Mergi la conținut

Plidaaj cerbumoj pri DA

de amigueo, 1 august 2021

Contribuții/Mesaje: 26

Limbă: Esperanto

amigueo (Arată profil) 23 august 2021, 10:50:53

AN estas bela prepozicio pli preciza ol INTER por indiki membrecon.

'An vi, nur Karlo sukcesis"
"An cxi grupo, tri grupanoj elstaras"

sergejm (Arată profil) 23 august 2021, 12:10:35

El vi, nur Karlo sukcesis.
El anoj de ĉi grupo, tri elstaras.

amigueo (Arată profil) 23 august 2021, 14:31:47

tekstaro.com:inter la 300 milionoj da loĝantaro en Eŭropo sin trovas 4 1/2 milionoj pli da virinoj, ol da viroj.
An 300 miljon' Euxropanoj plias kvar kaj duon' miljon' inoj ol icxoj.

amigueo (Arată profil) 23 august 2021, 15:05:15

@sergejm, Metsis
Dankegon. PLI estas estas pli komplika cxe mia kapo ol por simpla parolanto. Vi pravas.

IgorSokoloff (Arată profil) 23 august 2021, 15:27:46

Amuza estas ĉi-diskuto, estimataj kolegoj...
Verdire, laŭ mia percepto, la iniciinto de ĉi tiu kaj kelkaj aliaj fadenoj nur distriĝas, ŝajnigante sin preskaŭ fabela nekomprenulo, tamen kelkaj ĉi-forumaj aktivuloj, imagantaj sin ekspertoj pri Esperanto, volonte "englutis hokon" kaj ekis fervore ekspliki elementajn eo-elementojn.

amigueo (Arată profil) 23 august 2021, 18:23:48

IgorSokoloff:Amuza estas ĉi-diskuto, estimataj kolegoj...
Verdire, laŭ mia percepto, la iniciinto de ĉi tiu kaj kelkaj aliaj fadenoj nur distriĝas, ŝajnigante sin preskaŭ fabela nekomprenulo, tamen kelkaj ĉi-forumaj aktivuloj, imagantaj sin ekspertoj pri Esperanto, volonte "englutis hokon" kaj ekis fervore ekspliki elementajn eo-elementojn.
Mi certe ne bone komprenas DA (cxu samtempe prepozicio kaj postpozicio; cxu incito al partitivo; cxu gxi kasxas botelplenojn) nek PLI (cxu gxi kapablas havi modifanton kvantan? kial kapablas gxi havi modifanton substancan?) nek MILJON' kaj DUON' mirindajxojn de Eo.

Mi dankas la aktivulojn kiuj faras lernu vizitindega retejo en Eo!

Înapoi mai sus