Timiga artikolo
viết bởi Zam_franca, Ngày 10 tháng 4 năm 2021
Tin nhắn: 3
Nội dung: Esperanto
Zam_franca (Xem thông tin cá nhân) 13:38:48 Ngày 10 tháng 4 năm 2021
Ĉu kiel en 1914 (Francujo), kiel en 1967 (Israelo), UK kaj IJK nuliĝos aŭ devos ŝanĝi sian kongresejon pro milito?
La plej junaj generacioj en Nord-Irlando neniam vere suferis pro perforta konflikto inter irlandaj naciistoj kaj unionistoj. Mi timas, ke tio baldaŭ fariĝos tute malvera aserto.
Ĉu la status quo (Esperante, eble oni diru "antaŭstato", mi ne scias) ŝanĝos en Ukrainujo? Ĉu la milito tuŝos la tutan landon? Espereble ne.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 13:44:14 Ngày 10 tháng 4 năm 2021
antaŭstato. Tiu ⁓o de aferoj, kiu ekzistis antaŭ la lasta(j) okazaĵo(j), milito, detruo ks: restarigi la antaŭ⁓on; la pactribunalo decidis, ke ambaŭ armeoj revenos al sia antaŭ⁓o.La lasta frazo pripensigas min:
Ju pli progresas la kampanjoj de vakcinado kontraŭ la pandemia viruso, des pli refokusiĝas la malnovaj konfliktoj, kvazaŭ la pandemio survojus al sia fino.Post epidemio, nova milito, kaj se tio okazas kiel en 1918 , post milito, nova eoidemio!
Ĉu vi ne preferas imagi novan mondon?
IgorSokoloff (Xem thông tin cá nhân) 15:31:29 Ngày 11 tháng 4 năm 2021