Al la enhavo

Por fruaj vekiĝantoj

de Miland, 2008-septembro-28

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-28 09:51:09

Jen enigmo por dimanĉo, Einstein kiel kamelo en dezerto

Einstein, imagu, estas vendisto de daktiloj kaj havas kamelon, kiu povis kunporti 1000 daktilojn. Lia staplo havas 3000 daktilojn. Li devas transiri dezerton, kiu estas 1000 kilometrojn larĝa, sed la kamelo bezonas manĝi po unu daktilo kilometre.

Kiom da daktiloj li povos transporti al la bazaro trans la dezerto?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-28 10:51:51

Oni devas trovi punkton x, al kiu la kamelo povas porti 1000 daktilojn. De tiu punkto la kamelo povas rekte iri al la celo.
La kamelo startas 3 fojojn kun 1000 daktiloj kaj devas 2 fojojn reiri al la startpunkto. Tio signifas ke la kamelo manĝas 5*x daktilojn ĝis tiu punkto. 1000 daktiloj restas do 2000=5*x, do la punkto x = 400.
La kamelo nun estas ĉe punkto x=400km kun 1000 daktiloj, ĝi iras nun rekte la celo kaj restas x = 400 daktiloj.

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-28 12:27:56

horsto:
Bona provo, bone komencita, sed ne la plej bona solvo. Provu denove!

horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-29 14:18:03

Mi trovis perfektan solvon!
Vi lasas la kamelon manĝi du mil daktilojn antaŭ ol vi ekiras. Tiam la besto ne bezonas manĝi dum la tuta vojaĝo en ambaŭ direktoj. Ĝi do portas mil daktilojn al la celo kaj povas eĉ reiri al la startpunkto.

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-29 15:00:08

Nu, ĉu la kompatinda kamelo mortus aŭ enirus la Guinness libro de Mondrekordoj, manĝinte 2000 daktilojn, mi ne scias, tamen vi meritas bluan stelon pro inĝenia solvo!:

*

Tamen, la 'ĝusta' solvo, dum ne portante tiom da daktiloj, ne malutilas bestojn.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-29 15:05:45

Saluton,

Li metas sunan panelon sur kamelo, tiel li ne bezonas energion.

Unue Einstein pensus pri vojaĝi lumrapide, sed ĝi bezonas senfinan energion...

Sed Miland... via kamelo tro manĝas!

ridulo.gif,

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-29 15:14:04

Se diri pri sunpaneloj, ni ne havas meĥanismon por ŝanĝi sunenergion en la vivenergion de la kamelo. Sed ĉiukaze, temas pri la kamelo de Einstein, ne la mia. Ne plaĉus al mi tiaj malbonhumoraj bestoj!

sergejm (Montri la profilon) 2008-septembro-30 07:37:42

En unua vojaĝo ni prenas 1000 daktiloj kaj metos po 3 daktiloj je ĉiu kilometro.
Veturinte 200 kilometrojn, restos nur 200 daktiloj kaj ni devas reveni.
En dua vojaĝo la kamelo en la unuaj 200 kilometroj manĝas daktilojn, kiujn ni metis en la unua vojaĝo, poste ni metos po unu daktilo je ĉiu kilometro kaj je 533-a kilometro nia provizo estos 335 daktilojn kaj ni devas reveni, metinte tie unu aŭ du daktilojn (la kamelo menĝoj pli po unu daktilo da 200-a ĝis 1-a kilometro).
Post dua vojaĝo ni havas ĉenon el 533 daktiloj, metinta je ĉiu kilometro (je la 533-a kilometro povas resti 2 datiloj).
En la komenco de la tria vojaĝo nia kamelo manĝas tiujn daktilojn kaj poste uzas daktilojn el la provizo. Ni atingos la 1000-an kilometron kun 533 daktiloj en provizo, kaj unu dakilo restos en la starta puntkto aŭ je la 533-a kilometro.
La supra kalkulado estas por tiu kazo se la kamelo manĝos daktilon post transiro de ĉiu kilometro. Se ni povas antaŭmanĝigi la kamelon, ni povas transporti pliajn daktilojn - kiel montris horsto, se ni povas antaumanĝigi la kamelon por la tuta vojaĝo, ni transportos 1000 daktilojn aŭ eĉ pli.

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-30 09:54:39

sergejm:En unua vojaĝo ni prenas 1000 daktiloj kaj metos po 3 daktiloj je ĉiu kilometro..
Via fina solvo ŝajnas ĝusta, sed via klarigo ne estas komprenebla. Vi devas reskribi ĝin pli klare antaŭ ol vi meritos la verdan stelon.

horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-30 11:02:57

Bona solvo, sergejm, gratulojn!
Ĉu oni povas (facile) pruvi ke ĉi tiu solvo estas la plej bona?

Reen al la supro