Al la enhavo

Ĉu iu volas ŝakludi? [parto 2]

de m_v, 2021-junio-03

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2022-januaro-25 14:07:29

№14 1.d4 Ĉf6 2.Kf4 e6 3.e3 c5 4.c3 Ĉc6 5.Ĉf3 d5 6.Ĉbd2 c:d4 7.e:d4 Ĉh5 8.Ke3 g6 9.Kd3 Kd6 10.0-0 0-0 11.a4 b6 12.Dc2 Kb7 13.Kh6 Te8 14.Tfe1 Tc8 15.Ĉb3 Ĉb4 16.Dd2 Ĉ:d3 17.D:d3 f6 18.Kd2 Dc7 19.g3 Dc4 20.Dc2 a5 21.Ĉh4 g5 22.Ĉg2 Ka6 23.Ĉe3 Dd3 24.D:d3 K:d3 25.Ĉc1 Ke4 26.Ĉe2 Rf7 27.b3 f5 28.Ĉc1 Ĉf6 29.h3 f4 30.Ĉg4 f:g3 31.f:g3 Ĉ:g4 32.h:g4 K:g3 33.Tf1+ Rg6 34.Ĉe2 Kd6 35.Tf2 Tf8 36.Ke1 T:f2 37.K:f2 Kf3
Estas klare, ke la elefantaj manovroj minacas neniun. Tamen tiaj agoj estas necesaj kaj fakte kontribuas al rapida starigo de daŭra kaj justa paco.

m_v (Montri la profilon) 2022-marto-08 15:12:53

№14 1. d4 Nf6 2. Bf4 e6 3. e3 c5 4. c3 Nc6 5. Nf3 d5 6. Nbd2 cxd4 7. exd4 Nh5 8. Be3 g6 9. Bd3 Bd6 10. O-O O-O 11. a4 b6 12. Qc2 Bb7 13. Bh6 Re8 14. Rfe1 Rc8 15. Nb3 Nb4 16. Qd2 Nxd3 17. Qxd3 f6 18. Bd2 Qc7 19. g3 Qc4 20. Qc2 a5 21. Nh4 g5 22. Ng2 Ba6 23. Ne3 Qd3 24. Qxd3 Bxd3 25. Nc1 Be4 26. Ne2 Kf7 27. b3 f5 28. Nc1 Nf6 29. h3 f4 30. Ng4 fxg3 31. fxg3 Nxg4 32. hxg4 Bxg3 33. Rf1+ Kg6 34. Ne2 Bd6 35. Rf2 Rf8 36. Be1 Rxf2 37. Bxf2 Bf3 0-1

Pardonu mian tioman malfruiĝon. Eble estas taŭga momento por fini tiun ĉi partion, ne plu aspektas iel ajn bone por mi. Gratulojn je la venko!

Mi forte esperas je rapida starigo de daŭra kaj justa paco … Restu fortaj, vi kaj via familio! Kie vi estas nun? Elkorajn salutojn 💙💛

Frano (Montri la profilon) 2022-marto-08 16:13:48

Dankon!
Blua kaj flava kreas verdan 💚
Ĝis!

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2022-marto-12 12:10:58

Vian decidon ĉesigi vian matĉon eblas nomi "saĝa". Ĉar apenaŭ iu efektive kredis, ke vi ludas memstare, ne uzante komputilajn aŭ smartfonajn programojn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-marto-12 20:38:55

IgorSokoloff:Vian decidon ĉesigi vian matĉon eblas nomi "saĝa". Ĉar apenaŭ iu efektive kredis, ke vi ludas memstare, ne uzante komputilajn aŭ smartfonajn programojn.
IgorSokoloff, se vi estas tiom interesata pri ŝakaj programoj, vi scias aŭ ŝatus ekscii ke estas manieroj vidi ke ludanto friponis aŭ ne.

Kreu konton en chess.com aŭ lichess.org se vi ne jam havas, algluu la notitan partion kaj lanĉu la analizilon.

Mi mem faris tion. Mi vidis ke ambaŭ ludantoj sufiĉe bone ludis, simple la blanka ludanto pli eraris ol la nigra ludanto.
La movoj de Frano estas ĝenerale bonaj laŭ tiu analizo, malofte bonegaj (sciante ke bonega movo, laŭ la programo, estas neofta), sed neperfektaj. Lia nivelo estas tute normala eĉ pli konsiderante ke li havis plurajn tagojn por pripensi ilin.

Eble vi jam scias ĉion-ĉi pri ŝakaj programoj. Tiam se vi vere estus interesata en la matĉo de Frano, vi estus povinta atenti, kiel mi faris, ĉu li vere friponis kiel vi diras.

Nenio povas malpruvi ke li estus friponanta por unu aŭ du movoj. Nenio povas pruvi tion ankaŭ. Sed li faris eraron kiu klare malplibonigis lian pozicion. Helpata de programo li ne estus farinta tiun eraron.

Ĉiukaze, mi certe eraras respondi al vi ĉar vi probable nur volas kalumnii aŭ almenaŭ insulte provoki Franon. Sciu tamen ke vi videbligas vian malhonestecon kaj senkialan insultemon.

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-januaro-07 07:54:08

@Frano kaj m_v
Verdire, mi ne komprenas, pro kiaj kialoj vi ĉesigis vian virtualan ŝak-bataladon.
Ŝajnas, ke la rusa-ukrajna konflikto, nek eĉ terura Putin neniel malhelpas al vi daŭrigi ĝin.
♟️♟️♟️♟️♟️

Reen al la supro