Al la enhavo

Sporta enigmo

de dobri, 2008-oktobro-28

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2008-oktobro-28 21:26:30

Imagu, ke vi konkuras en longdistanca kuro. Fine de la konkurado vi devancas (preterkuras) la duavican konkuranton. Sur kiu loko vi atingos la celon?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-oktobro-28 21:36:16

la dua

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-28 21:37:35

Eblecoj:
(a) Ĉe la fostoj inter kiuj pendas afiŝo kiu diras 'FINO', ĉu ne?
(b) La unua, kiu egalas la dua, ĉar estas egalvenko (eble la ideo de Terurĉjo?)
(c) La tria, ĉar la dua haltas ĉe la fino.
(d) La lasta, ĉar la ceteraj, enhavante la duavican, haltas ĉe la fino.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-oktobro-28 21:43:41

Miland:Ĉe la fostoj inter kiuj pendas afiŝo kiu diras 'FINO', ĉu ne?
Havas rajton ekzisti, laŭ mi, tia respondo: survoje.

dobri (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 15:02:50

Terurĉjo:la dua
Jes, vi pravas. Vi legis atenteme.
Do mi havas similan enigmon:
Denove vi konkuras en longdistanca kuro. Nun vi sukcesos preterkuri la lastan konkuranton. Sur kiu vico vi nun atingos celon?
Sagaca Terurĉjo, se vi denove vidas tuj la ĝustan respondon, bonvolu iomete atendi. Eble la aliaj ne estas tiom rapidmensaj kaj gajigos nin.
Kara Miland, viaj eblecoj povas estis ĉiuj ĝustaj. Vi respondis sciencmaniere. Mi demandis simple. (Simila ŝerca demando estas: Kiom da seĝoj havas la piedo?)

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 15:46:03

dobri: Nun vi sukcesos preterkuri la lastan konkuranton. Sur kiu vico vi nun atingos celon?.. (Simila ŝerca demando estas: Kiom da seĝoj havas la piedo?)
Se mi komprenis vin ĝuste, eble la solvo estas:
sur la komuna vojo, laŭ kiu ĉiu konkuranto devas kuri.

dobri (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 16:02:40

Miland:
Se mi komprenis vin ĝuste, eble la solvo estas:
sur la komuna vojo, laŭ kiu ĉiu konkuranto devas kuri.
Ne vi ne komprenis ĝuste. Komuna vojo, laŭ kiu ĉiu konkuranto devas kuri, estas la sama, sed demando estas: Kiavice vi atingos celon? Kompreneble mi supozas, ke ĉiuj konkurantoj strebas atingi la plej altan vicon.

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 16:49:40

Ĉu vi volis diri 'rango' per la vorto 'vico'?
Ĉiukaze, se mi preterpasos la lastan nur ĉe la fino, mi atingos nur la lastan vicon. Sed se mi preterpasos lin antaŭe (kiun la enigmon ne ekskludis), aliaj vicoj atingeblos, ĉu ne?

horsto (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 16:52:36

Se nur mi devancas la lastan kuranton tiam mi estas la unua. Sed povus esti ke ankaŭ ĉiuj aliaj kurantoj devancas la lastan kuranton.
Devanci la lastan kuranton nur eblas se la distanco konsistas el kelkaj rondoj.

dobri (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 19:04:17

horsto:Se nur mi devancas la lastan kuranton tiam mi estas la unua. Sed povus esti ke ankaŭ ĉiuj aliaj kurantoj devancas la lastan kuranton.
Nek Horsto nek Miland komprenis min. Okazas normala konkurso. Ĉiu konkuranto strebas esti la unua. Neniu emas resti la lasta. Tamen iu restos. La demando estis: Sur kiu vico (rango) vi atingos celon, kiam vi antaŭe devancos la lastan konkuranton!

Reen al la supro