Aller au contenu

Pri modo perfektiva

de StefKo, 17 mars 2021

Messages : 23

Langue: Esperanto

StefKo (Voir le profil) 17 mars 2021 21:09:46

Kiel vi helpas vin en la modo perfektiva? Mi ĉiam havas problemon pri ĝi. Kiel vi solvas la problemon? En mia lingvo la afero estas simpla – mi havas kelkajn prefiksojn por tiu celo, ekz. z-, s-, u-, po-, prze-, na- aŭ mi uzas alian verbon kiu signifas agon plenumitan.

Ekzemploj:

jeść – zjeść (manĝi – formanĝi)
kończyć – skończyć (fini – ?)
gryźć – ugryźć (mordi – ?)
jechać – pojechać (veturi – forveturi)
myć – umyć (lavi – forlavi)
malować – namalować (pentri – ?)
czytać – przeczytać (legi – tralegi)
brać – wziąć (? – preni)
oglądać – obejrzeć (spekti – ?)
mówić – powiedzieć (paroli – diri?)
widzieć – zobaczyć (vidi – ekvidi?)
ktp.

Metsis (Voir le profil) 18 mars 2021 08:55:47

Aj, aj, vi demandas pri tre malsimpla afero. Temas pri aspekto de verbo, kies signifo varias inter lingvoj. Miascie en la slavaj lingvoj la aspekto montras ĵus tion, ĉu la verbo montras, ke la ago estas perfektiva aŭ ne.

Fakte en la difino de la vorto "perfektivo" en PIV oni donas unu eblon: la finaĵon "-int" kaj "-it".
 
  • Mi estas farinta.
Notu, ke mi skribis "unu eblon", ĉar oni ankaŭ povas rigardi afiksecan "el-" kiel montrilon por la perfektivo. Ĝi ja montras, ke la ago okazas "komplete, ĝisfine, ĝisprete, ĝis rezulto, ĝis difekto, ĝis malapero" laŭ PMEG.
 
  • Mi eltrinkis la botelon.
Eble la plej fundamenta maniero (serĉo celita) montri la perfektivan aspekton estas per la afiksoj "ek-" kaj "-ad" depende de tio, ĉu la baza verbo montras perfektivan aŭ neperfektivan aspekton. En prezenco neniu verbo povas havi perfektivan aspekton, ĉar la ago ankoraŭ ne finiĝis. Do en prezenco ĉiuj verboj havas neperfektivan aspekton. En aliaj tempoformoj tiu baza signifo definas, ĉu la ago estas perfektiva aŭ ne.

Ekzemplo kun verboj "fari" (perfektiva) kaj "bezoni" (neperfektiva)

perfektiva aspekto
  • en preterito
    • faris
    • ekbezonis
  • en futuro
    • faros
    • ekbezonos
neperfektiva aspekto
  • en preterito
    • faradis
    • bezonis
  • en futuro
    • farados
    • bezonos
Perfektiva aspekto en praktiko

Kiam mi jam konstatis, varias inter lingvoj kiel oni komprenas aspekton. La origina ideo de aspekto en Esperanto povas esti tiu de la slavaj lingvoj, sed en praktiko oni forgesis (aŭ pli verŝajne ne eĉ komprenis) tiun, kiam multaj ne-slavoj ekuzis la lingvon. Fakto estas, ke neniu parolas per "kultivi" la afiksojn "ek-" kaj "-ad" en preskaŭ ĉiu dua verbo.

La prefikson "el-" oni uzas nur kun kelkaj verboj, do ili praktike estas leksikigitaj, fiksaj, apartaj verboj.

Plejparte en tekstoj oni povas vidi malsimplajn verboformojn "esti + -inta/it", sed en parolo plejmulton preferas la simpajn formojn (dank' al la Esperanta pioniro Kazimierz Bein). Kaj bone tiel, ĉar la malsimplaj formoj ofte estas pezaj kaj malfacile kompreneblaj.

Sume ekzistas neniu kohera maniero montri perfektivecon aŭ mankon de ĝi.

StefKo (Voir le profil) 18 mars 2021 11:14:08

Dankon, Metsis, por la klarigo.

Por mi, alkutimiĝinta al klara diferencigo inter perfektiveco kaj imperfekiveco, la plej bona solvo estus speciala prefikso, ekz. kiel la pola s-, z- (eventuale so-, zo- antaŭ iuj konsonantoj) antaŭ vortoj kiuj signifas perfektivecon.

Ni havus, ekz. tiel:

ekmanĝi – zmanĝi – manĝi – manĝadi – remanĝi – manĝo – zmanĝo...
ekpentri – spentri – pentri – pentradi – repentri – pentro – spentro...
ekspekti – sospekti – spekti – spektadi – respekti – spekto – sospekto...

Altebrilas (Voir le profil) 18 mars 2021 11:36:47

ekspekti – sospekti – spekti – spektadi – respekti – spekto – sospekto...
Ĉu tio ne devigus nin ŝanĝi "respekti"-n al *rispekti ?

StefKo (Voir le profil) 18 mars 2021 12:33:44

Altebrilas:
ekspekti – sospekti – spekti – spektadi – respekti – spekto – sospekto...
Ĉu tio ne devigus nin ŝanĝi "respekti"-n al *rispekti ?
"Re" en ĉi supre skribitaj ekzemploj signifas ripeton: remanĝi, repentri, respekti....
Evidente, homonimoj okazas ankaŭ en Esperanto.

nornen (Voir le profil) 18 mars 2021 16:55:09

Ne ĉiuj detaloj de unu lingvo povas esti senperde transdonataj al alia lingvo. Mi trovas similan problemon kun la hispana. En la hispana ne estas verbaj paroj, kiuj malsimilaj laŭ perfekteco (znati/uznati), tamen el ĉiu verbo oni povas formi multe da malsamajn formojn pasintajn, aktivajn realajn, kiuj ĉiuj estas malsimilaj:

hice
hacía
he hecho
había hecho
(hube hecho)
estuve haciendo
estaba haciendo
he estado haciendo
había estado haciendo
(hube estado haciendo)

Ĉiuj ĉi verbformoj signifas "mi faris", sed ĉiu el ili transdonas certajn detalojn.

