去目錄頁

Subtenu proponojn pri esperanto en EU!

baba79, 2021年5月11日

讯息: 21

语言: Esperanto

dosieroj (显示个人资料) 2021年8月20日下午2:02:57

sergejm:Verŝajne, eblas trovi ie gotikan tiparon kun ĉapelitaj literoj - sed ĉi tio ne estas problemo de Esperanto, Esperarnto ne devigas uzi gotikan tiparon, ekzemple en lernu oni uzas ordinaran unikodan tiparon.
Verŝajne, vi volis skribi 'unikoda tiparo' anstataŭ 'gotika tiparo'? Sed unikodo nun estas uzata preskaŭ ĉie.
La esprimo "Gotika tiparo" hazarde krevis en mia kapo. Ĝi estis pli korekta diri "Latin font".

Altebrilas (显示个人资料) 2021年8月21日下午9:43:46

Ŝajnas, ke oni konfuzas plurajn aferojn:

Alfabeto (Latina, cirila, araba, ktp): listo de literoj kun proksimuma formo.
Kodo (Ascii, Ebcdic, Unicode, ktp): la cifera kodo de ĉiu litero.
Tiparo (Times Roman, Helvetica, Courier): la formo de la presitaj literoj kun rekonebla stilo.

Ĉu vi riproĉas al nia lingvo la ĉapelitajn literojn, aŭ la latina alfabeto?

sergejm (显示个人资料) 2021年8月21日下午10:19:15

Kiel mi komprenas, li riproĉas pri latina alfabeto, ne pri ĉapelitaj literoj.
Latina alfabeto estas plej uzata, do tio estas bona elekto. Oni povas riproĉi pri ĉapelitaj literoj, sed feliĉe ili ĉeestas en unikodo kaj ĉeestas en plej uzataj tiparoj. Sed Esperanta klavaro "en kesto" estas nur en Android (sed ne en Samsunga klavaro), kaj estas problemoj pri tajpado. Nun mi tajpas en Android.

dosieroj (显示个人资料) 2021年8月22日上午4:01:23

Altebrilas:Ŝajnas, ke oni konfuzas plurajn aferojn:

Alfabeto (Latina, cirila, araba, ktp): listo de literoj kun proksimuma formo.
Kodo (Ascii, Ebcdic, Unicode, ktp): la cifera kodo de ĉiu litero.
Tiparo (Times Roman, Helvetica, Courier): la formo de la presitaj literoj kun rekonebla stilo.

Ĉu vi riproĉas al nia lingvo la ĉapelitajn literojn, aŭ la latina alfabeto?
Mi havas moralan rajton esti konfuzita: mi ne estas fakulo. Mi esprimis la ĉefa ideo, kaj tiam lasu la specialistoj laboro.

sergejm (显示个人资料) 2021年8月22日上午5:49:45

La plejmulto ne konsentas kun vi, do nenia laboro sekvos.
Jam estas farita alfabeto por blinduloj - https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Brajlo
kaj multaj sistemoj de stenografio - https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Stenografio
Morsa kodo - https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Morsa_kodo
Maraj flagoj - http://lingvo.org/flagoj
Sed ĉiuj ĉi estas uzataj en situacioj, por kiuj ili estas kreitaj.
Kaj la ĉefa alfabetoj restas la latina kun ĉapeltaj literoj. Laŭ Fundamento oni rajtas anstataŭi ĉ per ch k.t.p.

dosieroj (显示个人资料) 2021年8月22日上午10:10:29

Neniu laboro estas devita. Mi sugestas uzanta unu el la stenografio-sistemoj kiel la ĉefa rimedo de skribado en Esperanto.

sergejm (显示个人资料) 2021年8月22日上午11:26:36

Stenografio neniam povas esti ĉefa skribado de lingvo. Stenografisto skibas rapide parolon kaj poste deĉifras ĝin kaj reskribas per ordinara alfabeto.
Estas multe da stenografiaj sistemoj kaj stenografisto povas dekomence preferi unu kaj poste ŝanĝi al la alia. Tiam li iam ne povos deĉifri malnovajn skribaĵojn.

dosieroj (显示个人资料) 2021年8月22日上午11:41:43

Mi scias, kion stenografio estas. Sed mi ne proponas skribi rapide, sed por simpligi la literumon de leteroj kiel eble plej multe.

sergejm (显示个人资料) 2021年8月31日下午3:40:44

讯息已经隐藏了。

walfino (显示个人资料) 2021年10月3日上午8:53:21

La paĝo estas tute en franca kiun mi ne komprenas. Ĉu havas anglan aŭ esperantan version?

回到上端