Ĉu iu volas ŝakludi? [parto 2]
од m_v, 03. јун 2021.
Поруке: 26
Језик: Esperanto
Frano (Погледати профил) 25. јануар 2022. 14.07.29
Estas klare, ke la elefantaj manovroj minacas neniun. Tamen tiaj agoj estas necesaj kaj fakte kontribuas al rapida starigo de daŭra kaj justa paco.
m_v (Погледати профил) 08. март 2022. 15.12.53
Pardonu mian tioman malfruiĝon. Eble estas taŭga momento por fini tiun ĉi partion, ne plu aspektas iel ajn bone por mi. Gratulojn je la venko!
Mi forte esperas je rapida starigo de daŭra kaj justa paco … Restu fortaj, vi kaj via familio! Kie vi estas nun? Elkorajn salutojn 💙💛
Frano (Погледати профил) 08. март 2022. 16.13.48
Blua kaj flava kreas verdan 💚
Ĝis!
IgorSokoloff (Погледати профил) 12. март 2022. 12.10.58
Zam_franca (Погледати профил) 12. март 2022. 20.38.55
IgorSokoloff:Vian decidon ĉesigi vian matĉon eblas nomi "saĝa". Ĉar apenaŭ iu efektive kredis, ke vi ludas memstare, ne uzante komputilajn aŭ smartfonajn programojn.IgorSokoloff, se vi estas tiom interesata pri ŝakaj programoj, vi scias aŭ ŝatus ekscii ke estas manieroj vidi ke ludanto friponis aŭ ne.
Kreu konton en chess.com aŭ lichess.org se vi ne jam havas, algluu la notitan partion kaj lanĉu la analizilon.
Mi mem faris tion. Mi vidis ke ambaŭ ludantoj sufiĉe bone ludis, simple la blanka ludanto pli eraris ol la nigra ludanto.
La movoj de Frano estas ĝenerale bonaj laŭ tiu analizo, malofte bonegaj (sciante ke bonega movo, laŭ la programo, estas neofta), sed neperfektaj. Lia nivelo estas tute normala eĉ pli konsiderante ke li havis plurajn tagojn por pripensi ilin.
Eble vi jam scias ĉion-ĉi pri ŝakaj programoj. Tiam se vi vere estus interesata en la matĉo de Frano, vi estus povinta atenti, kiel mi faris, ĉu li vere friponis kiel vi diras.
Nenio povas malpruvi ke li estus friponanta por unu aŭ du movoj. Nenio povas pruvi tion ankaŭ. Sed li faris eraron kiu klare malplibonigis lian pozicion. Helpata de programo li ne estus farinta tiun eraron.
Ĉiukaze, mi certe eraras respondi al vi ĉar vi probable nur volas kalumnii aŭ almenaŭ insulte provoki Franon. Sciu tamen ke vi videbligas vian malhonestecon kaj senkialan insultemon.
SlavikDze (Погледати профил) 07. јануар 2023. 07.54.08
Verdire, mi ne komprenas, pro kiaj kialoj vi ĉesigis vian virtualan ŝak-bataladon.
Ŝajnas, ke la rusa-ukrajna konflikto, nek eĉ terura Putin neniel malhelpas al vi daŭrigi ĝin.
♟️♟️♟️♟️♟️