Към съдържанието

Traduko de One Piece

от dirtmonkeyAL, 15 септември 2008

Съобщения: 16

Език: Esperanto

Tidalias (Покажи профила) 22 септември 2008, 16:36:10

Ho, jes, dankon pro la korektado.

Mi scivolas kiom da ĉapitrojn vi intencas traduki... Tamene, mi ĝojas pri iu ajn, do sole traduku kiam vi havas tempon kaj deziron. ridulo.gif

Mi povus gastigi la dosierojn ĉe mia retspaco, se vi volus. Mi havas plenan kapaciton por elŝutoj.

dirtmonkeyAL (Покажи профила) 23 септември 2008, 00:46:58

Ho, jes, tamen, tioj nun estas kvincent dek kvin ĉapitroj de One Piece.

Ankaŭ, One Piece ankoraŭ estas skribata de Oda, do pli multaj ĉapitroj venas!

Nun, tio, kion mi faras, estos funkcia.

borja (Покажи профила) 23 септември 2008, 15:27:50

dirtmonkeyAl, mi tralegis la unuan ĉapitron de One Piece, kaj mi gratulas vin pro via kuraĝo decidi traduki bildrakonton, laboro sendube laŭdinda kaj meritoplena, domaĝas, ke ne tia estas la rezulto.

Mi ŝatus diri al vi kelkajn aferojn pri via laboro, kompense al la doloro, kiun miaj okuloj sentis post legado de nenombreblan kvanton da eraroj.

La uzitaj lingvaĵo kaj stilo estas tiel fuŝaj, ke vi sentigis min poeto. Estas ne mia intenco vin senkuraĝigi, sed vi devus gvidi viajn fervoron kaj laboremon alidirekten, tio estas, al la lernado de Esperanto.

Mi konsilus al vi dediĉi vin al la plibonigado de via esperanto, kompreni ĝian gramatikon, senigi vin je nacilingva pensado kaj akiri bonan stilon per legado de esperanta literaturo. Tio estas la sola, kion vi povas fari nun, ĉar alie vi estigos nur forĵetindajn rubaĵojn, kiel ĉi-okaze, kaj ĉio estos vana.

Aliflanke, kial, diable, vi almetas e-finaĵon al vortoj kiuj tute ne bezonas ĝin? Kion, diable, signifas "ankaŭe", "tamene", "eĉe"...? Tiaj vortoformoj estas nepre evitendaj.

Mi ripetas, ke la laboro, kiun vi decidis plenumi meritas ĉiajn laŭdojn, tamen tio estas tasko farinda ne facilanime.

Ne plu One Pis'!

dirtmonkeyAL (Покажи профила) 23 септември 2008, 20:13:45

borja:La uzitaj lingvaĵo kaj stilo estas tiel fuŝaj, ke vi sentigis min poeto. Estas ne mia intenco vin senkuraĝigi, sed vi devus gvidi viajn fervoron kaj laboremon alidirekten, tio estas, al la lernado de Esperanto.

Mi konsilus al vi dediĉi vin al la plibonigado de via esperanto, kompreni ĝian gramatikon, senigi vin je nacilingva pensado kaj akiri bonan stilon per legado de esperanta literaturo. Tio estas la sola, kion vi povas fari nun, ĉar alie vi estigos nur forĵetindajn rubaĵojn, kiel ĉi-okaze, kaj ĉio estos vana.

Aliflanke, kial, diable, vi almetas e-finaĵon al vortoj kiuj tute ne bezonas ĝin? Kion, diable, signifas "ankaŭe", "tamene", "eĉe"...? Tiaj vortoformoj estas nepre evitendaj.

Ne plu One Pis'!
Unue, mi ne volas iĝi poeton.

Mi antaŭ diris, ke mi volas iun, kiu povus helpi min. Mi konas, ke mi la plej bona, sed neniu diris ion. Mi konas, ke mia nacilingvo estas evidenta, do mi volis iun, kiu ne angle parolas. Neniu respondis al mi.

Mi pensas, ke "eĉe" estis simpla tajpo eraro (alia kaŭzo ke kontrollego bonus), sed mi estas vidinta aliajn lingvouzojn de e-finaĵo. Kiam mi uzis la e-finaĵon, mi nur uzis ĝin antaŭ verboj. Se vi opinias, ke la e-finaĵo ne devas tie esti, mi simple viŝos ilin.

Ĉu vi povus diri al mi pri aliajn erarojn? Vi ne montris ilin.

Ankaŭ, kio estas Pis'? Ĝi estas Piece. Kiam ajn Oda uzas alilingvon, mi uzos ĝin ankaŭ ĉar tio estas la intenco de la origina aŭtoro.

horsto (Покажи профила) 23 септември 2008, 23:43:17

Saluton dirtmonkeyAL!
Mi ankaŭ elŝutis vian tradukitan bildrakonton kaj devas konfesi ke borja pravas, estas multaj eraroj en via traduko.
Vi volas ke aliaj helpu vin, sed pripensu ke tio estus multa laboro. Ankaŭ ne sufiĉus via traduko, oni bezonus la originalan tekston por trovi pli taŭgan tradukon.
Ĉu ne estus vere domaĝe por vi fari la tutan laboron kaj havi finfine ne taŭgan rezulton?
Mi ankaŭ, kiel borja, konsilas aŭ unue plibonigi la lingvan nivelon aŭ trovi helpanton kiu kapablas pli bone traduki.
Sed mi tamen (ne tamene) admiras vian kuraĝon kaj laboremon komenci tiun projekton.
Ĝis! sal.gif

dirtmonkeyAL (Покажи профила) 24 септември 2008, 01:23:40

Mi neniam diris, ke borja malpravis, sed neniu diris al mi tion, kio estas malkorekta. Ĉu ĝi nur estas la e-finaĵo?

Mi volas pliboni, sed se neniu diras tie, kie mi devus ekrigardi, kiel mi plibonos?

Nun, mi ne tradukos la bildrakonton ĝis mi konas tie, kie mi estis malprava. Mi ne volas krei pli erarojn.

Обратно нагоре