Al la enhavo

Sporta enigmo

de dobri, 2008-oktobro-28

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 19:51:17

dobri:
Nek Horsto nek Miland komprenis min.
Mi pensas ke mi komprenis vin. Ĉu vi ne atentis mian lastan frazon?

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 19:56:49

Nelasta, ĉu?

horsto (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 20:14:23

Miland:Nelasta, ĉu?
Vi pravas, ne mia lasta, nur mia lasta en tiu mesaĝo! rideto.gif

dobri (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 20:46:56

horsto:
Vi pravas, ne mia lasta, nur mia lasta en tiu mesaĝo! rideto.gif
Pardonu Horsto, mi ne rimarkis, ke vi pravis. La lastan konkuranton ne eblas devanci. Tiun solvon mi atendis.
Mi estis konfuzita per via frazo, ke vi devancinte la lastan konkuranton estas la unua. Fakte dum kelkronda kurado tio eblas. Necesis substreki, ke temas pri terenkuro, por ke la enigmo estu ĝusta.

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 21:17:38

Efektive mi estis respondanta al la mesaĝo de Dobri(je 19:04:17). Mi nur volis diri ke mia vico ĉe la fino, se mi preterpasos la lastan iam ajn dum la kurado (kaj li ne sukcesos reciproki), estos "nelasta". Ĉu tio estos unua, dua, aŭ alia rango nur Providencio scios!

Reen al la supro