目次へ

Kie vi nomigas la seman-tagoj en via lingvo?

Marcel1979,2008年9月11日の

メッセージ: 36

言語: Esperanto

Marcel1979 (プロフィールを表示) 2008年9月11日 18:37:59

Kie vi nomigas la semajn-tagojn en via lingvo? Kaj kion la tagoj signifas?

En germana:

lundo - Montag - tago de luno

mardo - Dienstag - tago de Tyr (germana dio de milito kaj rajto)

merkredo - Mittwoch - mezo de semano

ĵaŭdo - Donnerstag - tago de Donar (germana dio de wetero kaj fulmotondro)

vendredo - Freitag - tago de Freya (germana diino de amo kaj fekunando)

sabato - Samstag - ŝabato

dimanĉo - Sonntag - tago de suno

Multaj dioj en la semano rido.gif

Hispanio (プロフィールを表示) 2008年9月11日 18:43:44

Hispana:
Lundo - Lunes

Mardo - Martes

Merkredo - Miércoles

Ĵaudo - Jueves

Vendredo - Viernes

Sabato - Sábado

Dimanĉo - Domingo

Bedaŭrinde mi ne scias kion signifas

sal.gif

Azulreal (プロフィールを表示) 2008年9月11日 18:46:17

Nu, la signifoj de tiuj nomoj en la hispana estas la jenaj:

lundo – lunes – tago de Luno

mardo – martes – tago de Marso

merkredo – miércoles – tago de Merkuro

ĵaŭdo – jueves – tago de Jupitero

vendredo – viernes – tago de Venuso

sabato – sábado – tago de Saturno

dimanĉo – domingo – tago de la Mastro (tio estas, kristana Dio)

Ĉiuj tiuj nomoj estas latindevenaj, do la dioj (aŭ planedoj) estas tiuj de romiana mitologio krom dimanĉo.

sal.gif

Matthieu (プロフィールを表示) 2008年9月11日 18:51:34

Filanator (プロフィールを表示) 2008年9月12日 7:53:11

lundo - Monday - tago de la luno
mardo - Tuesday - tago de Tyr (germana dio de milito kaj rajto)
merkredo - Wednesday - tago de Wodan (ĉefa germana dio)
ĵaŭdo - Thursday - tago de Thor (germana dio de vetero)
vendredo - Friday - tago de Frigg (germana ĉefa diino)
sabato - Saturday - tago de Saturn (roma dio de agrikulturo)
dimanĉo - Sunday - tago de la suno

La similareco al la germanaj tagoj evidentas ĉar la angla estas germana lingvo.

super-griek (プロフィールを表示) 2008年9月12日 8:26:45

Filanator:La similareco al la germanaj tagoj evidentas ĉar la angla estas germana lingvo.
La angla estas ĝermana lingvo.

En la nederlanda:

Lundo: maandag (luno-tago)
Mardo: dinsdag (etimologie: tago de Tyr)
Merkredo: woensdag (etimologie: tago de Wodan)
Ĵaŭdo: donderdag (tondro-tago, etimologie: tago de Donar)
Vendredo: vrijdag (libera-tago, etimologie: tago de Freja)
Sabato: zaterdag (etimologie: tago de Saturno)
Dimanĉo: zondag (suno-tago)

jan aleksan (プロフィールを表示) 2008年9月12日 8:33:59

La francaj nomoj tre similas al la esperantan:

lundo - lundi - tago de la luno
mardo - mardi - tago de Marso
merkredo - Mercredi - tago de Mercuro
ĵaŭdo - Jeudi - tago de ĵupitero ?
vendredo - vendredi - tago de venuso?
sabato - Samedi - mi ne scias
dimanĉo - dimanche - mi ne scias

Fuzzy (プロフィールを表示) 2008年9月12日 10:00:06

La rusaj nomoj:
lundo - понедельник (ponjedjelnik) - "la tago de ĉiu semajno"
mardo - вторник (vtornik) - "la dua tago"
merkredo - среда (srjeda) - "la meza tago"
ĵaudo - четверг (ĉjetvjerg) - "la kvara tago"
vendredo - пятница (pjatnica) - "la kvina tago"
sabato - суббота (subbota) - ŝabato
dimanĉo - воскресенье (voskrjesjenie) - "la tago de Revivigo (de Dio)"

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2008年9月12日 21:11:26

Fuzzy:dimanĉo - воскресенье (voskrjesjenie) - "la tago de Revivigo (de Dio)"
Oni pli ofte uzas alian vorton - resurekto.

Hilded (プロフィールを表示) 2008年9月13日 13:38:16

En la norvega:

lundo - mandag - tago de luno
mardo - tirsdag - tago de Tyr (dio de milito en nordĝermana mitologio)
merkredo - onsdag - tago de Odin (la ĉefa dio en nordĝermana mitologio)
ĵaŭdo - torsdag - tago de Tor (la tondrodio en nordĝermana mitologio)
vendredo - fredag - tago de Frøy (la dio de fekundeco en nordĝermana mitologio)
sabato - lørdag - tago por lavi
dimanĉo - søndag - tago de la suno

先頭にもどる