Więcej

Kie vi naskiĝis ?

od Sebasities, 15 listopada 2008

Wpisy: 44

Język: Esperanto

Edsonfrs (Pokaż profil) 15 listopada 2008, 15:24:26

Mi naskiĝis en Recifo. Pernambuko, Brazilo sal.gif

ZUGETTA (Pokaż profil) 15 listopada 2008, 16:23:14

Kie vi naskiĝis?
okulumo.gif
Mi naskiĝis en Francio,en malgranda vilaĝo:
Paisy-Cosdon,al 30 km de Troyes.

3dan (Pokaż profil) 15 listopada 2008, 16:26:40

En Joinville, Sankta Katarino, Brazilo

Ironchef (Pokaż profil) 15 listopada 2008, 16:39:51

Mi naskiĝis en Ware, 40km norde el Londono, Anglio.

Mia naskiĝurbo: Vikipedio

Mi bedaŭras; la esperanta paĝo de Vikipedio pri mia urbo ne estas jam finita. Espere mi finigos ĝin iam ridulo.gif

piotrek92 (Pokaż profil) 15 listopada 2008, 17:27:39

Mi naskiĝis en Działdowo, Pollando sal.gif

orthohawk (Pokaż profil) 15 listopada 2008, 18:36:55

Mi naskiĝis en Anglujo, apud Bury St. Edmunds sed mi kreskis en Usono (miaj gepatroj estas Usonanoj) kaj nun loĝas en Ajowa (Iovao)

EL_NEBULOSO (Pokaż profil) 15 listopada 2008, 19:07:33

Saluton!

Mi naskiĝis en Amstetten apud Vieno en Aŭstrio.

Mi ankaǔ ankoraǔ vivas en Amstetten kaj Vieno.

Geraldo

Rogir (Pokaż profil) 15 listopada 2008, 21:32:35

Kial eblas elekti multaj repondojn? Oni nur naskiĝas unufoje, ĉu?

Ridge157 (Pokaż profil) 15 listopada 2008, 21:40:52

Sebasities:Kie vi naskiĝis ?.
Mi naskiĝis en la urbo de Cincinnati, en la ŝtato de Ohio, en la lando de Usono, en la mondoparto de Nordamerkio.

Amike,
Davido

horsto (Pokaż profil) 15 listopada 2008, 21:43:16

Rogir:
Oni nur naskiĝas unufoje, ĉu?
Ĉu ne ekzistas homoj kiuj kredas je renaskiĝo?
Mi ankaŭ miras pri la du kiuj naskiĝis en Antarktio kaj sur internaciaj akvoj. demando.gif

Wróć do góry