Ke daftar isi

Kion vi kuiras hodiaŭ?

dari Mielo, 11 Juni 2005

Pesan: 30

Bahasa: Esperanto

Qwertie (Tunjukkan profil) 17 Juli 2005 23.47.38

Mi min demandas, cxu vere ekzistas esperantaj nomoj por cxiuj mangxajxoj, kiujn la diversaj popoloj kuiras.  Se cxiuj nomoj ekzistus, certe la plejpartaj Esperantistoj ne scius la nomojn, kaj ja ne scius ion ajn pri la plejparto de la mangxajxoj de la mondo.....

Aux eble, estas nur mi tiel senscia.

Cxiaokaze, mi ne povus kuiri pli simple.  Cxiutage, mi prenas ion de la fridujo (malvarmujilo), metas gxin en la "microwave"-n (la rapid-magi-kuir-ilo; la vortaro ne enhavas la Esperantan vorton por gxi) kaj post kelkaj sekundoj, la mangxajxo jam estas preta por esti mangxata.  Kelkatempe, kiam mi sentas preta por tre bona mangxajxo, por dolcxegigi min kaj vivi kiel regxo, mi bakas frostan "mem-levigxan" picon en la bakujo.  Kiel bongustan!

Mielo (Tunjukkan profil) 18 Juli 2005 17.33.32

Kara Owerite !
Vi estas tipa persista fraŭlo. ridulo.gif
Mi pensas vin, ke vi ne koleru. ridulo.gif Tio estas ne varietata kaj interesa sed oni manĝas ĉiam frostigita manĝaĵon. Aŭ picon aŭ hamburgeron. Sed tio estas facile. Ni hungaraj homoj ŝatas nian ventron kaj ŝatas manĝi bongustajn manĝajojn. ridulo.gif Kaj oni diras, ke al infanoj ne estas sana, se ili manĝas 'arta"-jn manĝaĵojn. Kompreneble, ankaŭ ni uzas frostigitajn legomojn kaj viandojn al la kuiro.
Mi pensas tion, ke tio estas ebla, ke vi poste kuiros nacianj kaj internacianj manĝaĵojn. Se oni maljuniĝis estos pli frandema.
Ĝis ! ridulo.gif

 

Qwertie (Tunjukkan profil) 21 Juli 2005 16.04.16

Mielo, ne estas facile kuiri por unu.  Mi ne ecx povas kuiri la naciajn pladajn specojn, cxar krom la necesa scio, mi ankaux ne havas la ingrediencojn ('konsistigaĵo'?) aux la tempon.  Sed kiam, forege en la estonteco, mi trovos belan inon, kiu povas kuiri bonege, kaj edzigxos, mi rakontos al sxi pri la diskuto cxi tie ridego.gif

Mielo (Tunjukkan profil) 28 Juli 2005 04.10.04

ridulo.gif
Saluton al vi Qwerite! Vi estas vera viro. ridulo.gif Vi atendas la solvon de la virino. Mi esperas tion, ke vi trafos tian virinon, kiu ŝatas zorgi pri la viro. Ĝis tiam mi deziras al vi bongustajn tujpretajn manĝajojn!

Ĝis ! ridulo.gif

Qwertie (Tunjukkan profil) 2 Agustus 2005 15.30.26

Hmm, la stulta cxi-tiea vortaro tradukas "trafi" simile kiel "bati"... certe mi ne intencas fari tion, kiam bonegan virinon mi "trafos". Fakte, mi neniam ecx (kiel diri ... "date") "rendevuis amindumi" inon.  Mi ne scias, kiel komenci.

Cxiaokaze, mi devus kuiri baldaux bonan mangxajxon, kiujn mi ne mangxis dum longa tempo, "spaghetti" (neniu traduko -- kiel mi diris, stulta vortaro) kun vianda-kaj-tomata sauxco.

Mielo (Tunjukkan profil) 18 Maret 2006 10.11.58

Saluton geamikoj !

Mi hontas. Mi volas skribi plurfoje ekz. kiam estis Kristnasko. Mi estus skribanta, ke ni, hungaraj homoj kuiras kian festajn manĝajon. Kaj nun, baldaŭe estos Pasko....
Hieraŭ, ĉe ni estis naskiĝtaga festo. Mi kuiris meleagron per maizo kaj fromaĝo, kaj meleagron per fungo, aneto, kukumo, rostis kokidon, faris terpomsalaton, rizon per verda prizo. Kaj kompreneble mi faris migdalon torton. ridulo.gif
Ĉu kaj vi ? Kion vi kuiras nuntempe ?

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 12 November 2011 18.57.37

Mi ŝatus revivigi tiun fadenon. Mi amas paroli pri kuirarto. Mi amas supojn. Mi faras la fungan supon de miaj slovakaj geavoj: Mi faras brulaĵon de faruno kaj butero, ĝis ĝi estas tre bruna (kvazaŭ ĉokoladkoloro). Tiam mi enmetas la sovaĝajn fungon tranĉitajn en pecetoj. Mi aldonas akvon kaj ajlon. Mi kuiras la supon dum kelkaj horoj. Mi aldonas kuiritajn nudletojn kaj kuleron da vinagro por manĝi ĝin.

dobri (Tunjukkan profil) 12 November 2011 21.54.55

vidas vandenis:Mi hodiaŭ formanĝis dekon da SORĈISTOJ!
lango.gif. Ĉu vi komprenas,pri kio temas?
Ĉi tiu manĝaĵo estas bone konata en orienta Eŭropo. Terure? rideto.gif
Sed ne en ĉiu lando! Kion vi fakte manĝis? Ĉu ankaŭ fungojn?

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 13 November 2011 00.28.10

Kiel oni kuiras SORĈISTOJn?

auxro (Tunjukkan profil) 13 November 2011 16.53.58

vidas vandenis:
dobri:
vidas vandenis:Mi hodiaŭ formanĝis dekon da SORĈISTOJ!
lango.gif. Ĉu vi komprenas,pri kio temas?
Ĉi tiu manĝaĵo estas bone konata en orienta Eŭropo. Terure? rideto.gif
Sed ne en ĉiu lando! Kion vi fakte manĝis? Ĉu ankaŭ fungojn?
Ne fungojn! Mi pensas, ke rusoj,poloj ,litovoj tuj divenos.
Mi ne divenis, Vidas!
Temante pri fungoj - mi ŝategas frititan lakto-fungon (Lactarius deterrimus). Oni bezonas nur buteron kaj eble 20 minutojn. Ne antaŭ-bolu fungojn! Bonega aromo, kvazau vi manĝus en mezo de arbaro.
Cetere, bonega fadeno, por ke oni ne plendu pri abundo de nur viroj en lernu.net forumoj okulumo.gif

Kembali ke atas