Príspevky: 17
Jazyk: Esperanto
sergejm (Zobraziť profil) 30. septembra 2008 11:32:01
Oni povas organizi staplojn ne en ĉiu kilometro, sed nur en 200-a kaj 533-a kilometroj.
S - la baza staplo
S1 - staplo en 200-a kilometro.
S2 - staplo en 533-a kilometro.
B - bazaro en 1000-a kilometro.
* - loko de la kamelo
0. Komenca stato: 3000 daktiloj en la baza staplo:
S=3000* S1=0 S2=0 B=0
1. La kamelo alportis 800 daktilojn al la staplo S1 kaj manĝis 200 daktilojn:
S=2000 S1=800* S2=0 B=0
2. La kamelo revenis al la baza staplo kaj manĝis 200 daktilojn:
S=2000* S1=600 S2=0 B=0
3. La kamelo alportis 800 daktilojn al la staplo S1, manĝis 200 daktilojn, nun en la staplo S1 ni havas 1400 daktilojn:
S=1000 S1=1400* S2=0 B=0
4. La kamelo alportis 667 daktilojn al la staplo S2 kaj manĝis 333 daktilojn:
S=1000 S1=400 S2=667* B=0
5.La kamelo revenis al la staplo S1, manĝinte 333 daktilojn:
S=1000 S1=400* S2=334 B=0
6. La kamelo revenis al la baza staplo, manĝinte 200 daktilojn:
S=1000* S1=200 S2=334 B=0
7. La kamelo alportis 800 daktilojn al la staplo S1, manĝinte 200 daktilojn:
S=0 S1=1000* S2=334 B=0
8. La kamelo alportis 667 daktilojn al la staplo S2, manĝinte 333 daktilojn:
S=0 S1=0 S2=1001* B=0
9. La kamelo atingis la bazaron kun 533 daktiloj. Ĝi manĝis 467 daktilojn. Unu daktilo restis en la staplo S2.
S=0 S1=0 S2=1 B=533*
Miland (Zobraziť profil) 30. septembra 2008 13:22:54
sergejm:Oni povas iom simpligi mian solvon..Eble - tamen, via solvo sufiĉas kaj estas komprenebla. Do, mi gratulas vin, kaj vi gajnas la verdan stelon:
★
horsto (Zobraziť profil) 30. septembra 2008 16:48:55
Dum la du unuaj vojaĝoj vi lasas sufiĉan kvanton da manĝaĵoj sur la vojo por la sekvontaj vojaĝoj. La unuan distancon de S al S1 vi devas iri kvin fojojn, tio signifas la distanco estas 1000/5=200. La duan distancon de S1 al S2 vi devas iri tri fojojn, tial la distanco estas 1000/3=333.
Dum la tria vojaĝo la kamelo nur bezonas manĝi de la portataj daktiloj inter la punktoj S2 kaj B, tial 533 daktiloj restas ĉe la celo.
sergejm (Zobraziť profil) 1. októbra 2008 6:22:46
Einstein volas fari sur sia kamelo ĉirakaŭmondan vojaĝon. Ekvatoron de planedo, sur kiu loĝas Einstein, kovras dezerto, longeco de la ekvatoro estas 40000 km.
Daktiloj ne estas divideblaj. Aliaj kondiĉoj kiel en la tasko de Miland.
Kiom da daktiloj li devas havi en baza staplo por fari la vojaĝon?
Se la vojaĝo ne estas ebla, kia estas maksimuma longeco de ekvatoro por tia vojaĝo estu ebla?
(Fakte, mi ankoraŭ ne scias la respondon.)
Miland (Zobraziť profil) 1. októbra 2008 10:19:41
Sed la dua problem estis interesa: kio estas la maksimuma longeco de la ebla vojaĝo? Alivorte, la maksimuma numero da etapoj? Jare la mondo produktas ĉirkau 5 miliardo kilogramojn de daktilojn. Ni diru ke sufiĉe bona daktilo pezas 20g, do 1 kg enhavas 50. Tial ni havas proksimume 250 miliardoj daktilojn. Tiu estas 1000*(250 milionoj), kaj log(250 milionoj)/log 3 = 17.60, do mi taksas ke la maksimume atingebla etapo havinte ankoraŭ 333 daktilojn estas numero 17, kaj la plej fora atingebla esta 18, aŭ 6000 km for.
Bone ke la Sahara dezerto havas oazojn, ĉu ne?
horsto (Zobraziť profil) 1. októbra 2008 12:02:27
Estu:
n=nombro de daktiloj
m=n/1000
Tiam vi devas iri la unuan etapon 2m-1 foje.
1000=2m-1 => m=500.5
Tio signifas, ke se m=500 vi devas lasi po 2m-1=999 daktiloj kilometre. Do la maksimuma kvanto da daktiloj estas 500000 por tiu sistemo, sed vi certe povas uzi alian sistemon, ekzemple simple transporti la staplon de unu loko al alia, pli proksima al la celo.
sergejm (Zobraziť profil) 2. októbra 2008 12:59:56
Krom tio, se daktilo ne estas dividebla,
1000/3 = 333
...
1000/1001 = 0
kaj vico 1000/3 + 1000/5 + ... finiĝas ĉe 1000/999, kaj ni devas uzi alian metodon por pliigi la distancon.
Fakte, dekomence estis tasko pri ĉiraŭluna vojaĝo en luna veturilo, kiu povas transporti barelojn kun brulaĵo. Tie estis ne tiom frenezaj numeroj, sed mi ne memoras kiaj.