ĉu tabelvortoj devas korespondi??
de Darth_Vader, 2021-majo-03
Mesaĝoj: 7
Lingvo: Esperanto
Darth_Vader (Montri la profilon) 2021-majo-03 00:14:46
"la konstruaîo estas tiel bela, kian la homa okulo iam vidis."
Ĉu ĝi devus esti "la konstruaîo estas tia bela, kian la homa okulo iam vidis." ?
mi kredis ke vi devus uzi la tabelvorton kiu korespondas kun la alia tabelvorto.
Ĉu mi malpravas?? Ĉu ili ne necese devas korespondi??
Frano (Montri la profilon) 2021-majo-03 06:33:07
ekz. li estas tiel forta, kiel mi (Z); mi konas lin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro (Z).
sergejm (Montri la profilon) 2021-majo-03 07:04:59
Altebrilas (Montri la profilon) 2021-majo-03 08:02:04
mi konas lin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro (Z).Oni vidas tion, transformante la frazon: Videble, "tempon" estas subkomprenita (alikaze mankus objekto):
mi konas lin tiel longan tempon, kian tempon povas ampleksi mia memoroAŭ, izolante la duan subfrazon:
Mia memoro povas ampleksi (ne pli ol) tian tempon.
Darth_Vader (Montri la profilon) 2021-majo-23 18:32:51
sergejm:Kiel sonas ĉi tiu frazo en la angla originalo?sergejm por respondi vian demandon:
"the building is as beautiful as any human eye has ever seen"
Darth_Vader (Montri la profilon) 2021-majo-23 18:37:28
Altebrilas:"kian" ne korespondas al "tiel", sed al "tiel longan", kio esprimas econ.dankon. Kie en la PMEG temas pri tio ĉi??mi konas lin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro (Z).Oni vidas tion, transformante la frazon: Videble, "tempon" estas subkomprenita (alikaze mankus objekto):mi konas lin tiel longan tempon, kian tempon povas ampleksi mia memoroAŭ, izolante la duan subfrazon:Mia memoro povas ampleksi (ne pli ol) tian tempon.
Altebrilas (Montri la profilon) 2021-majo-23 21:13:08
https://dvd.ikso.net/revo/art/tiel.html
fine de la paragrafo a).
Mi ankaŭ supozas, ke Zamenhof ne konsultis PMEG (-n).