Al la enhavo

Kie vi nomigas la seman-tagoj en via lingvo?

de Marcel1979, 2008-septembro-11

Mesaĝoj: 36

Lingvo: Esperanto

Marcel1979 (Montri la profilon) 2008-septembro-11 18:37:59

Kie vi nomigas la semajn-tagojn en via lingvo? Kaj kion la tagoj signifas?

En germana:

lundo - Montag - tago de luno

mardo - Dienstag - tago de Tyr (germana dio de milito kaj rajto)

merkredo - Mittwoch - mezo de semano

ĵaŭdo - Donnerstag - tago de Donar (germana dio de wetero kaj fulmotondro)

vendredo - Freitag - tago de Freya (germana diino de amo kaj fekunando)

sabato - Samstag - ŝabato

dimanĉo - Sonntag - tago de suno

Multaj dioj en la semano rido.gif

Hispanio (Montri la profilon) 2008-septembro-11 18:43:44

Hispana:
Lundo - Lunes

Mardo - Martes

Merkredo - Miércoles

Ĵaudo - Jueves

Vendredo - Viernes

Sabato - Sábado

Dimanĉo - Domingo

Bedaŭrinde mi ne scias kion signifas

sal.gif

Azulreal (Montri la profilon) 2008-septembro-11 18:46:17

Nu, la signifoj de tiuj nomoj en la hispana estas la jenaj:

lundo – lunes – tago de Luno

mardo – martes – tago de Marso

merkredo – miércoles – tago de Merkuro

ĵaŭdo – jueves – tago de Jupitero

vendredo – viernes – tago de Venuso

sabato – sábado – tago de Saturno

dimanĉo – domingo – tago de la Mastro (tio estas, kristana Dio)

Ĉiuj tiuj nomoj estas latindevenaj, do la dioj (aŭ planedoj) estas tiuj de romiana mitologio krom dimanĉo.

sal.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2008-septembro-11 18:51:34

Filanator (Montri la profilon) 2008-septembro-12 07:53:11

lundo - Monday - tago de la luno
mardo - Tuesday - tago de Tyr (germana dio de milito kaj rajto)
merkredo - Wednesday - tago de Wodan (ĉefa germana dio)
ĵaŭdo - Thursday - tago de Thor (germana dio de vetero)
vendredo - Friday - tago de Frigg (germana ĉefa diino)
sabato - Saturday - tago de Saturn (roma dio de agrikulturo)
dimanĉo - Sunday - tago de la suno

La similareco al la germanaj tagoj evidentas ĉar la angla estas germana lingvo.

super-griek (Montri la profilon) 2008-septembro-12 08:26:45

Filanator:La similareco al la germanaj tagoj evidentas ĉar la angla estas germana lingvo.
La angla estas ĝermana lingvo.

En la nederlanda:

Lundo: maandag (luno-tago)
Mardo: dinsdag (etimologie: tago de Tyr)
Merkredo: woensdag (etimologie: tago de Wodan)
Ĵaŭdo: donderdag (tondro-tago, etimologie: tago de Donar)
Vendredo: vrijdag (libera-tago, etimologie: tago de Freja)
Sabato: zaterdag (etimologie: tago de Saturno)
Dimanĉo: zondag (suno-tago)

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-12 08:33:59

La francaj nomoj tre similas al la esperantan:

lundo - lundi - tago de la luno
mardo - mardi - tago de Marso
merkredo - Mercredi - tago de Mercuro
ĵaŭdo - Jeudi - tago de ĵupitero ?
vendredo - vendredi - tago de venuso?
sabato - Samedi - mi ne scias
dimanĉo - dimanche - mi ne scias

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-septembro-12 10:00:06

La rusaj nomoj:
lundo - понедельник (ponjedjelnik) - "la tago de ĉiu semajno"
mardo - вторник (vtornik) - "la dua tago"
merkredo - среда (srjeda) - "la meza tago"
ĵaudo - четверг (ĉjetvjerg) - "la kvara tago"
vendredo - пятница (pjatnica) - "la kvina tago"
sabato - суббота (subbota) - ŝabato
dimanĉo - воскресенье (voskrjesjenie) - "la tago de Revivigo (de Dio)"

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-septembro-12 21:11:26

Fuzzy:dimanĉo - воскресенье (voskrjesjenie) - "la tago de Revivigo (de Dio)"
Oni pli ofte uzas alian vorton - resurekto.

Hilded (Montri la profilon) 2008-septembro-13 13:38:16

En la norvega:

lundo - mandag - tago de luno
mardo - tirsdag - tago de Tyr (dio de milito en nordĝermana mitologio)
merkredo - onsdag - tago de Odin (la ĉefa dio en nordĝermana mitologio)
ĵaŭdo - torsdag - tago de Tor (la tondrodio en nordĝermana mitologio)
vendredo - fredag - tago de Frøy (la dio de fekundeco en nordĝermana mitologio)
sabato - lørdag - tago por lavi
dimanĉo - søndag - tago de la suno

Reen al la supro