Por esperantigi, mi unue demandas min "ĉu oni vere perdas gravan informaĵon, se oni uzas la simplan Esperantan verboformon?" Se la respondo estas "ne", mi prenas la simplan formon. Se la respondo estas "jes", mi uzas adverbojn, helpverbojn, sufiksojn, ktp.

hacía -> kutimis fari, kutime faris, faradis
hice -> faris
conocía -> mi sciis
conocí -> mi eksciis

StefKo (Voir le profil) 19 mars 2021 19:47:58

Anstataŭ maldetala diskuto pri la temo, mi pretas skribi (surskribi?) ĉisubajn verbojn en la perfektivo kaj imperfektivo (ekz. en is-tempo, kiel eble plej kurte). Mi ĉiam plue baraktas kontraŭ tiu ĉi problemo.

fari: estis farinta/faris(?)
fermi
fini
ĝoji
konstrui
krii
kuri
lerni
levi
meti
morti
movi
naski
pasi
porti
preni
rakonti
respondi
ridi
skribi
ŝanĝi

Altebrilas (Voir le profil) 19 mars 2021 22:21:10

Ĉu vi povas doni ekzemplojn de frazoj, kie tiu distingo estas nepra? Ekzemploj pri kiuj la kunteksto ne sufiĉas por kompreni la nuancon?

En la franca, estas kvin pasintaj verbformoj. Inter "passé simple" kaj "passé composé", la ĉefa nuanco estas ke la unua estas uzata plejofte skribe, dum la dua parole. Ambaŭ estas tradukeblaj per "is" formo. Gravas konservi nuancojn, sed unue oni sciu pri kiuj temas kaj kial ili povus malaperi.

nornen (Voir le profil) 19 mars 2021 23:42:52

Altebrilas:Ĉu vi povas doni ekzemplojn de frazoj, kie tiu distingo estas nepra? Ekzemploj pri kiuj la kunteksto ne sufiĉas por kompreni la nuancon?

En la franca, estas kvin pasintaj verbformoj. Inter "passé simple" kaj "passé composé", la ĉefa nuanco estas ke la unua estas uzata plejofte skribe, dum la dua parole. Ambaŭ estas tradukeblaj per "is" formo. Gravas konservi nuancojn, sed unue oni sciu pri kiuj temas kaj kial ili povus malaperi.
Ne temas tiom pri la malsameco inter "j'ai fait" kaj "je fis", sed pli pri la malsameco inter "j'ai fait" kaj "je faisais".

Almenaŭ en la hispana estas granda malsameco inter "cuando era niño, me caí (je tombai / je suis tombé) de cabeza" kaj "cuando era niño, me caía (tombais) de cabeza". La dua kaŭzis pli da kapaj lezoj. Same pri "lo conocí" kaj "lo conocía"; "lo supe" kaj "lo sabía".

StefKo (Voir le profil) 20 mars 2021 08:15:44

Altebrilas:Ĉu vi povas doni ekzemplojn de frazoj, kie tiu distingo estas nepra? Ekzemploj pri kiuj la kunteksto ne sufiĉas por kompreni la nuancon?

En la franca, estas kvin pasintaj verbformoj. Inter "passé simple" kaj "passé composé", la ĉefa nuanco estas ke la unua estas uzata plejofte skribe, dum la dua parole. Ambaŭ estas tradukeblaj per "is" formo. Gravas konservi nuancojn, sed unue oni sciu pri kiuj temas kaj kial ili povus malaperi.
Jen frazoj.

Fari: “Hieraŭ mi faris kopion de la manuskripto.”
Demando: Ĉu la kopio estas nun preta, ĉu ne? La manuskripto enhavis 400 paĝojn.
Fermi: “Antaŭ ventego Maria fermis ĉiujn fenestrojn en sia granda domo.”
Demando: Ĉu ŝi sukcesis fermi ĉiujn fenstrojn, ĉu ne? Eble kelkajn fenestrojn ŝi ne sukcesis fermi?
Fini: “Kiam mi vizitis amikinon, ŝi finis legi libron (ŝi legis la lastan paĝon).”
Demando: Ĉu la libro estis tiam entute tralegita, ĉu estis ankoraŭ iomete por tralegi?
Ktp.

Dialogo en lernejo:

La instruistino demandas:
– Joĉjo, ĉu vi tralegis la libron kiun mi ordonis?
– Jes. Mi legis.
– Joĉjo, mi ne demadas, ĉu vi legis sed ĉu vi tralegis!


Tiaj intencaj prisilentoj estas multaj en niaj ĉiutagaj konversacioj.

Kaj jen alia konversacio.

La instruistino demandas:
– Joĉjo, ĉu vi legis la libron kiun mi ordonis?
– Jes. Mi legis.
– Kiom da paĝojn vi legis?
– Unu paĝon.
– Kial nur unu paĝon kaj ne la tutan libron!?
– Sinjorino, vi ne diris ke mi devu tralegi la tutan libron, vi nur diris ke mi legu la libron...


Ĉu en la du dialogoj oni vidas la bezonon de la diferecigo de la perfektiveco kaj imperfektiveco?
Kiom da horoj mi jam perdis por elekti ĝustan aspekton de la verboj! Kaj plue me ne scias kiuj estas ĝustaj!

Retour au début