去目錄頁

"Prime time" en Esperanto

Zam_franca, 2021年4月12日

讯息: 18

语言: Esperanto

Zam_franca (显示个人资料) 2021年4月17日下午3:27:12

ito:En mia lando oni nomas la tempon 19:00
-22:00 "golden time(ora tempo)". Tiu ĉi vorto havas sencon "tempo valora je oro(mono)", ĉar en tiu tempo en tago plej multe da homoj spektas televidon(reklamaĵojn) . Ĝi origine estas vorto por ne spektantoj sed dissendantoj.
Interese! Mi ŝatas tiun esprimon.

Ĉu oni povas diri ke "ora tempo" estas universale komprenebla esprimo? Supozeble jes, ĉu ne?

StefKo (显示个人资料) 2021年4月18日上午8:48:15

Por mi – jes. En la pola estas multaj metaforoj kun la vorto oroora. Mi komencas la fadeno pri metaforoj kun la vorto oro/ora.

Metsis (显示个人资料) 2021年4月19日上午7:17:40

Altebrilas:Mi preferas ĉefhoro-n pro pluraj kialoj:
1. "pinttempo" estas malfacile prononcebla, aŭ pli longa, se oni aldonas "o" por faciligi prononcon: "pintotempo"
2. La metaforo estas nur matematika: estas pinto sur la grafikaĵo kiu priskribas nombron de uzantoj laŭ la tempo, sed ĉu ne-matematikistoj tiel bone komprenos ĝin?
3. La esprimo ekzistas en mia gepatra lingvo "heure de pointe", sed ne "temps de pointe". Ĉu tiu vorto estas same komprenebla de anoj de ĉiuj lingvoj?
4. "pinthoro" havas negativan kromsignifon: ĝi elvokas la horo kiam homoj estas devigitaj kunpremiĝi en ofte malbonodoraj transportiloj. Male televida ĉeftempo estas tiu, kiam homoj preferas spekti la ekranon (do la plej profita por reklamo). "ĉeftempo" estas pli positiva. "pintotempo" pli taŭgus por kritiki amaspropagando aŭ cerbolavado, aŭ elvoki ian ajn deviga kolektiva spektado de la aparato.
1. Kompreneble "pintotempo" taŭgas, se vi trovas malfacile prononci "pinttempo".
2. Estas 285 trafoj de "pintkunven/" en Tekstaro. Estus ege mirinda, se tiuj prezidentoj, ĉefministroj kaj aliaj kunventpartoprenantoj estus matematikistoj.

PIV difinas pinthoroj per
PIV:
La horoj, dum kiuj la ekonomia aktiveco (aĉetado, trafiko ks) estas plej granda.
Ĉar oni jam uzas la vorton "pint" prefikse por montri aktivecoj, "pint(o)tempo" estas trafa.

Altebrilas (显示个人资料) 2021年4月19日上午8:15:36

Mi atente rigardis PIV-on, sed ne vidis el kiu signifo de "pint" fontas tiu signifo. Verŝajne, temas pri la matematika metaforo, sed ĝi ne estas indikita. Do tiu kunmetaĵo ne estas rekte komprenebla per siaj elementoj. "Maksimumejo" estas vorto (en PIV) kiu havas tiun precizan signifon.

Do mi esperas, ke PIV koherigos tiujn difinojn.

Pri pintkunveno "pint" aludas al supro de hierarkio, ne de kurbo. Ĝi estas rekta traduko el naciaj lingvoj.

Metsis (显示个人资料) 2021年4月21日上午9:56:27

He, ĉu vi povas klarigi al mi, kiel la difinoj de "pinto" havas kaŝitajn matematikajn metaforojn?

PIV:
1 Akuta k pika ekstremo: pinto de glavo
2 Maldika ekstremo de objekto, pli k pli mallarĝiĝanta al la supro: pinto de sonorilturo
3 Ekstremo de korpoparto: li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo
4 Ⓣ Ĉiu el la pli-malpli pintoformaj ĉefaj finaj pecoj, ĝenerale interŝanĝeblaj, de iloj, kiel borilo
[/quote

nornen (显示个人资料) 2021年4月21日下午7:30:29

Ankaŭ en la UV ĝi ne havas matematikan signifon.

UV:pint' pointe, bout | point, tip, peak | Spitze | остріе, носокъ | wierzchołek, szczyt.
Sendube oni uzas tiun vorton ankaŭ en matematiko, sed estis la matematiko, kiu pruntis nematematikan vorton.

Altebrilas (显示个人资料) 2021年4月21日下午8:46:35

https://en.wiktionary.org/wiki/peak#English

Vidu signifoj 2 kaj 8.

La aliaj lingvoj uzas la saman metaforan signifon.

Metsis (显示个人资料) 2021年4月22日下午12:22:55

Altebrilas:https://en.wiktionary.org/wiki/peak#English

Vidu signifoj 2 kaj 8.

La aliaj lingvoj uzas la saman metaforan signifon.
Laŭ la sama logiko la ilo "martelo" estas tro anatomia termino, ĉar homoj havas po martelon (orela osteto) en siaj oreloj. Sekvan fojon iu petas min ripari ion, kaj mi bezonos martelon por tiu tasko, mi povas rifuzi kun argumento, ke mi ne ŝatas anatomion 🤪

回到上端