Al la enhavo

Subtenu proponojn pri esperanto en EU!

de baba79, 2021-majo-11

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

dosieroj (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-20 14:02:57

sergejm:Verŝajne, eblas trovi ie gotikan tiparon kun ĉapelitaj literoj - sed ĉi tio ne estas problemo de Esperanto, Esperarnto ne devigas uzi gotikan tiparon, ekzemple en lernu oni uzas ordinaran unikodan tiparon.
Verŝajne, vi volis skribi 'unikoda tiparo' anstataŭ 'gotika tiparo'? Sed unikodo nun estas uzata preskaŭ ĉie.
La esprimo "Gotika tiparo" hazarde krevis en mia kapo. Ĝi estis pli korekta diri "Latin font".

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-21 21:43:46

Ŝajnas, ke oni konfuzas plurajn aferojn:

Alfabeto (Latina, cirila, araba, ktp): listo de literoj kun proksimuma formo.
Kodo (Ascii, Ebcdic, Unicode, ktp): la cifera kodo de ĉiu litero.
Tiparo (Times Roman, Helvetica, Courier): la formo de la presitaj literoj kun rekonebla stilo.

Ĉu vi riproĉas al nia lingvo la ĉapelitajn literojn, aŭ la latina alfabeto?

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-21 22:19:15

Kiel mi komprenas, li riproĉas pri latina alfabeto, ne pri ĉapelitaj literoj.
Latina alfabeto estas plej uzata, do tio estas bona elekto. Oni povas riproĉi pri ĉapelitaj literoj, sed feliĉe ili ĉeestas en unikodo kaj ĉeestas en plej uzataj tiparoj. Sed Esperanta klavaro "en kesto" estas nur en Android (sed ne en Samsunga klavaro), kaj estas problemoj pri tajpado. Nun mi tajpas en Android.

dosieroj (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-22 04:01:23

Altebrilas:Ŝajnas, ke oni konfuzas plurajn aferojn:

Alfabeto (Latina, cirila, araba, ktp): listo de literoj kun proksimuma formo.
Kodo (Ascii, Ebcdic, Unicode, ktp): la cifera kodo de ĉiu litero.
Tiparo (Times Roman, Helvetica, Courier): la formo de la presitaj literoj kun rekonebla stilo.

Ĉu vi riproĉas al nia lingvo la ĉapelitajn literojn, aŭ la latina alfabeto?
Mi havas moralan rajton esti konfuzita: mi ne estas fakulo. Mi esprimis la ĉefa ideo, kaj tiam lasu la specialistoj laboro.

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-22 05:49:45

La plejmulto ne konsentas kun vi, do nenia laboro sekvos.
Jam estas farita alfabeto por blinduloj - https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Brajlo
kaj multaj sistemoj de stenografio - https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Stenografio
Morsa kodo - https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Morsa_kodo
Maraj flagoj - http://lingvo.org/flagoj
Sed ĉiuj ĉi estas uzataj en situacioj, por kiuj ili estas kreitaj.
Kaj la ĉefa alfabetoj restas la latina kun ĉapeltaj literoj. Laŭ Fundamento oni rajtas anstataŭi ĉ per ch k.t.p.

dosieroj (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-22 10:10:29

Neniu laboro estas devita. Mi sugestas uzanta unu el la stenografio-sistemoj kiel la ĉefa rimedo de skribado en Esperanto.

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-22 11:26:36

Stenografio neniam povas esti ĉefa skribado de lingvo. Stenografisto skibas rapide parolon kaj poste deĉifras ĝin kaj reskribas per ordinara alfabeto.
Estas multe da stenografiaj sistemoj kaj stenografisto povas dekomence preferi unu kaj poste ŝanĝi al la alia. Tiam li iam ne povos deĉifri malnovajn skribaĵojn.

dosieroj (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-22 11:41:43

Mi scias, kion stenografio estas. Sed mi ne proponas skribi rapide, sed por simpligi la literumon de leteroj kiel eble plej multe.

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-31 15:40:44

La mesaĝo estas kaŝita.

walfino (Montri la profilon) 2021-oktobro-03 08:53:21

La paĝo estas tute en franca kiun mi ne komprenas. Ĉu havas anglan aŭ esperantan version?

Reen al la supro