Meddelelser: 36
Sprog: Esperanto
Marcel1979 (Vise profilen) 11. sep. 2008 18.37.59
En germana:
lundo - Montag - tago de luno
mardo - Dienstag - tago de Tyr (germana dio de milito kaj rajto)
merkredo - Mittwoch - mezo de semano
ĵaŭdo - Donnerstag - tago de Donar (germana dio de wetero kaj fulmotondro)
vendredo - Freitag - tago de Freya (germana diino de amo kaj fekunando)
sabato - Samstag - ŝabato
dimanĉo - Sonntag - tago de suno
Multaj dioj en la semano
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Hispanio (Vise profilen) 11. sep. 2008 18.43.44
Lundo - Lunes
Mardo - Martes
Merkredo - Miércoles
Ĵaudo - Jueves
Vendredo - Viernes
Sabato - Sábado
Dimanĉo - Domingo
Bedaŭrinde mi ne scias kion signifas
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Azulreal (Vise profilen) 11. sep. 2008 18.46.17
lundo – lunes – tago de Luno
mardo – martes – tago de Marso
merkredo – miércoles – tago de Merkuro
ĵaŭdo – jueves – tago de Jupitero
vendredo – viernes – tago de Venuso
sabato – sábado – tago de Saturno
dimanĉo – domingo – tago de la Mastro (tio estas, kristana Dio)
Ĉiuj tiuj nomoj estas latindevenaj, do la dioj (aŭ planedoj) estas tiuj de romiana mitologio krom dimanĉo.
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Matthieu (Vise profilen) 11. sep. 2008 18.51.34
Filanator (Vise profilen) 12. sep. 2008 07.53.11
mardo - Tuesday - tago de Tyr (germana dio de milito kaj rajto)
merkredo - Wednesday - tago de Wodan (ĉefa germana dio)
ĵaŭdo - Thursday - tago de Thor (germana dio de vetero)
vendredo - Friday - tago de Frigg (germana ĉefa diino)
sabato - Saturday - tago de Saturn (roma dio de agrikulturo)
dimanĉo - Sunday - tago de la suno
La similareco al la germanaj tagoj evidentas ĉar la angla estas germana lingvo.
super-griek (Vise profilen) 12. sep. 2008 08.26.45
Filanator:La similareco al la germanaj tagoj evidentas ĉar la angla estas germana lingvo.La angla estas ĝermana lingvo.
En la nederlanda:
Lundo: maandag (luno-tago)
Mardo: dinsdag (etimologie: tago de Tyr)
Merkredo: woensdag (etimologie: tago de Wodan)
Ĵaŭdo: donderdag (tondro-tago, etimologie: tago de Donar)
Vendredo: vrijdag (libera-tago, etimologie: tago de Freja)
Sabato: zaterdag (etimologie: tago de Saturno)
Dimanĉo: zondag (suno-tago)
jan aleksan (Vise profilen) 12. sep. 2008 08.33.59
lundo - lundi - tago de la luno
mardo - mardi - tago de Marso
merkredo - Mercredi - tago de Mercuro
ĵaŭdo - Jeudi - tago de ĵupitero ?
vendredo - vendredi - tago de venuso?
sabato - Samedi - mi ne scias
dimanĉo - dimanche - mi ne scias
Fuzzy (Vise profilen) 12. sep. 2008 10.00.06
lundo - понедельник (ponjedjelnik) - "la tago de ĉiu semajno"
mardo - вторник (vtornik) - "la dua tago"
merkredo - среда (srjeda) - "la meza tago"
ĵaudo - четверг (ĉjetvjerg) - "la kvara tago"
vendredo - пятница (pjatnica) - "la kvina tago"
sabato - суббота (subbota) - ŝabato
dimanĉo - воскресенье (voskrjesjenie) - "la tago de Revivigo (de Dio)"
Terurĉjo (Vise profilen) 12. sep. 2008 21.11.26
Fuzzy:dimanĉo - воскресенье (voskrjesjenie) - "la tago de Revivigo (de Dio)"Oni pli ofte uzas alian vorton - resurekto.
Hilded (Vise profilen) 13. sep. 2008 13.38.16
lundo - mandag - tago de luno
mardo - tirsdag - tago de Tyr (dio de milito en nordĝermana mitologio)
merkredo - onsdag - tago de Odin (la ĉefa dio en nordĝermana mitologio)
ĵaŭdo - torsdag - tago de Tor (la tondrodio en nordĝermana mitologio)
vendredo - fredag - tago de Frøy (la dio de fekundeco en nordĝermana mitologio)
sabato - lørdag - tago por lavi
dimanĉo - søndag - tago de la suno