目次へ

Timiga artikolo

Zam_franca,2021年4月10日の

メッセージ: 3

言語: Esperanto

Zam_franca (プロフィールを表示) 2021年4月10日 13:38:48

https://sezonoj.ru/2021/04/heko-7/

Ĉu kiel en 1914 (Francujo), kiel en 1967 (Israelo), UK kaj IJK nuliĝos aŭ devos ŝanĝi sian kongresejon pro milito?

La plej junaj generacioj en Nord-Irlando neniam vere suferis pro perforta konflikto inter irlandaj naciistoj kaj unionistoj. Mi timas, ke tio baldaŭ fariĝos tute malvera aserto.
Ĉu la status quo (Esperante, eble oni diru "antaŭstato", mi ne scias) ŝanĝos en Ukrainujo? Ĉu la milito tuŝos la tutan landon? Espereble ne.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2021年4月10日 13:44:14

Laŭ PIV:
antaŭstato. Tiu ⁓o de aferoj, kiu ekzistis antaŭ la lasta(j) okazaĵo(j), milito, detruo ks: restarigi la antaŭ⁓on; la pactribunalo decidis, ke ambaŭ armeoj revenos al sia antaŭ⁓o.
La lasta frazo pripensigas min:
Ju pli progresas la kampanjoj de vakcinado kontraŭ la pandemia viruso, des pli refokusiĝas la malnovaj konfliktoj, kvazaŭ la pandemio survojus al sia fino.
Post epidemio, nova milito, kaj se tio okazas kiel en 1918 , post milito, nova eoidemio!

Ĉu vi ne preferas imagi novan mondon?

IgorSokoloff (プロフィールを表示) 2021年4月11日 15:31:29

Verdire, mi esperis tralegi ĉi-fadene reale timigan artikolon, sed evidentiĝis, ke temas nur-nure pri vica bagatela "performance" de la fals-voĉa dueto de patosaj kartavuloj.

先頭にもどる