Al la enhavo

Kie vi naskiĝis ?

de Sebasities, 2008-novembro-15

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

Edsonfrs (Montri la profilon) 2008-novembro-15 15:24:26

Mi naskiĝis en Recifo. Pernambuko, Brazilo sal.gif

ZUGETTA (Montri la profilon) 2008-novembro-15 16:23:14

Kie vi naskiĝis?
okulumo.gif
Mi naskiĝis en Francio,en malgranda vilaĝo:
Paisy-Cosdon,al 30 km de Troyes.

3dan (Montri la profilon) 2008-novembro-15 16:26:40

En Joinville, Sankta Katarino, Brazilo

Ironchef (Montri la profilon) 2008-novembro-15 16:39:51

Mi naskiĝis en Ware, 40km norde el Londono, Anglio.

Mia naskiĝurbo: Vikipedio

Mi bedaŭras; la esperanta paĝo de Vikipedio pri mia urbo ne estas jam finita. Espere mi finigos ĝin iam ridulo.gif

piotrek92 (Montri la profilon) 2008-novembro-15 17:27:39

Mi naskiĝis en Działdowo, Pollando sal.gif

orthohawk (Montri la profilon) 2008-novembro-15 18:36:55

Mi naskiĝis en Anglujo, apud Bury St. Edmunds sed mi kreskis en Usono (miaj gepatroj estas Usonanoj) kaj nun loĝas en Ajowa (Iovao)

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2008-novembro-15 19:07:33

Saluton!

Mi naskiĝis en Amstetten apud Vieno en Aŭstrio.

Mi ankaǔ ankoraǔ vivas en Amstetten kaj Vieno.

Geraldo

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-15 21:32:35

Kial eblas elekti multaj repondojn? Oni nur naskiĝas unufoje, ĉu?

Ridge157 (Montri la profilon) 2008-novembro-15 21:40:52

Sebasities:Kie vi naskiĝis ?.
Mi naskiĝis en la urbo de Cincinnati, en la ŝtato de Ohio, en la lando de Usono, en la mondoparto de Nordamerkio.

Amike,
Davido

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-15 21:43:16

Rogir:
Oni nur naskiĝas unufoje, ĉu?
Ĉu ne ekzistas homoj kiuj kredas je renaskiĝo?
Mi ankaŭ miras pri la du kiuj naskiĝis en Antarktio kaj sur internaciaj akvoj. demando.gif

Reen al la supro