לתוכן העניינים

Dua Kongreso 1906 en Geneve 一九o六年在日内瓦举行的第二届世界语者大会

של Flago, 10 בנובמבר 2008

הודעות: 21

שפה: 简体中文

Flago (הצגת פרופיל) 10 בנובמבר 2008, 08:36:28

sal.gif
Dua Kongreso 1906 en Geneve

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! -- Mi esperas, ke mi plenumos la deziron de ĉiuj alestantoj, se en la momento de la malfermo de nia dua kongreso mi esprimos en la nomo de vi ĉiuj mian koran dankon al la brava Svisa lando por la gastameco, kiun ĝi montris al nia kongreso, kaj al lia Moŝto la Prezidanto de la Svisa Konfederacio, kiu afable akceptis antaŭ du monatoj nian delegitaron. Apartan saluton al la urbo Ĝenevo, kiu jam multajn fojojn glore enskribis sian nomon en la historion de diversaj gravaj internaciaj aferoj.
……

一九o六年在日内瓦举行的第二届世界语者大会

尊敬的女士们和先生们!
我希望,我能满足全体与会者的愿望,在我们第二届大会开幕之际,以你们诸位的名义向英勇的瑞士国家致以衷心的感谢,感谢她对我们大会表现的好客精神。我们还要感谢瑞士联邦总统阁下,感谢他在两个月以前亲切接见我们全体代表。我们还特别向日内瓦致敬;日内瓦的名字已经多次被写进了各种重要国际事务的历史。
……

Flago (הצגת פרופיל) 11 בנובמבר 2008, 01:20:58

sal.gif
……
Permesu al mi ankaŭ, esprimi en la nomo de vi ĉiuj koran dankon al la organizintoj de la nuna Kongreso, al la sindonaj svisaj esperantistoj, kiuj tiel multe kaj senlace laboris en la daŭro de la pasinta jaro, fondis preskaŭ en ĉiuj urboj de la svisa lando grupojn esperantistajn kaj diligente faris ĉion, kion ili povis por sukcesa pretigo de nia Kongreso; al la Provizora Centra Organiza Komitato, kiu precipe en la persono de sia prezidanto tiel energie laboris kaj tiel diligente zorgis pri ĉiuj preparoj; fine--sed certe ne malplej grave --al tiuj kaŝitaj amikoj, kiuj per malavara fondo de la Centra Oficejo donis fortikan fundamenton por ĉiuj plej gravaj laboroj.
……
请允许我代表你们诸位也向这次大会的组织者,向富有牺牲精神的瑞士世界语者表示衷心的感谢,他们在过去的一年中,孜孜不倦地做了那么多的工作,几乎在瑞士国内所有的城市中都建立了世界语者团体,而且为了筹备我们的大会,他们辛勤地做了凡是他们能够做到的一切。我们还要向“临时中央组织委员会”致谢,尤其是该会主席本人是那样地努力工作,而且辛勤地关心着一切准备工作。最后,而且更值得感谢的是那些不出头露面的朋友,他们慷慨资助设立了“中央办事处”,为一切极其重要的工作打下了坚固的基础。

Flago (הצגת פרופיל) 12 בנובמבר 2008, 04:42:52

sal.gif
……
Sinjorinoj kaj sinjoroj!
Ĉe la malfermo de nia Kongreso vi atendas de mi ian paroladon; eble vi atendas de mi ion ofecialan, ion indiferentan, palan kaj senenhavan, kiel estas ordinare la oficialaj paroloj.
Tian parolon mi tamen ne povas doni al vi.

Mi ĝenerale ne amas tiajn parolojn, sed precipe nun, en la nuna jaro, tia senkolora oficiala parolo estus granda peko de mia flanko.
Mi venas al vi el lando, kie nun multaj milionoj da homoj malfacile batalas por libereco, por la plej elementa homa libereco, por la rajtoj de homo.
Pri tio ĉi mi tamen ne parolus al vi; ĉar se kiel privata homo ĉiu el vi eble sekvas kun intereso la malfacilan bataladon en la granda multemiliona lando, tamen kiel esperantistojn tiu ĉi batalado ne povas vin tuŝi, kaj nia Kongreso havas nenion komunan kun aferoj politikaj.

