daŭras 30 tagojn en 3 dekoj.

Tagoj de la deko (mikso de latina kaj greka):
- Primidi (la unuo)
- Duodi
- Tridi
- Quartidi
- Quintidi
- Sextidi
- Septidi
- Octidi
- Nonidi
- Décadi (la deko)

Ekz: hodiaŭ estas la "Duodi, 2 Vendemiero (aŭ safrano) jaro CC'XVII (217)"

Feliĉe, alia leĝo ne daŭris longtempe : la tago daŭris 10 horojn de 100 minutoj de 100 sekundoj... okulumo.gif, mi maltrafus miajn renkontojn!! rideto.gif

Tornar a dalt