去目錄頁

??? Mi ŝanĝigis al li la planon ???

cheak, 2008年10月28日

讯息: 5

语言: Esperanto

cheak (显示个人资料) 2008年10月28日下午2:56:58

saluton...

1) Mi ŝanĝigis al li la planon

2) Mi ŝanĝigis lin la planon

3) Mi ŝanĝigis lin la plano.

Se, se ... se mi volas uzi "ŝanĝigi"-n.
Kiu estas ĝusta?
Mi antaŭdankas vian helpon.
rideto.gif

Matthieu (显示个人资料) 2008年10月28日下午2:58:57

Saluton!

Mi pensas, ke la unua frazo estas ĝusta.

horsto (显示个人资料) 2008年10月28日下午4:31:09

La dua frazo estas malĝusta ĉar ĝi havas du objektojn, la tria havas du subjektojn kaj ankaŭ la unua ne plaĉis al mi. Mi pensas ke ĝi ankaŭ malĝustas. Kial ne jene:
Mi igis lin ŝanĝi la planon.
aŭ:
Mi faris lin ŝanĝi la planon.
aŭ:
Mi instigis lin ŝanĝi la planon.
aŭ:
Mi konvinkis lin ŝanĝi la planon.
...

Rudolf F. (显示个人资料) 2008年10月28日下午9:29:01

Prave, @Horsto!

Terurĉjo (显示个人资料) 2008年10月28日下午9:55:40

Bonvolu klarigi, kiu ŝanĝis la planon, ĉu "mi" aŭ "li"?

Se tion faris "mi", ĝuste estas "Mi ŝanĝis planon por li", se tion faris "li", horsto pravas.

Sed se vi nepre volas uzi la vorton "ŝanĝigi" (tre malklaran kaj nekompreneblan), la frazo estas "Mi ŝanĝigis lin pri la plano". shoko.gif

回到上端