Sed krom la batalado pure politika en la dirita lando estas nun farata io, kio nin kiel esperantistojn ne povas ne tuŝi: ni vidas en tiu lando kruelan batalaon inter la gentoj.
Tie ne homo de unu lando pro politikaj patrolandaj interesoj atakas homojn de alia lando---tie la naturaj filoj de sama lando ĵetas sin kiel kruelaj bestoj kontraŭ la tiel same naturaj filoj de tiu sama lando nur tiel, ĉar ili apartenas al alia gento.
Ĉiutage estingiĝas tie multe da homaj vivoj per batalado politika, sed multe pli da homaj vivoj estingiĝas tie ĉiutage per batalado intergenta.
Terura estas la stato de aferaj en la multelingva Kaŭkazo, terura estas la stato en la Okcidenta Rusujo.
Malbenita, milfoje malbenita estu la intergenta malamo!
……

女士们和先生们!
在我们大会开幕的时候,你们期待我发表演讲,也许你们期待我讲一些冠冕堂皇的、不着边际的、毫无生气而又缺乏内容的话,就像一般空洞的官样文章一样。
然而我不会对你们讲“那种”话,我平素就不爱讲那种话,尤其是“现在”。
今年,那种平淡的官样话对我说来也许是最大的一种罪过。我是从千百万人为了自由、为了最起码的人身自由、为了“人的权利”而正艰苦奋斗的国家来到你们这儿的。然而,关于这一点我就不说了; 因为假如作为一个“个人”来说,你们每个人也许关切在那个大国中千百万人的艰苦斗争;可是对于作为“世界语者”的你们,这种斗争是没有直接关系的,而且,我们的大会与政治毫无关系。

但是,除了纯粹的政治斗争以外,在我们所说的那个国家中,现在有一件事情,使作为世界语者的我们不能不深受感触。
我们看到了在那个国家中残酷的“种族斗争”。 那里不是一个国家的人为了祖国政治上的利益而攻击另一个国家的人,而是天生的同一国家的子孙之间野兽一样地进行搏斗,只因为各有不同的宗教。
每天为了政治斗争而死掉的人很多; 可是为了“种族间”的斗争死掉的人更多。
在多语种的高加索的情况是可怕的。
该诅咒的,该诅咒千遍的种族间的仇恨呵!……

LyzTyphone (הצגת פרופיל) 12 בנובמבר 2008, 13:30:31

真是令人感動的Fundamenta Lingvo!
柴那一輩的語言習慣跟我們現在真的有許多差別呢,
像是"gento"現在應該都是使用"racio"了.

我決定也要來譯介一些作品吧~
應該會從Pironejo裡面的一些文章開始, 是比較近代的文本了

Flago (הצגת פרופיל) 15 בנובמבר 2008, 00:44:02

Dua Kongreso 1906 en Geneve

Kiam mi estis ankoraŭ infano, mi, en la urbo Bjelostok, rigardadis kun doloro la reciprokan fremdecon, kiu dividas inter si la naturajn filojn de sama lando kaj sama urbo.
Kaj mi revis tiam, ke pasos certa nombro da jaroj, kaj ĉio ŝanĝiĝos kaj boniĝos.

Kaj pasis efektive certa nombro da jaroj, kaj anstataŭ miaj belaj sonĝoj mi ekvidis teruran efektivaĵon; en la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj.

Pro tio oni frakasis la kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj!
Mi en volas rakonti al vi la terurajn detalojn de la bestega Bjelostoka buĉado; al vi kiel al esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas.
…(27)

@@@@@@

柴门霍夫一九0六年在日内瓦举行地第二届世界语者大会的讲话
...
当我还是一个孩子的时候,在比亚威斯托克城里,我痛苦地看到同一国家、同一城市的子孙彼此隔阂。
有时我就幻想着,多少年之后,一切都会改变的,而且会变得很好。

如今,多少年是过去了,可是我所看到的是可怕的现实,我那美妙的幻想化为泡影了。
在我出生的那座不幸的城市的街道上,一些野蛮的人用斧头和铁棍,就像最最凶残的野兽一样,殴打着那些安分守己的居民。
这些居民的全部罪过在于他们和那些野蛮人不同,有自己的语言,有着本族的宗教信仰。

