讯息: 26
语言: Esperanto
m_v (显示个人资料) 2021年6月28日下午12:27:45
Ups, pardonu ioman malfruon. 😅
La turo - burĝaro evitas la propagandan diskonigadon fare de la episkopoj kaj rekte postulas finon de la nigra teokratia monarkio.
IgorSokoloff (显示个人资料) 2021年7月8日下午2:08:37
Frano (显示个人资料) 2021年7月10日上午7:31:44
Tamen, surda al la aspiroj de la revolucia burĝaro, teokratia monarkio daŭrigas sian nigran ekspansion.
m_v (显示个人资料) 2021年8月30日上午8:49:59
For la pastrojn, for la episkopojn! Klerismo alvenas surdorse de ĉevalo.
Frano (显示个人资料) 2021年9月13日下午4:41:50
Jes, la kuriero retiriĝis. Tamen la sankta sendito retiris sin ne pro timo pri sia vivo, sed nur pro zorgo pri komuna beno. Radioj de benita lumo eliras nun el lia modesta ĉelo kaj atingas eĉ la plej malproksimajn angulojn de la mondo.
m_v (显示个人资料) 2021年10月12日下午9:22:04
Okej, miaflanke mi rezignas pri la pompaj interpretoj de movoj, vi ĉiukaze scipovas tion tro bone kaj belarte!
Do … mi ĵus movis mian turon. 😁
Frano (显示个人资料) 2021年10月13日上午8:50:55
Nur la kompleta ekstermo de ĉiuj tur-burĝaj elementoj malfermos la vojon al pli brila estonteco.
m_v (显示个人资料) 2021年12月6日下午4:40:23
Post du monatoj da ege intensiva pripensado kaj primeditado, mi konkludis movi jene. Jes, jes, for la tur-burĝoj!
Kun jam fieraj 1671 tagoj, mi estimas, ke tiu ĉi partio estas senkonkurence la plej longdaŭra iam ajn ludita inter esperantistoj interrete.
PS: Kion vi pensas pri Carlsen-Nepo?
Frano (显示个人资料) 2021年12月15日上午11:08:13
Ŝajnas al mi ke en Dubajo estis du apartaj kvinpartiaj matĉoj kaj unu Granda Partio en intervalo inter ili. Tamen la plej granda enigmo restas: kiel la internacia karlsena teamo rompas lingvajn baregojn tute ne sciante Esperanton? Verŝajne ili devis nur silente ŝovi pecojn sur la tabulo
Feliĉan Z-tagon!
m_v (显示个人资料) 2022年1月5日下午8:59:55
kiel la internacia karlsena teamo rompas lingvajn baregojn tute ne sciante Esperanton? Verŝajne ili devis nur silente ŝovi pecojn sur la tabuloEble Carlsen tute ne bezonas teamon kaj nur kunportas ilin dekoracie por la kameraoj …
Feliĉan Z-tagon!Dankon! Mi ŝatus diri “ankaŭ al vi”, sed estas iom malfrue. Tamen mi jam deziras agrablajn kristnaskajn festotagojn (julikalendarajn)!