因此,许多男人和女人,羸弱的老人和无依无靠的儿童的脑袋被打破、眼珠被挖出来!
我不想把比亚威斯托克极其野蛮的大屠杀的恐怖详情告诉你们,我只想告诉你们世界语者,我们所要推倒的民族之间的障壁仍然是高得出奇,厚得可怕。
…(27)

Flago (הצגת פרופיל) 16 בנובמבר 2008, 01:45:37

Dua Kongreso 1906 en Geneve

Oni scias, ke ne la rusa gento estas kulpa en la besta buĉado en Bjelostok kaj multaj aliaj urboj; ĉar la rusa gento neniam estis kruele kaj sangavida; oni scias, ke ne la Tataroj kaj Armenoj estas kulpaj en la konstanta buĉado, ĉar ambaŭ gentoj estas gentoj trankvilaj, ne deziras altrudi al iu sian regadon, kaj la sola, kion ili deziras, estas nur ke oni lasu ilin trankvile vivi.

Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj.

Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj, kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia?

Rompu, rompu la murojn inter la popoloj, donu al ili la eblon libere konatiĝi kaj komunikiĝi sur neŭtrala fundamento, kaj nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj, kiujn ni nun vidas en diversaj lokoj.
...(28)

@@@@@@

...

柴门霍夫一九0六年在日内瓦举行地第二届世界语者大会的讲话
...
人们知道, 在比亚威斯托克及其他许多城市的大屠杀,不是俄罗斯民族的罪过,因为俄罗斯民族从来都不是残忍嗜杀的。人们知道,鞑靼人和亚美尼亚人不断地厮杀也不是他们的罪过,因为这两个民族都是安分守己的,并不想强迫别的民族接受自己的统治。他们唯一的希望,不过是求得安宁的生活而已。

人们清楚地知道,有罪过的是一小撮可憎的罪人。
他们以各种最狡猾而卑鄙的手段,广为散布种种谎言与诽谤,在各民族间人为地制造可怕的仇恨。

但是,假如各民族能够互相深刻了解,假如他们中间没有高而厚的障壁使他们不能自由交往,使他们不能看到其他民族的成员同自己的成员一样,是一样的人,而且其文学并不宣传某种可怕的犯罪行为,而恰恰有着和自己一样的伦理道德与理想,那么,那些弥天大谎和无耻诽谤能产生这么可怕的后果吗?

摧毁它吧!摧毁民族间的障壁,在中立的基础上使可以自由认识和交往; 只有到那个时候,才有可能消灭我们在许多地方所见到的那种野兽行为!
…(28)

Flago (הצגת פרופיל) 18 בנובמבר 2008, 00:28:01

sal.gif
……
Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj; ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado.
……
我们不像一些人所想象的那样幼稚。我们不相信中立的基础就会使人变为天使,我们清楚地知道,坏人总是坏人;可是我们相信,在中立的基础上,互相交往认识,至少会把那些许多兽性和罪孽消灭; 因为产生那些兽性和罪孽的原因不是人的恶念,而是互相隔阂和互相干涉。

Flago (הצגת פרופיל) 18 בנובמבר 2008, 00:58:16

sal.gif
……
Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter la gentoj fariĝis tiel kruela, ni, esperantistoj, devas labori pli energie ol iam.
Sed por ke nia laborado estu fruktoporta, ni devas antaŭ ĉio bone klarigi al ni la internan ideon de la esperantismo.
Ni ĉiuj senkonscie ofte aludadis tiun ĉi ideon en niaj paroloj kaj verkoj, sed ni neniam parolis pri ĝi pli klare.

Estas jam tempo, ke ni parolu pli klare kaj precize.
……
现在,当世界各地种族间的斗争是那样残酷的时候,我们世界语者应该比以往任何时候更加倍努力工作。
但是,为了使我们的工作有成效,我们首先应当好好地弄弄清楚世界语主义的“内在理想”,
我们大家在谈话和著作中常常不自觉地流露出这种理想,可是我们从来也没有比较透彻地谈论过它。
现在已经是我们透彻地、准确地谈论它的时候了。
……

Flago (הצגת פרופיל) 19 בנובמבר 2008, 00:56:18

Dua Kongreso 1906 en Geneve
...
El la Deklaracio unuanime akceptita en la Bulonja Kongreso ni ĉiuj scias, kio estas la esperantismo en rilato praktika; el tiu ĉi Deklaracio ni ankaŭ scias, ke " esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas".

Esperantisto sekve estas ne sole tiu persono, kiu revas unuigi per Esperanto la homaron, esperantisto estas ankaŭ tiu persono, kiu uzas Esperanton ekskluzive por celoj praktikaj, esperantisto ankaŭ estas persono, kiu uzas Esperanton por gajni per ĝi monon, esperantisto estas persono, kiu uzas Esperanton nur por amuziĝadi, esperantisto fine estas eĉ tiu persono, kiu uzas Esperanton, por celoj plej malnoblaj kaj hommalamaj.

Sed krom la flanko praktika, deviga por ĉiuj kaj montrita en la Deklaracio, la esperantismo havas ankoraŭ alian flankon, ne devigan, sed multe pli gravan, flankon idean.
…(30)

@@@@@@

柴门霍夫一九0六年在日内瓦举行地第二届世界语者大会的讲话

...
我们从“布伦大会”一致通过的“宣言”中已经知道世界语主义在实用方面是什么。从那篇宣言中,我们还知道,“所谓世界语者,就是利用世界语这种语言以达到其任何目的的人”;

因此,一个世界语者不是说只是幻想以世界语统一全人类的人,而且也可以是专门利用世界语以达到实际目的的人,用世界语来赚钱的人,用世界语来娱乐的人,还可以是那些为了达到极其卑鄙、可恶的目的而使用世界语的人;

但是,世界语主义除了在“宣言”中提出来的大家都要遵守的“实用”的一面以外,它还有不强迫,但更重要的“理想”的一面。
…(30)

Flago (הצגת פרופיל) 20 בנובמבר 2008, 01:22:04

sal.gif
……
Tiun ĉi flankon diversaj esperantistoj povas klarigi al si en la plej diversa maniero kaj en la plej diversaj gradoj.
Tial, por eviti ĉiun malpacon, la esperantistoj decidis lasi al ĉiu plenan liberecon, akcepti la internan ideon de la esperantismo en tiu formo kaj grado, kiel li mem deziras, aŭ--se li volas--eĉ tute ne akcepti por la esperantismo ian ideon.

Por demeti de unuj esperantistoj ĉian respondecon por la agoj kaj idealoj de aliaj esperantistoj, la Bulonja Deklaracio precizigis la oficialan de ĉiuj sendispute akceptitan esencon de la esperantismo kaj aldonis la sekvantajn vortojn: " Ĉiu alia espero aŭ revo, kiun tiu aŭ alia persono ligas kun la esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la esperantismo ne respondas".

Sed bedaŭrinde la vorton " privata" kelkaj amikoj-esperantistoj klarigis al si en la senco de "malpermesata", kaj tiamaniere anstataŭ konservi por la interna ideo de la esperantismo la eblon tute libere disvolviĝi, ili volis tiun ideon tute mortigi.
……
这一面,各种世界语者可以用自己的方式作不同程度的解释;
因此,为了避免任何纷争,世界语者决定让每个人有充分的自由,照自己所愿望的形式和程度去接受世界语主义的“内在理想”。
或者,假如他愿意的话,甚至全然不接受世界语主义的任何理想。

为了使一些世界语者对另一些世界语者的行动和理想不负任何责任,“布伦宣言”曾经把那正式的、大家一致通过的世界语主义的要点加以明确,并且附加了下面几句话:“任何世界语者要把另一种希望和理想与世界语主义联系起来,那纯粹是个人的‘私事’,世界语主义对此不负责任。”

但是,很遗憾,一些世界语者朋友把“私事”这个词解释为“禁止”的意思,就这样,他们没有给世界语主义的“内在理想”保存下自由发展的可能性,而想要把这种理想完全消灭。
……

לראש הדף